Leviticus 24:6 Cross References - Esperanto

6 kaj arangxu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaux la Eternulo.

Exodus 25:23-24

23 Kaj faru tablon el akacia ligno; du ulnoj estu gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 24 Kaj tegu gxin per pura oro, kaj faru al gxi oran kronon cxirkauxe.

Exodus 37:10-16

10 Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto. 11 Kaj li tegis gxin per pura oro, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe. 12 Kaj li faris cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj li faris oran kronon cxirkaux la listelo. 13 Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj. 14 Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon. 15 Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon. 16 Kaj ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.

Exodus 39:36

36 la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono;

Exodus 40:22-23

22 Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno. 23 Kaj li arangxis sur gxi vicon da panoj antaux la Eternulo, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.

1 Kings 7:48

48 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de la Eternulo:la oran altaron, kaj la oran tablon, sur kiu estas la pano de propono;

2 Chronicles 4:19

19 Kaj Salomono faris cxiujn vazojn, kiuj estas en la domo de Dio:la oran altaron, la tablojn, sur kiuj estas la panoj de propono;

2 Chronicles 13:11

11 kaj ili bruligas al la Eternulo bruloferojn cxiumatene kaj cxiuvespere, kaj incensan aromajxon, kaj ili arangxas panon sur pura tablo, kaj la oran kandelabron kun gxiaj lucernoj, ke ili brulu cxiuvespere; cxar ni plenumas la preskribon de la Eternulo, nia Dio, kaj vi forlasis Lin.

1 Corinthians 14:40

40 Sed cxio farigxu konvene kaj lauxorde.

Hebrews 9:2

2 CXar tabernaklo estis pretigita:la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; gxi estas nomata la Sanktejo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.