Leviticus 1:11 Cross References - Esperanto

11 Kaj li bucxu gxin sur la norda flanko de la altaro antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per gxia sango la altaron cxirkauxe.

Exodus 40:22

22 Kaj li starigis la tablon en la tabernaklo de kunveno, en la norda parto de la tabernaklo, ekster la kurteno.

Leviticus 1:5

5 Kaj li bucxu la bovidon antaux la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango cxirkauxe la altaron, kiu estas cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

Leviticus 1:7-9

7 Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron. 8 Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro. 9 Kaj la internajxon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu cxion sur la altaro kiel bruloferon; gxi estas fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo.

Leviticus 6:25

25 Diru al Aaron kaj al liaj filoj jene:Jen estas la legxo pri la pekofero:sur tiu loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la pekoferon antaux la Eternulo; plejsanktajxo gxi estas.

Leviticus 7:2

2 Sur la loko, sur kiu estas bucxata la brulofero, oni bucxu la kulpoferon, kaj per gxia sango oni aspergu la altaron cxirkauxe.

Leviticus 9:12-14

12 Kaj li bucxis la bruloferon, kaj la filoj de Aaron alportis al li la sangon, kaj li aspergis per gxi la altaron cxirkauxe. 13 Kaj la bruloferon ili alportis al li dispecigitan kaj la kapon, kaj li bruligis tion sur la altaro. 14 Kaj li lavis la internajxojn kaj la krurojn kaj bruligis tion kun la brulofero sur la altaro.

Ezekiel 8:5

5 Kaj Li diris al mi:Ho filo de homo, levu viajn okulojn en la direkto al nordo! Kaj mi levis miajn okulojn en la direkto al nordo, kaj jen norde de la pordego de la altaro, cxe la enirejo, staras tiu statuo de jxaluzo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.