9 Kaj kiam vi rikoltos rikoltajxon de via tero, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo, kaj la restajxon de via rikoltajxo ne forkolektu.
Leviticus 19:9 Cross References - Esperanto
Leviticus 23:10
10 Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili:Kiam vi venos en la landon, kiun Mi donas al vi, kaj vi rikoltos gxian rikolton, tiam alportu al la pastro la unuan garbon el via rikolto.
Leviticus 23:22
22 Kaj kiam vi rikoltos la rikolton en via lando, ne rikoltu cxion gxis la rando de via kampo dum via rikoltado, kaj la postrestajxon de via rikolto ne kolektu; por la malricxulo kaj por la fremdulo lasu tion:Mi estas la Eternulo, via Dio.
Leviticus 23:29
29 CXiu animo, kiu ne humiligos sin en tiu tago, ekstermigxos el inter sia popolo.
Deuteronomy 24:19-22
19 Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj.
20 Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
21 Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restajxon post vi:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
22 Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.
Ruth 2:2
2 Kaj la Moabidino Rut diris al Naomi:Mi iros sur la kampon, kaj mi kolektos spikojn post tiu, cxe kiu mi trovos favoron. Kaj sxi respondis:Iru, mia filino.
Ruth 2:15
15 Kiam sxi levigxis, por kolekti, Boaz ordonis al siaj servistoj, dirante:Ecx inter la garboj lasu sxin kolekti, kaj ne hontigu sxin;