Leviticus 19:24 Cross References - Esperanto

24 En la kvara jaro cxiuj gxiaj fruktoj estu sanktaj, dankoferoj al la Eternulo.

Numbers 18:12-13

12 CXion plej bonan el oleo kaj cxion plej bonan el mosto kaj el greno, iliajn unuaajxojn, kiujn ili donas al la Eternulo, Mi fordonis al vi. 13 La unuaj produktoj de cxio, kio estas sur ilia tero, kiujn ili alportos al la Eternulo, apartenas al vi; cxiu pura en via domo povas tion mangxi.

Deuteronomy 12:17-18

17 Vi ne devas mangxi en viaj urboj la dekonajxon el via greno kaj el via mosto kaj el via oleo, kaj la unuenaskitojn el viaj grandaj kaj malgrandaj brutoj, kaj cxiujn viajn promesitajxojn, kiujn vi promesos, kaj viajn memvolajn oferojn kaj la oferdonojn de viaj manoj; 18 sed nur antaux la Eternulo, via Dio, mangxu tion sur la loko, kiun elektos la Eternulo, via Dio, vi kaj via filo kaj via filino kaj via servanto kaj via servantino, kaj la Levido, kiu estas inter viaj pordegoj; kaj estu gajaj antaux la Eternulo, via Dio, en cxiu entrepreno de viaj manoj.

Deuteronomy 14:28-29

28 Post paso de tri jaroj apartigu la tutan dekonajxon de viaj produktajxoj de tiu jaro kaj metu tion cxe viaj pordegoj; 29 kaj venos la Levido-cxar li ne havas parton kaj heredajxon cxe vi- kaj la fremdulo kaj la orfo kaj la vidvino, kiuj estas en via urbo, kaj ili mangxos kaj satigxos; por ke benu vin la Eternulo, via Dio, en cxiu faro de viaj manoj, kiun vi faros.

Deuteronomy 18:4

4 la unuaajxon de via greno, de via mosto, kaj de via oleo, kaj la unuaajxon de la tonditajxo de viaj sxafoj donu al li.

Proverbs 3:9

9 Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenajxo de cxiuj viaj rikoltoj:

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.