15 Kaj li bucxos la pekoferan kapron de la popolo, kaj li enportos gxian sangon malantaux la kurtenon, kaj agos kun gxia sango tiel same, kiel li agis kun la sango de la bovido, kaj li aspergos per gxi sur la fermoplaton kaj antaux la fermoplato.
Leviticus 16:15 Cross References - Esperanto
Leviticus 16:2
2 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al via frato Aaron, ke li ne en cxiu tempo eniru en la sanktejon malantaux la kurtenon, antaux la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; cxar en nubo Mi aperados super la fermoplato.
Leviticus 16:5-9
5 Kaj de la komunumo de la Izraelidoj li prenu du kaprojn por pekofero kaj unu virsxafon por brulofero.
6 Kaj Aaron alportos sian bovidon de pekofero, kaj pekliberigos sin kaj sian domon.
7 Kaj li prenos la du kaprojn, kaj starigos ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
8 Kaj Aaron faros lotojn pri la du kaproj:unu loton por la Eternulo kaj la duan loton por Azazel.
9 Kaj Aaron alportos la kapron, sur kiun falis la loto por la Eternulo, kaj li oferfaros gxin kiel pekoferon.
Hebrews 2:17
17 Tial li devis en cxio similigxi al siaj fratoj, por ke li farigxu kompatema kaj fidela cxefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.
Hebrews 5:3
3 kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaux por si mem, oferi pro pekoj.
Hebrews 6:19
19 kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno;
Hebrews 9:3
3 kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo,
Hebrews 9:7
7 sed en la duan, unufoje en la jaro eniras la cxefpastro sola, ne sen sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo;
Hebrews 9:12
12 nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton.