Leviticus 14:11 Cross References - Esperanto

11 Kaj la pastro puriganta starigos la homon purigatan kaj ilin antaux la Eternulo, cxe la pordo de la tabernaklo de kunveno.

Exodus 29:1-4

1 Kaj jen estas tio, kion vi devas fari al ili, por sanktigi ilin, ke ili estu pastroj al Mi:prenu unu virbovidon kaj du virsxafojn sendifektajn; 2 kaj macan panon, kaj macajn kukojn, miksitajn kun oleo, kaj macajn flanojn, sxmiritajn per oleo; el delikata tritika faruno faru ilin. 3 Kaj metu ilin en unu korbon, kaj venigu ilin en la korbo, kaj ankaux la bovidon kaj la du virsxafojn. 4 Kaj Aaronon kaj liajn filojn alvenigu al la pordo de la tabernaklo de kunveno, kaj lavu ilin per akvo.

Leviticus 8:3

3 Kaj la tutan komunumon kunvenigu cxe la eniro de la tabernaklo de kunveno.

Numbers 8:6-11

6 Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin. 7 Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin:aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin. 8 Kaj ili prenu bovidon kaj al gxi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero. 9 Kaj venigu la Levidojn antaux la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj. 10 Kaj alvenigu la Levidojn antaux la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn. 11 Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaux la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo.

Numbers 8:21

21 Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaux la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.

Ephesians 5:26-27

26 por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto, 27 por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta.

Jude 1:24

24 Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriprocxaj antaux Sia gloro en granda gxojo,

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.