Lamentations 3:5 Cross References - Esperanto

5 Li konstruis cxirkaux mi, cxirkauxis min per maldolcxajxoj kaj malfacilajxoj.

Job 19:8

8 Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon.

Psalms 69:21

21 Kaj ili donis al mi por mangxo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.

Jeremiah 8:14

14 Por kio ni sidas? kolektigxu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn, kaj ni tie pereu; cxar la Eternulo, nia Dio, pereigas nin kaj trinkigas al ni akvon maldolcxan pro tio, ke ni pekis antaux la Eternulo.

Jeremiah 9:15

15 tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi mangxigos al tiu popolo vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan;

Jeremiah 23:15

15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta lando.

Lamentations 3:7-9

7 Li cxirkauxbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj cxenoj. 8 Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaux mia pregxo. 9 Li baris miajn vojojn per hakitaj sxtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.

Lamentations 3:19

19 La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.