Judges 8:30 Cross References - Esperanto

30 Kaj Gideon havis sepdek filojn, kiuj eliris el liaj lumboj, cxar li havis multe da edzinoj.

Genesis 2:24

24 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili estos unu karno.

Genesis 7:7

7 Kaj eniris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li en la arkeon, pro la akvo de la diluvo.

Genesis 46:26

26 La nombro de cxiuj animoj, kiuj venis kun Jakob en Egiptujon, kiuj eliris el lia lumbo, krom la edzinoj de la filoj de Jakob, estis sesdek ses.

Exodus 1:5

5 Kaj la nombro de cxiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.

Deuteronomy 17:17

17 Kaj li ne multigu al si edzinojn, por ke ne deklinigxu lia koro; kaj argxenton kaj oron li ne tro multigu al si.

Judges 9:2

2 Diru al la oreloj de cxiuj logxantoj de SXehxem:Kio estas pli bona al vi, cxu ke regu vin sepdek homoj, cxiuj filoj de Jerubaal, aux ke regu vin unu homo? memoru ankaux, ke mi estas via osto kaj via karno.

Judges 9:5

5 Kaj li venis en la domon de sia patro en Ofra, kaj mortigis siajn fratojn, la filojn de Jerubaal, sepdek homojn, sur unu sxtono; restis Jotam, la plej juna filo de Jerubaal, cxar li kasxigxis.

Judges 10:4

4 Li havis tridek filojn, kiuj rajdadis sur tridek junaj azenoj, kaj ili havis tridek urbojn; gxis nun oni ilin nomas Vilagxoj de Jair, kiuj estas en la lando Gilead.

Judges 12:9

9 Li havis tridek filojn, kaj tridek filinojn li edzinigis eksteren, kaj tridek filinojn li prenis el ekstere por siaj filoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum sep jaroj.

Judges 12:14

14 Li havis kvardek filojn kaj tridek nepojn, kiuj rajdadis sur sepdek junaj azenoj. Kaj li estis jugxisto de Izrael dum ok jaroj.

2 Samuel 3:2-5

2 Al David naskigxis filoj en HXebron. Lia unuenaskito estis Amnon, de Ahxinoam, la Jizreelanino; 3 lia dua filo estis Kilab, de Abigail, edzino de Nabal, la Karmelanino; la tria, Absxalom, de Maahxa, filino de Talmaj, regxo de Gesxur; 4 la kvara, Adonija, filo de HXagit; la kvina, SXefatja, filo de Abital; 5 la sesa, Jitream, de Egla, edzino de David. CXi tiuj naskigxis al David en HXebron.

2 Samuel 5:13-16

13 Kaj David prenis ankoraux kromvirinojn kaj edzinojn el Jerusalem post sia veno el HXebron. Kaj naskigxis al David ankoraux filoj kaj filinoj. 14 Jen estas la nomoj de tiuj, kiuj naskigxis al li en Jerusalem:SXamua kaj SXobab kaj Natan kaj Salomono 15 kaj Jibhxar kaj Elisxua kaj Nefeg kaj Jafia 16 kaj Elisxama kaj Eljada kaj Elifelet.

1 Kings 11:3

3 Kaj li havis da cxefaj edzinoj sepcent kaj da kromvirinoj tricent; kaj liaj edzinoj forklinis lian koron.

2 Kings 10:1

1 Ahxab havis sepdek filojn en Samario. Kaj Jehu skribis leterojn kaj sendis en Samarion al la estroj de Jizreel, la plejagxuloj, kaj la filedukistoj de Ahxab, kun la sekvanta enhavo:

Malachi 2:15

15 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco.

Matthew 19:5-8

5 kaj diris:Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino; kaj ili estos unu karno? 6 Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu. 7 Ili diris al li:Kial do Moseo ordonis doni eksedzigan leteron, kaj forsendi sxin? 8 Li diris al ili:Moseo, pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco.

Ephesians 5:31-33

31 Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno. 32 CXi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio. 33 Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.