Judges 8:2 Cross References - Esperanto

2 Sed li diris al ili:Kion mi faris nun similan al via faro? cxu la postkolekto de Efraim ne estas pli bona ol la tuta vinberkolekto de Abiezer?

Judges 6:11

11 Kaj venis angxelo de la Eternulo, kaj sidigxis sub kverko, kiu estis en Ofra kaj apartenis al Joasx la Abiezrido; lia filo Gideon estis drasxanta tritikon en vinpremejo, por kasxi antaux la Midjanidoj.

Judges 6:34

34 Kaj la spirito de la Eternulo venis sur Gideonon, kaj li ekblovis per trumpeto; kaj la familio de la Abiezridoj kolektigxis, por sekvi lin.

1 Corinthians 13:4-7

4 Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin, 5 ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon, 6 ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco; 7 cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.

Galatians 5:14-15

14 CXar la tuta legxo estas plenumata en unu diro, jene:Amu vian proksimulon kiel vin mem. 15 Sed se vi mordas kaj mangxegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

Philippians 2:2-3

2 plenigu mian gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj, 3 nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;

James 1:19-20

19 Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri; 20 cxar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.

James 3:13-18

13 Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco. 14 Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero. 15 CXi tiu sagxeco ne devenas de supre, sed estas monda, lauxsenta, demona. 16 CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago. 17 Sed la sagxeco, kiu estas de supre, estas unue cxasta, poste pacema, milda, cedema, plena de kompatemo kaj bonaj fruktoj, sen partieco, sen hipokriteco. 18 Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.