Judges 5:8 Cross References - Esperanto

8 Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael?

Deuteronomy 32:16-17

16 Ili incitis Lin per fremdaj dioj, Per abomenajxoj ili kolerigis Lin. 17 Ili alportis oferojn al diabloj, ne al Dio, Al dioj, kiujn ili ne konis, Al novaj, antaux nelonge venintaj, Pri kiuj ne pensis viaj patroj.

Judges 2:12

12 Kaj ili forlasis la Eternulon, Dion de iliaj patroj, kiu elkondukis ilin el la lando Egipta, kaj ili sekvis aliajn diojn, el la dioj de la popoloj, kiuj estis cxirkaux ili, kaj ili adoris ilin, kaj kolerigis la Eternulon.

Judges 2:17

17 tamen ankaux la jugxistojn ili ne obeis, sed ili malcxastis kun aliaj dioj kaj adoris ilin, rapide deklinigxis de la vojo, kiun iris iliaj patroj, obeante la ordonojn de la Eternulo; ili tiel ne agis.

Judges 4:3

3 Kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo; cxar tiu havis nauxcent ferajn cxarojn, kaj li forte premis la Izraelidojn dum dudek jaroj.

1 Samuel 13:19-22

19 Sed en la tuta lando de Izrael oni ne povis trovi forgxiston, cxar la Filisxtoj zorgis pri tio, ke la Hebreoj ne faru glavon aux ponardegon. 20 Kaj cxiuj Izraelidoj devis iri al la Filisxtoj, se iu bezonis akrigi sian plugilon aux sian fosilon aux sian hakilon aux sian rikoltilon. 21 Kaj la trancxrandoj de la plugilferoj kaj de la fosiloj kaj de la tridentoj kaj de la hakiloj kaj de la pikstangoj malakrigxis. 22 Tial en la tago de la batalo ne trovigxis glavo nek ponardego en la manoj de la tuta popolo, kiu estis kun Saul kaj kun Jonatan, sed trovigxis nur cxe Saul kaj cxe lia filo Jonatan.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.