Judges 19:15 Cross References - Esperanto

15 Kaj ili turnigxis tien, por eniri kaj tranokti en Gibea. Kaj li eniris kaj sidigxis sur la strato; sed neniu invitis ilin en la domon, por tranokti.

Genesis 18:2-8

2 Kiam li levis siajn okulojn, li vidis, ke jen tri viroj staras antaux li. Ekvidinte, li kuris al ili renkonte de la pordo de la tendo kaj klinigxis antaux ili gxis la tero. 3 Kaj li diris: Mia sinjoro! se mi trovis placxon en viaj okuloj, ne pasu preter vian sklavon. 4 Oni alportos iom da akvo, kaj vi lavu viajn piedojn kaj ripozu sub la arbo. 5 Kaj mi alportos pecon da pano, por ke vi fortigu viajn korojn; poste vi foriros; cxar por tio vi pasis preter via sklavo. Kaj ili diris: Faru tiel, kiel vi diris. 6 Kaj Abraham rapidis en la tendon al Sara, kaj diris: Rapide prenu tri mezurojn da plej bona faruno, knedu, kaj faru kukojn. 7 Kaj ankaux al la bovoj Abraham kuris, kaj li prenis bovidon delikatan kaj bonan kaj donis al la junulo, kaj tiu rapide pretigis gxin. 8 Kaj li prenis buteron kaj lakton kaj la pretigitan bovidon kaj metis antaux ilin, kaj li staris apud ili sub la arbo, kaj ili mangxis.

Genesis 19:2-3

2 Kaj li diris: Mi petas vin, sinjoroj, envenu en la domon de via sklavo kaj pasigu la nokton kaj lavu viajn piedojn, kaj vi levigxos matene kaj iros vian vojon. Kaj ili diris: Ne, ni pasigos la nokton sur la strato. 3 Kaj li tre petegis ilin, kaj ili direktis sin al li kaj envenis en lian domon; kaj li faris al ili festenon, kaj li bakis macojn, kaj ili mangxis.

Judges 19:18

18 Kaj tiu diris al li:Ni iras el Bet-Lehxem de Jehuda al la deklivo de la monto de Efraim, de kie mi estas. Mi iris al Bet-Lehxem de Jehuda, kaj nun mi iras al la domo de la Eternulo; kaj neniu invitas min en la domon.

Matthew 25:35

35 cxar mi malsatis, kaj vi donis al mi mangxi; mi soifis, kaj vi donis al mi trinki; mi estis fremda, kaj vi gastigis min;

Matthew 25:43

43 mi estis fremda, kaj vi ne gastigis min; nuda, kaj vi ne vestis min; malsana kaj en malliberejo, kaj vi ne vizitis min.

Hebrews 13:2

2 Ne forgesu gastamon al nekonatoj; cxar per tio iuj gastigis angxelojn, ne sciante.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.