1 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; kaj en tiu tempo la tribo de Dan sercxis por si posedajxon, por eklogxi, cxar gxis tiu tempo ili ne ricevis posedajxon inter la triboj de Izrael.
Judges 18:1 Cross References - Esperanto
Joshua 19:40-48
40 Por la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, eliris la sepa loto.
41 Kaj la limo de ilia posedajxo estis:Corea kaj Esxtaol kaj Ir-SXemesx
42 kaj SXaalabin kaj Ajalon kaj Jitla
43 kaj Elon kaj Timna kaj Ekron
44 kaj Elteke kaj Gibeton kaj Baalat
45 kaj Jehud kaj Bene-Berak kaj Gat-Rimon
46 kaj Me-Jarkon kaj Rakon, kun la limo apud Jafo.
47 Kaj tie finigxas la limo de la Danidoj. Kaj la Danidoj iris kaj militis kontraux Lesxem, kaj prenis gxin kaj batis gxin per glavo, kaj ekposedis gxin kaj enlogxigxis en gxi, kaj donis al Lesxem la nomon Dan, laux la nomo de Dan, ilia patro.
48 Tio estas la posedajxo de la tribo de la Danidoj, laux iliaj familioj, tiuj urboj kaj iliaj vilagxoj.
Judges 1:34
34 Kaj la Amoridoj premis la Danidojn sur la monton, ne permesante al ili malsupreniri en la valon.
Judges 17:6
6 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.
Judges 19:1
1 En tiu tempo, kiam ne ekzistis regxo cxe Izrael, logxis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim. Li prenis al si kromedzinon el Bet-Lehxem de Jehuda.
Judges 21:25
25 En tiu tempo ne ekzistis regxo cxe Izrael; cxiu faradis tion, kio placxis al li.