Judges 11:15 Cross References - Esperanto

15 kaj dirigis al li:Tiel diris Jiftahx:Izrael ne prenis landon de Moab, nek landon de la Amonidoj;

Numbers 21:13-15

13 De tie ili elmovigxis, kaj starigis sian tendaron apud tiu parto de Arnon en la dezerto, kiu estas ekster la limoj de la Amoridoj; cxar Arnon estas la limo de Moab, inter Moab kaj la Amoridoj. 14 Tial estas dirite en la Libro de la Militoj de la Eternulo: Vaheb en Sufa, Kaj la valoj de Arnon, 15 Kaj la deklivo de la valoj, Kiu turnigxas al la kolonio Ar Kaj apogigxas al la limo de Moab.

Numbers 21:27-30

27 Tial diras alegoriistoj: Iru HXesxbonon; Konstruigxu kaj fortikigxu la urbo de Sihxon. 28 CXar fajro eliris el HXesxbon, Flamo el la urbo de Sihxon; GXi formangxis Ar-Moabon, La mastrojn de la altajxoj de Arnon. 29 Ve al vi, Moab! Vi pereis, ho popolo de Kemosx! Li faris el siaj filoj forkurintojn Kaj el siaj filinoj kaptitinojn De la regxo de la Amoridoj Sihxon. 30 Ni faligis ilin; pereis HXesxbon gxis Dibon; Kaj ni ruinigis ilin gxis Nofahx, Kiu estas apud Medba.

Deuteronomy 2:9

9 Kaj la Eternulo diris al mi:Ne faru malamikajxon al Moab kaj ne komencu militon kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el ilia lando; cxar al la filoj de Lot Mi donis Aron kiel heredan posedajxon.

Deuteronomy 2:19

19 kaj vi alproksimigxas al la Amonidoj; ne faru al ili malamikajxon kaj ne batalu kontraux ili, cxar Mi ne donos al vi heredajxon el la lando de la Amonidoj; cxar al la filoj de Lot Mi donis gxin kiel heredan posedajxon.

2 Chronicles 20:10

10 Kaj nun jen la Amonidoj kaj la Moabidoj kaj la logxantoj de la monto Seir, tra kies lando Vi ne permesis al la Izraelidoj iri, kiam ili iris el la lando Egipta, sed ili devis iri preter kaj ne ekstermi ilin-

Acts 24:12-13

12 kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aux incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo. 13 Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.