Joshua 9:15 Cross References - Esperanto

15 Kaj Josuo faris pacon kun ili, kaj starigis interligon kun ili, por lasi ilin vivaj; kaj la cxefoj de la komunumo jxuris al ili.

Exodus 23:32

32 Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.

Deuteronomy 20:10-11

10 Kiam vi aliros al urbo, por batali kontraux gxi, tiam proponu al gxi pacon. 11 Kaj se gxi respondos al vi per paco kaj malfermos sin antaux vi, tiam la tuta popolo, kiu trovigxos en gxi, pagu al vi tributon kaj servu vin.

Joshua 2:12-19

12 Kaj nun jxuru al mi per la Eternulo, ke cxar mi faris favorkorajxon al vi, tial ankaux vi faros favorkorajxon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco, 13 ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al cxiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraux morto. 14 Kaj la viroj diris al sxi:Nia animo mortu anstataux via, se vi ne rakontos pri cxi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkorajxon kaj fidelajxon. 15 Kaj sxi malsuprenigis ilin per sxnuro tra la fenestro; cxar sxia domo estis en la muro de la urbo, kaj sxi logxis en la muro. 16 Kaj sxi diris al ili:Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kasxu vin tie dum tri tagoj, gxis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon. 17 Kaj la viroj diris al sxi:Jen kiamaniere ni estos liberaj de via jxuro, per kiu vi jxurigis nin: 18 jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la rugxan sxnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon; 19 kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri cxiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tusxos.

Joshua 6:22-25

22 Kaj al la du viroj, kiuj esplorrigardis la landon, Josuo diris:Iru en la domon de la malcxastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj cxiujn, kiuj estas cxe sxi, kiel vi jxuris al sxi. 23 Kaj la junuloj esplorrigardintoj iris, kaj elkondukis Rahxabon kaj sxian patron kaj sxian patrinon kaj sxiajn fratojn, kaj cxiujn, kiuj estis cxe sxi, kaj sxian tutan familion ili elkondukis, kaj starigis ilin ekster la tendaron de Izrael. 24 Kaj la urbon oni forbruligis per fajro, kaj cxion, kio estis en gxi; nur la argxenton kaj oron kaj la kuprajn kaj ferajn vazojn oni donis en la trezorejon de la domo de la Eternulo. 25 Kaj la malcxastistinon Rahxab, kaj la domon de sxia patro, kaj cxiujn, kiuj estis kun sxi, Josuo lasis vivaj, kaj sxi restis inter Izrael gxis nun; cxar sxi kasxis la senditojn, kiujn Josuo sendis por esplorrigardi Jerihxon.

Joshua 11:19

19 Ne ekzistis urbo, kiu faris pacon kun la Izraelidoj, krom la HXividoj, logxantoj en Gibeon; cxiujn ili prenis per milito.

2 Samuel 21:2

2 Tiam la regxo alvokis la Gibeonanojn, kaj parolis kun ili. (Kaj la Gibeonanoj estis ne el la Izraelidoj, sed el la restajxoj de la Amoridoj; kaj la Izraelidoj jxuris al ili, sed Saul penis ekstermi ilin pro sia fervoro por la Izraelidoj kaj Judoj.)

Jeremiah 18:7-8

7 Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj pereigos; 8 sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri gxi, tiam Mi ankaux pentas pri la malfelicxo, kiun Mi intencis fari al gxi.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.