Joshua 7:19 Cross References - Esperanto

19 Tiam Josuo diris al Ahxan:Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kasxu antaux mi.

Numbers 5:6-7

6 Diru al la Izraelidoj:Se viro aux virino faros ian pekon kontraux homo, farante per tio krimon kontraux la Eternulo, kaj tiu animo kulpigxos, 7 tiam ili konfesu sian pekon, kiun ili faris, kaj ili kompensu sian kulpon plene kaj aldonu gxian kvinonon, kaj donu al tiu, kontraux kiu ili kulpigxis.

1 Samuel 6:5

5 Faru bildojn de viaj tuberoj kaj bildojn de viaj musoj, kiuj ruinigis la landon, kaj faru honoron al la Dio de Izrael; tiam Li eble malplipezigos Sian manon sur vi kaj sur viaj dioj kaj sur via lando.

1 Samuel 14:43

43 Tiam Saul diris al Jonatan:Raportu al mi, kion vi faris. Kaj Jonatan raportis al li kaj diris:Mi gustumis per la pinto de la bastono, kiu estas en mia mano, iom da mielo:nun mi mortu.

2 Chronicles 30:22

22 Kaj HXizkija parolis afable al cxiuj Levidoj, kiuj distingigxis en la servado al la Eternulo. Kaj oni mangxis la festan mangxajxon dum sep tagoj, alportante pacoferojn, kaj dankante la Eternulon, Dion de iliaj patroj.

2 Chronicles 33:12-13

12 En sia mizero li ekpetegis la Eternulon, sian Dion, kaj li tre humiligxis antaux la Dio de siaj patroj. 13 Kiam li pregxis al Li kaj petegis Lin, Li auxskultis lian peton kaj revenigis lin en Jerusalemon al lia regno. Kaj Manase eksciis, ke la Eternulo estas la vera Dio.

Ezra 10:10-11

10 Kaj levigxis Ezra, la pastro, kaj diris al ili:Vi faris krimon, prenante aligentajn edzinojn kaj pligrandigante la kulpon de Izrael. 11 Tial faru nun konfeson al la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj plenumu Lian volon:apartigu vin de la popoloj de la lando kaj de la aligentaj edzinoj.

Psalms 32:5

5 Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kasxis; Mi diris:Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.

Psalms 51:3

3 CXar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas cxiam antaux mi.

Proverbs 28:13

13 Kiu kasxas siajn pekojn, tiu ne estos felicxa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita.

Isaiah 13:12

12 Mi faros, ke viro estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir.

Jeremiah 3:12-13

12 Iru, kaj proklamu cxi tiujn vortojn norden, kaj diru:Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizagxon, cxar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne. 13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraux la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub cxiun verdan arbon, kaj Mian vocxon vi ne auxskultis, diras la Eternulo.

Jeremiah 13:16

16 Donu honoron al la Eternulo, via Dio, antaux ol Li venigos mallumon, kaj antaux ol viaj piedoj falpusxigxos sur la mallumaj montoj; tiam vi atendos lumon, sed Li donos anstataux gxi ombron de morto, densan nebulon.

Daniel 9:4

4 Kaj mi pregxis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!

Jonah 1:8-10

8 Tiam ili diris al li:Vi, pro kiu nin trafis cxi tiu malfelicxo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas? 9 Kaj li respondis al ili:Mi estas Hebreo:mi respektas la Eternulon, Dion de la cxielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron. 10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li:Kion vi faris? CXar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaux la Eternulo, kiel li mem diris al ili.

Luke 17:18

18 CXu ne trovigxis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom cxi tiu fremdulo?

John 9:24

24 Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li:Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.

Romans 10:10

10 cxar per la koro la homo kredas gxis justeco, kaj per la busxo konfesas gxis savo.

2 Timothy 2:25

25 en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,

Titus 2:2

2 ke la maljunuloj estu sobraj, seriozmienaj, prudentaj, sanaj en la fido, en amo en pacienco;

James 1:20

20 cxar la kolero de homo ne efektivigas la justecon de Dio.

1 Peter 3:8-9

8 Fine, estu cxiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj; 9 ne repagantaj malbonon kontraux malbono, nek insulton kontraux insulto, sed kontrauxe benadantaj; cxar al tio vi estas vokitaj, por ke vi heredu benon.

1 John 1:8-10

8 Se ni diras, ke pekon ni ne havas, ni nin trompas, kaj la vero ne estas en ni. 9 Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco. 10 Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.

Revelation 16:9

9 Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.