Joshua 3:8 Cross References - Esperanto

8 Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante:Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam starigxu en Jordan.

Exodus 14:13

13 Tiam Moseo diris al la popolo:Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaux; cxar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaux, vi eterne neniam plu vidos.

Joshua 3:3

3 kaj ordonis al la popolo, dirante:Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas gxin, tiam ekmovigxu de viaj lokoj kaj iru post ili.

Joshua 3:17

17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.

1 Chronicles 15:11-12

11 Kaj David alvokis la pastrojn Cadok kaj Ebjatar, kaj la Levidojn Uriel, Asaja, Joel, SXemaja, Eliel, kaj Aminadab; 12 kaj li diris al ili:Vi, cxefoj de patrodomoj de la Levidoj, sanktigu vin kaj viajn fratojn, kaj alportu la keston de la Eternulo, Dio de Izrael, sur la lokon, kiun mi pretigis por gxi;

2 Chronicles 17:8-9

8 kaj kun ili la Levidojn SXemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, SXemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Elisxama kaj Jehoram. 9 Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis cxiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.

2 Chronicles 29:4-11

4 Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta, 5 kaj diris al ili:Auxskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj eljxetu la malpurajxon el la sanktejo. 6 CXar niaj patroj krimis, agadis malbone antaux la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizagxon de la logxejo de la Eternulo, kaj turnis al gxi sian dorson. 7 Ili ankaux sxlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael. 8 Kaj ekkoleris la Eternulo kontraux Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj. 9 Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco. 10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero. 11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, cxar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaux Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj.

2 Chronicles 29:15

15 Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laux la ordono de la regxo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo.

2 Chronicles 29:27

27 Kaj HXizkija ordonis, ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komencigxis la brulofero, komencigxis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, regxo de Izrael.

2 Chronicles 29:30

30 Kaj la regxo HXizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun gxojo, fleksis sin, kaj adorklinigxis.

2 Chronicles 30:12

12 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la regxo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo.

2 Chronicles 31:9-10

9 Kaj HXizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj. 10 Kaj respondis al li Azarja, la cxefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris:De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni mangxis kaj satigxis, kaj restis ankoraux multe; cxar la Eternulo benis Sian popolon; el la restajxo kolektigxis cxi tiu amasego.

2 Chronicles 35:2-6

2 Li starigis la pastrojn sur iliaj postenoj kaj vigligis ilin por la servado en la domo de la Eternulo. 3 Kaj li diris al la Levidoj, la instruantoj de la tuta Izrael, konsekritaj al la Eternulo:Metu la sanktan keston en la domon, kiun konstruis Salomono, filo de David, regxo de Izrael; vi ne bezonas porti gxin sur la sxultroj; servu nun al la Eternulo, via Dio, kaj al Lia popolo Izrael. 4 Arangxu vin laux viaj patrodomoj, laux viaj grupoj, laux la preskribo de David, regxo de Izrael, kaj laux la preskribo de lia filo Salomono. 5 Kaj staru en la sanktejo laux klasoj, laux la patrodomoj de viaj fratoj, filoj de la popolo, kaj laux la patrodomaj grupoj de la Levidoj. 6 Kaj bucxu la Paskon, kaj sanktigu vin, kaj pretigu por viaj fratoj, agante laux la vorto de la Eternulo per Moseo.

Nehemiah 12:24-28

24 La cxefoj de la Levidoj:HXasxabja, SXerebja, Jesxua, filo de Kadmiel, kaj iliaj fratoj apud ili estis destinitaj por la lauxdkantoj, laux la arangxo de David, la homo de Dio, laux dejxorpartoj. 25 Matanja, Bakbukja, Obadja, Mesxulam, Talmon, kaj Akub estis pordegistoj, kaj dejxoris en la provizejoj cxe la pordegoj. 26 Ili estis en la tempo de Jojakim, filo de Jesxua, filo de Jocadak, kaj en la tempo de Nehxemja, la regionestro, kaj de Ezra, la pastro-skribisto. 27 CXe la inauxguro de la murego de Jerusalem oni sercxis la Levidojn el cxiuj iliaj lokoj, por venigi ilin en Jerusalemon, por fari inauxguron kaj gxojan feston, kun glorhimnoj kaj kantoj, kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj. 28 Kaj kunvenis la idoj de kantistoj el la regiono cxirkaux Jerusalem kaj el la vilagxoj de la Netofaanoj,

Nehemiah 13:22

22 Kaj mi diris al la Levidoj, ke ili sin purigu, kaj venu stari garde cxe la pordegoj, por ke oni tenu sankte la tagon sabatan. Ankaux cxi tion memoru pri mi, ho mia Dio, kaj indulgu min laux Via granda favorkoreco.

Nehemiah 13:28

28 El la filoj de Jojada, filo de la cxefpastro Eljasxib, unu estis bofilo de la HXoronano Sanbalat. Mi forpelis lin de mi.

Lamentations 3:26

26 Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.