1 Longan tempon post kiam la Eternulo donis al Izrael ripozon kontraux cxiuj iliaj malamikoj cxirkauxe, Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon.
Joshua 23:1 Cross References - Esperanto
Genesis 25:8
8 Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.
Deuteronomy 31:2
2 Kaj li diris al ili:Mi havas hodiaux la agxon de cent dudek jaroj, mi ne povas plu eliri nek eniri; kaj la Eternulo diris al mi:Vi ne transiros cxi tiun Jordanon.
Joshua 11:23
23 Tiamaniere Josuo prenis la tutan landon, konforme al cxio, kion la Eternulo diris al Moseo; kaj Josuo donis gxin kiel heredan posedajxon al Izrael, laux iliaj partoj, laux iliaj triboj. Kaj la lando trankviligxis de milito.
Joshua 13:1
1 Josuo maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj la Eternulo diris al li:Vi maljunigxis, atingis profundan agxon, kaj da tero restas ankoraux tre multe por ekposedi.
Joshua 21:44
44 Kaj la Eternulo donis al ili trankvilecon cxirkauxe, konforme al cxio, kion Li jxuris al iliaj patroj; kaj neniu homo el cxiuj iliaj malamikoj rezistis antaux ili; cxiujn iliajn malamikojn la Eternulo transdonis en iliajn manojn.
Joshua 22:4
4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedajxo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.
Psalms 46:9
9 Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.