Joshua 20:5 Cross References - Esperanto

5 Kaj kiam la sangovengxanto postkuros lin, ili ne transdonu la mortiginton en liajn manojn; cxar senintence li mortigis sian proksimulon, kaj ne estis malamiko de li de antauxe.

Numbers 35:12

12 Kaj tiuj urboj estos cxe vi rifugxejo kontraux vengxanto, por ke ne mortu la mortiginto, antaux ol li staros antaux la komunumo por jugxo.

Numbers 35:25

25 kaj la komunumo devas savi la mortiginton el la mano de la vengxanto de la sango, kaj la komunumo revenigos lin en lian urbon de rifugxo, kien li forkuris; kaj li devas logxi tie gxis la morto de la granda pastro, kiu estas oleita per sankta oleo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.