Joshua 15:2 Cross References - Esperanto

2 Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktigxas suden.

Genesis 14:3

3 CXiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro.

Numbers 34:3

3 La rando suda estu por vi de la dezerto Cin, apud Edom, kaj la suda limo estu por vi de la fino de la Sala Maro oriente;

Joshua 3:16

16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo.

Isaiah 11:15

15 Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj.

Ezekiel 47:8

8 Kaj li diris al mi:CXi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam gxi trovigxos en la maro, tiam sanigxos la akvo.

Ezekiel 47:18

18 Kaj la orientan randon mezuru inter HXavran kaj Damasko, inter Gilead kaj la lando de Izrael, laux Jordan, de la limo gxis la orienta maro; tio estas la rando orienta.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.