John 4:54 Cross References - Esperanto

54 CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.

John 2:1-11

1 La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie; 2 ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo. 3 Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon. 4 Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis. 5 Lia patrino diris al la servantoj:Kion ajn li diros al vi, tion faru. 6 Kaj estis tie ses akvokuvoj sxtonaj, metitaj laux la purigo de la Judoj, enhavantaj po du gxis tri metretoj. 7 Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando. 8 Kaj li diris al ili:CXerpu nun, kaj alportu al la festenestro. Kaj oni alportis. 9 Kiam la festenestro gustumis la akvon, nun farigxintan vino, kaj ne sciis, de kie gxi estas (sciis tamen la servantoj, kiuj cxerpis la akvon), la festenestro alvokis la fiancxon, 10 kaj diris al li:CXiu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon gxis nun. 11 CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.

John 4:45

45 Kiam do li venis en Galileon, la Galileanoj akceptis lin, cxar ili jam vidis cxion, kion li faris en Jerusalem dum la festo; cxar ili ankaux iris al la festo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.