John 21:17 Cross References - Esperanto

17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.

Joshua 22:22

22 Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aux por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaux.

1 Kings 17:18

18 Tiam sxi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon!

1 Chronicles 29:17

17 Mi scias, ho mia Dio, ke Vi esploras la koron kaj ke sincereco placxas al Vi; el sincera koro mi oferis cxion cxi tion; kaj nun mi vidas kun gxojo Vian popolon, kiu trovigxas cxi tie, ke gxi oferas al Vi.

Job 31:4-6

4 CXu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas cxiujn miajn pasxojn? 5 CXu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo? 6 Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkigxos pri mia senkulpeco.

Psalms 7:8-9

8 La Eternulo jugxas popolojn. Jugxu min, ho Eternulo, laux mia justeco kaj laux mia pieco. 9 Finigxu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internajxojn, justa Dio!

Psalms 17:3

3 Vi esploras mian koron, ekzamenas gxin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia busxo.

Jeremiah 17:10

10 Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.

Lamentations 3:33

33 CXar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.

Matthew 25:40

40 Kaj la Regxo respondos kaj diros al ili:Vere mi diras al vi:Kiom vi faris al unu el cxi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj, tiom vi faris al mi.

Matthew 26:73-75

73 Kaj post iom da tempo la apudstarantoj venis, kaj diris al Petro:Vere vi ankaux estas el ili, cxar via parolmaniero malkasxas vin. 74 Tiam li komencis malbeni kaj jxuri:Mi ne konas tiun homon. Kaj tuj koko kriis. 75 Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis:Antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.

Mark 14:72

72 Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li:Antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.

Luke 22:61-62

61 Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li:Antaux ol koko krios hodiaux, vi trifoje min malkonfesos. 62 Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.

John 2:24-25

24 Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn, 25 kaj ne bezonis, ke iu atestu pri la homo, cxar li mem sciis, kio estas en la homo.

John 12:8

8 CXar la malricxulojn vi cxiam havas kun vi, sed min vi ne cxiam havas.

John 13:38

38 Jesuo respondis al li:CXu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi:La koko ne krios, antaux ol vi min malkonfesos tri fojojn.

John 14:15

15 Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn.

John 15:10

10 Se vi observos miajn ordonojn, vi restados en mia amo tiel same, kiel mi observis la ordonojn de mia Patro kaj restadas en Lia amo.

John 16:30

30 Nun ni scias, ke vi cxion scias, kaj ne bezonas, ke iu demandu vin; pro tio ni kredas, ke vi elvenis de Dio.

John 18:4

4 Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili:Kiun vi sercxas?

John 18:27

27 Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis.

John 21:15-16

15 Post la matenmangxo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, cxu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Pasxtu miajn sxafidojn. 16 Li diris al li ankoraux la duan fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj sxafoj.

Acts 1:24

24 Kaj pregxante, ili diris:Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de cxiuj, elmontru, kiun el cxi tiuj du Vi elektis,

Acts 15:8

8 Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;

2 Corinthians 1:12

12 CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi.

2 Corinthians 2:4-7

4 CXar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malgxoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde. 5 Sed se iu kauxzis malgxojon, li kauxzis malgxojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi cxiuj. 6 Suficxa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto; 7 pro tio, kontrauxe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutigxu per sia troa malgxojo.

2 Corinthians 7:8-11

8 CXar kvankam mi vin malgxojigis per mia epistolo, mi ne bedauxras pri tio, kvankam mi ja bedauxris; cxar mi vidas, ke tiu epistolo vin malgxojigis, sed nur mallonge. 9 Mi nun gxojas, ne pro tio, ke vi malgxojis, sed pro tio, ke vi malgxojis gxis pento; cxar vi laux Dio malgxojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni. 10 CXar la malgxojo laux Dio elfaras penton gxis savo, ne bedauxrindan; sed la malgxojo de la mondo elfaras morton. 11 CXar jen kian zorgemon tiu sama malgxojo laux Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian vengxon! En cxio vi elmontris vin puraj pri la afero.

2 Corinthians 8:8-9

8 Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaux. 9 CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.

Ephesians 4:30

30 Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto.

1 Peter 1:6

6 En tio vi gxojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malgxojigite en diversaj tentoj,

2 Peter 1:12-15

12 Pro tio mi cxiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj, kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la cxeestanta vero. 13 Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo; 14 sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi. 15 Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi povu konstante rememori tion.

2 Peter 3:1

1 Jam cxi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaux mi instigas vian sinceran menson per rememorigo;

1 John 3:16-24

16 Per cxi tio ni konas amon:cxar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj. 17 Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li? 18 Infanetoj, ni amu, ne laux vorto nek laux lango, sed laux faro kaj vero. 19 Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaux Li 20 en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion. 21 Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio; 22 kaj cxion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio placxas antaux Li. 23 Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon. 24 Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni:per la Spirito, kiun Li donis al ni.

3 John 1:7-8

7 cxar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj. 8 Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.

Revelation 2:23

23 Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto; kaj cxiuj eklezioj scios, ke mi estas tiu, kiu esploras internajxojn kaj korojn; kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj.

Revelation 3:19

19 CXiujn, kiujn mi amas, mi riprocxas kaj punas; estu do fervora, kaj pentu.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.