John 18:19 Cross References - Esperanto

19 La cxefpastro demandis Jesuon pri liaj discxiploj kaj pri lia instruado.

Matthew 26:59-68

59 Kaj la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis malveran ateston kontraux Jesuo, por ke ili povu lin mortigi; 60 kaj ne trovis, kvankam multaj malveraj atestantoj venis. Sed poste venis du, kaj diris: 61 CXi tiu diris:Mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui gxin en la dauxro de tri tagoj. 62 Kaj la cxefpastro starigxis, kaj diris al li:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi? 63 Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio. 64 Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo. 65 Tiam la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, dirante:Li blasfemis; por kio ni plu bezonas atestantojn? jen nun vi auxdis la blasfemon: 66 kion vi opinias? Ili respondis kaj diris:Li estas kondamninda al morto. 67 Tiam oni kracxis sur lian vizagxon kaj vangofrapis lin, kaj iuj frapis lin per la manplatoj, 68 dirante:Profetu al ni, ho Kristo, kiu vin frapis?

Mark 14:55-65

55 Sed la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis ateston kontraux Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis. 56 CXar multaj malvere atestis kontraux li, kaj iliaj atestoj ne akordigxis. 57 Kaj elpasxis iuj, kaj malvere atestis kontraux li, dirante: 58 Ni auxdis lin diri:Mi detruos cxi tiun sanktejon manfaritan, kaj en la dauxro de tri tagoj mi konstruos alian ne manfaritan. 59 Kaj ecx tiel ilia atesto ne akordigxis. 60 Kaj la cxefpastro starigxis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi? 61 Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la cxefpastro demandis lin, kaj diris al li:CXu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato? 62 Kaj Jesuo diris:Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo. 63 Kaj la cxefpastro dissxiris siajn vestojn, kaj diris:Pro kio ni plu bezonas atestantojn? 64 Vi auxdis la blasfemon:kion vi opinias? Kaj ili cxiuj jugxis lin kondamninda al morto. 65 Kaj iuj komencis kracxi sur lin, kaj cxirkauxkovri lian vizagxon, kaj vangofrapi lin, kaj diri al li:Profetu; kaj la subuloj frapis lin per la manplatoj.

Luke 11:53-54

53 Kaj kiam li eliris el tie, la skribistoj kaj la Fariseoj atakis lin insiste, kaj instigis lin paroli pri multaj aferoj; 54 insidante kontraux li, por kapti ion el lia busxo.

Luke 20:20

20 Kaj ili observis lin, kaj elsendis spionojn, kiuj sxajnigis sin justaj, por ke ili ekkaptu lian parolon, celante transdoni lin al la potenco kaj auxtoritato de la provincestro.

Luke 22:63-71

63 Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis. 64 Kaj ili cxirkauxkovris lin, kaj demandis lin, dirante:Profetu, kiu vin frapis? 65 Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraux li. 66 Kaj tuj kiam tagigxis la pliagxularo de la popolo kunvenis, kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaux sian sinedrion, kaj diris: 67 Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili:Se mi diros al vi, vi ne kredos; 68 kaj se mi demandos, vi ne respondos. 69 Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio. 70 Kaj ili cxiuj demandis:CXu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis:Vi diras, ke mi estas. 71 Kaj ili diris:Pro kio ni bezonas pluan atestadon? cxar ni mem auxdis el lia propra busxo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.