John 15:16 Cross References - Esperanto

16 Vi ne elektis min, sed mi elektis vin, kaj starigis vin, por ke vi iru kaj donu frukton, kaj ke via frukto dauxru; por ke la Patro donu al vi cxion ajn, kion vi petos de Li en mia nomo.

Genesis 18:18

18 Abraham farigxos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li benigxos cxiuj popoloj de la tero.

Psalms 71:18

18 Ankaux gxis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, GXis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al cxiuj venontoj.

Psalms 78:4-6

4 Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris. 5 Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis legxon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu gxin al siaj infanoj, 6 Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskigxos, Ili levigxu kaj rakontu al siaj infanoj.

Psalms 145:4

4 Generacio al generacio lauxdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.

Proverbs 11:30

30 La frukto de virtulo estas arbo de vivo; Kaj akiranto de animoj estas sagxulo.

Isaiah 27:6

6 En la estonteco Jakob enradikigxos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn brancxojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.

Isaiah 49:1-3

1 Auxskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj:la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon. 2 Kaj Li faris mian busxon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kasxis min en Sia sagujo. 3 Kaj Li diris al mi:Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi glorigxos.

Isaiah 55:10-13

10 CXar kiel la pluvo kaj la negxo falas de la cxielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas gxin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la mangxanto: 11 tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busxo; gxi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi gxin sendis. 12 Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaux vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plauxdos per la manoj. 13 Anstataux pikarbetajxo elkreskos cipreso, anstataux urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermigxos.

Jeremiah 1:5-7

5 Antaux ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaux ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj. 6 Mi diris:Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, cxar mi estas juna. 7 Sed la Eternulo diris al mi:Ne diru, ke vi estas juna; sed cxien, kien Mi sendos vin, iru, kaj cxion, kion Mi ordonos al vi, parolu.

Micah 5:7

7 Kaj la restajxo de Jakob estos inter multe da popoloj kiel roso de la Eternulo, kiel pluvaj gutoj sur herbo; kaj li ne esperos je homo kaj ne fidos homidojn.

Zechariah 1:4-6

4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo. 5 Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne? 6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

Matthew 21:22

22 Kaj cxion, kion vi petos per pregxado, kredante, vi ricevos.

Matthew 28:18-19

18 Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero. 19 Iru do kaj discxipligu cxiujn naciojn, baptante ilin en la nomon de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito;

Mark 16:15-16

15 Kaj li diris al ili:Iru en la tutan mondon, kaj prediku la evangelion al cxiu kreitajxo. 16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.

Luke 6:13

13 Kaj kiam tagigxis, li alvokis siajn discxiplojn, kaj elektis el ili dek du, kiujn li ankaux nomis apostoloj:

Luke 24:47-49

47 kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al cxiuj nacioj, komencante cxe Jerusalem. 48 Vi estas atestantoj pri tio. 49 Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, gxis vi vestigxos per potenco de supre.

John 6:70

70 Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?

John 13:18

18 Ne pri vi cxiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumigxu la Skribo:Tiu, kiu mangxas mian panon, levis kontraux min la piedon.

John 14:13-14

13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo. 14 Se vi petos ion de mi en mia nomo, tion mi faros.

John 15:7-8

7 Se vi restadas en mi, kaj miaj vortoj restadas en vi, petu kion ajn vi volos, kaj tio estos farita por vi. 8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj.

John 15:19

19 Se vi estus el la mondo, la mondo amus siajn proprajn; sed cxar vi ne estas el la mondo, kaj mi elektis vin for de la mondo, tial la mondo vin malamas.

John 16:23-24

23 Kaj en tiu tago vi demandos min pri nenio. Vere, vere, mi diras al vi, se vi petos ion de la Patro, Li donos gxin al vi en mia nomo. 24 GXis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena.

John 20:21-23

21 Jesuo denove diris al ili:Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaux mi vin sendas. 22 Kaj dirinte tion, li elspiris sur ilin, kaj diris:Ricevu la Sanktan Spiriton: 23 kies pekojn vi pardonos, al tiuj ili estas pardonitaj; kies vi retenos, ili estas retenitaj.

John 21:15-17

15 Post la matenmangxo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, cxu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Pasxtu miajn sxafidojn. 16 Li diris al li ankoraux la duan fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Zorgu pri miaj sxafoj. 17 Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.

Acts 1:8

8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.

Acts 1:24

24 Kaj pregxante, ili diris:Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de cxiuj, elmontru, kiun el cxi tiuj du Vi elektis,

Acts 9:15

15 Sed la Sinjoro diris al li:Ekiru, cxar li estas elektita ilo por mi, por porti mian nomon antaux la nacianoj kaj la regxoj kaj la Izraelidoj;

Acts 10:41

41 ne al la tuta popolo, sed al atestantoj, kiuj estis elektitaj antauxe de Dio, al ni, kiuj mangxis kaj trinkis kun li post lia relevigxo el la mortintoj.

Acts 20:25-28

25 Kaj nun jen mi scias, ke vi cxiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizagxon. 26 Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj. 27 CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio. 28 Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li acxetis per sia propra sango.

Acts 22:14

14 Kaj li diris:La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj auxdu vocxon el lia busxo.

Romans 1:5

5 per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido cxe cxiuj nacioj pro lia nomo,

Romans 1:13

13 Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj.

Romans 9:11-16

11 (cxar la infanoj ankoraux ne naskigxis, nek faris ion bonan aux malbonan, por ke la intenco de Dio restu laux elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto), 12 estis dirite al sxi:La pli granda servos la malpli grandan. 13 Kiel estas skribite:Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis. 14 Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne! 15 CXar Li diris al Moseo:Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos. 16 Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.

Romans 9:21

21 Aux cxu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?

Romans 15:4

4 CXar cxio, kio estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.

Romans 15:15-19

15 Tamen mi iom pli kuragxe skribas al vi, kvazaux rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio, 16 ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj farigxu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito. 17 Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio. 18 CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare, 19 en la potenco de signoj kaj mirindajxoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj cxirkauxe gxis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;

1 Corinthians 3:6-7

6 Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7 Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.

1 Corinthians 9:16-18

16 CXar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; cxar neceseco kusxas sur mi; cxar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion! 17 CXar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita. 18 Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.

1 Corinthians 10:11

11 Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj.

Galatians 1:15

15 Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,

Ephesians 2:10

10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

Colossians 1:6

6 kiu venis gxis vi, kiel ankaux en la tuta mondo gxi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaux en vi de post tiu tago, en kiu vi auxdis kaj eksciis la gracon de Dio laux la vero;

Colossians 1:23

23 se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi auxdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la cxielo, kaj kies diakono mi, Pauxlo, farigxis.

1 Timothy 2:7

7 por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.

2 Timothy 1:11

11 al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.

2 Timothy 2:2

2 Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.

2 Timothy 3:15-17

15 kaj ke jam de frua infaneco vi konas la sanktajn skribojn, kiuj povas fari vin sagxa por savo per la fido, kiu estas en Kristo Jesuo. 16 CXiu skribajxo inspirita de Dio estas ankaux utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; 17 por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por cxiu bona laboro.

Titus 1:5

5 Pro tio mi lasis vin en Kreto, ke vi arangxu la aferojn mankohavajn kaj starigu presbiterojn en cxiu urbo, kiel mi ordonis al vi;

Hebrews 11:4

4 Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, cxar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per gxi li, mortinte, ankoraux parolas.

James 3:18

18 Kaj la frukto de justeco estas semata en paco por tiuj, kiuj faras pacon.

1 Peter 1:14-21

14 kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio; 15 sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto; 16 pro tio, ke estas skribite:Vi estu sanktaj, cxar Mi estas sankta. 17 Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado; 18 sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj; 19 sed per multekosta sango, kiel de sxafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo; 20 kiu estis antauxdifinita antaux la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi, 21 kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.

1 Peter 3:2

2 rigardante vian konduton kun timo cxastan.

1 Peter 3:15

15 sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo;

1 John 4:10

10 Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.

1 John 4:19

19 Ni amas, cxar Li unue nin amis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.