Job 9:25 Cross References - Esperanto

25 Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;

Esther 8:14

14 La kurieroj, rajdantaj sur bonrasaj cxevaloj, elrajdis tuj kaj rapide kun la ordono de la regxo. La legxo estis donita en la kastelurbo SXusxan.

Job 7:6-7

6 Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon. 7 Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;

Psalms 39:5

5 Jen Vi donis al mi tagojn largxajn kiel manplato, Kaj la dauxro de mia vivo estas antaux Vi kiel nenio; Absoluta vantajxo estas cxiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.

Psalms 39:11

11 Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumigxas kiel de tineoj. Nur vantajxo estas cxiu homo. Sela.

Psalms 89:47

47 Ho, rememoru, kia estas la dauxro de mia vivo, Por kia vantajxo Vi kreis cxiujn homidojn.

Psalms 90:9-10

9 CXar cxiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono. 10 La dauxro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj cxe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, CXar gxi forkuras rapide kaj ni forflugas.

James 4:14

14 kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.