19 Tia estas la gxojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.
Job 8:19 Cross References - Esperanto
1 Samuel 2:8
8 Li levas malricxulon el polvo, El koto Li altigas senhavulon, Por sidigi lin kun altranguloj, Kaj tronon de gloro Li heredigas al li; CXar al la Eternulo apartenas la fundamentoj de la tero, Kaj sur ili Li starigis la mondon.
Job 20:5
5 Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?
Psalms 75:7
7 Nur Dio estas jugxanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
Psalms 113:7
7 Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon,
Ezekiel 17:24
24 Kaj ekscios cxiuj arboj de la kampo, ke Mi, la Eternulo, malaltigas arbon altan kaj altigas arbon malaltan, ke Mi velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.
Matthew 3:9
9 kaj ne pensu diri en vi:Ni havas Abrahamon kiel patron; cxar mi diras al vi, ke Dio povas el cxi tiuj sxtonoj starigi idojn al Abraham.