Job 4:20 Cross References - Esperanto

20 De la mateno gxis la vespero ili disfalas, Pereas por cxiam, kaj neniu tion atentas.

2 Chronicles 15:6

6 Nacio disbatos nacion kaj urbo urbon, cxar Dio konfuzos ilin per diversaj malfelicxoj.

2 Chronicles 21:20

20 La agxon de tridek du jaroj li havis, kiam li farigxis regxo, kaj ok jarojn li regxis en Jerusalem; li foriris ne estimata, kaj oni enterigis lin en la urbo de David, sed ne en la tomboj de la regxoj.

Job 14:2

2 Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.

Job 14:14

14 Kiam homo mortas, cxu li poste povas revivigxi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, GXi venos mia forsxangxo.

Job 14:20

20 Vi premas lin gxis fino, kaj li foriras; Li sxangxas sian vizagxon, kaj Vi forigas lin.

Job 16:22

22 CXar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.

Job 18:17

17 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.

Job 20:7

7 Li tamen pereos por cxiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros:Kie li estas?

Psalms 37:36

36 Sed apenaux mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi sercxis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

Psalms 39:13

13 Lasu min, ke mi vigligxu, Antaux ol mi foriros kaj cxesos ekzisti.

Psalms 90:5-6

5 Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel songxo; Matene ili renovigxas kiel herbo: 6 Matene gxi floras kaj gxermas, Vespere gxi dehakigxas kaj sekigxas.

Psalms 92:7

7 Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj cxiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermigxo por eterne.

Proverbs 10:7

7 La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.

Isaiah 38:12-13

12 Ke mia estado demovigxas, kaj forportigxas de mi kiel tendo de pasxtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detrancxos min de la teksbazo; Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon. 13 Mi atendis gxis mateno, ke simile al leono Li frakasos cxiujn miajn ostojn, Ke antaux ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.