Job 3:14 Cross References - Esperanto

14 Kune kun la regxoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,

1 Kings 2:10

10 Kaj David ekdormis kun siaj patroj, kaj oni lin enterigis en la urbo de David.

1 Kings 11:43

43 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataux li ekregxis Rehxabeam, lia filo.

Job 12:17

17 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la jugxistojn Li faras malsagxaj.

Job 15:28

28 Li logxas en urboj ruinigitaj, En domoj ne logxataj, Destinitaj esti sxtonamasoj.

Job 30:23

23 Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.

Psalms 49:6-10

6 Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda ricxeco? 7 Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elacxeton por li 8 (Multekosta estus la elacxeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos), 9 Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon. 10 Oni ja vidas, ke sagxuloj mortas, Kaj ankaux malsagxulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.

Psalms 49:14

14 Kiel sxafoj ili estos metataj en SXeolon; La morto ilin pasxtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en SXeol, perdinte logxejon.

Psalms 89:48

48 Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de SXeol? Sela.

Ecclesiastes 8:8

8 Neniu homo povas regi la venton kaj reteni la venton, neniu povas regi la tagon de la morto; ne ekzistas forpermeso en tiu milito, kaj malvirteco ne savas sian faranton.

Isaiah 5:8

8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, gxis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!

Isaiah 14:10-16

10 Ili cxiuj ekparolos kaj diros al vi:Vi ankaux senfortigxis, kiel ni, vi similigxis al ni; 11 en SXeolon estas jxetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sternigxos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo. 12 Kial vi falis de la cxielo, ho brilo, filo de la matenrugxo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. 13 Kaj vi diris en via koro:Mi supreniros en la cxielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, cxe la rando de nordo; 14 mi supreniros sur la altajxon de la nuboj, mi similigxos al la Plejaltulo. 15 Sed en SXeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! 16 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros:CXu cxi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,

Isaiah 58:12

12 Kaj oni rekonstruos cxe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaux multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de brecxoj, reboniganto de vojoj por logxado.

Ezekiel 26:20

20 tiam Mi mallevos vin al tiuj, kiuj iris en la tombon, al la popolo eterna, kaj Mi pusxos vin en la profundon subteran, en la eternan dezerton, al tiuj, kiuj iris en la tombon, por ke vi ne plu estu logxata; tiam Mi restarigos belecon sur la tero de la vivantoj.

Ezekiel 27:18-32

18 Damasko donadis al vi komerce kontraux la multo de viaj faritajxoj multe da diversaj valorajxoj, vinon el HXelbon, kaj plej blankan lanon. 19 Dan, Javan, kaj Meuzal alportadis al via komercejo sxtalajxojn, kasion, kaj bonodoran kanon. 20 Dedan komercis kun vi per belaj vestoj por rajdado. 21 Arabujo kaj cxiuj princoj de Kedar komercis kun vi, donante al vi sxafidojn, sxafojn, kaj kaprojn kontraux viaj komercajxoj. 22 La komercistoj el SXeba kaj Raama komercis kun vi; la plej bonajn aromajxojn, cxiajn multekostajn sxtonojn, kaj oron ili alportadis al via komercejo. 23 HXaran, Kane, kaj Eden, la komercistoj el SXeba, Asirio, kaj Kilmad komercis kun vi; 24 ili komercis kun vi per belegaj sxtofoj, purpuraj kaj broditaj tukoj, kestoj da multekostaj sxtofoj, cxirkauxligitaj per sxnuroj kaj cedrokovritaj. 25 SXipoj el Tarsxisx estis la cxefaj en via komercado; kaj vi farigxis tre ricxa kaj honorata sur la maro. 26 Sur grandaj akvoj kondukadis vin viaj remistoj; sed orienta vento disrompos vin meze de la maro. 27 Viaj ricxajxoj, viaj komercajxoj, viaj foirajxoj, viaj sxipanoj kaj viaj sxipestroj, viaj kalfatristoj, la kondukantoj de via komercado, cxiuj militistoj, kiuj estas cxe vi, kaj la tuta homamaso, kiu estas cxe vi, falos en la mezon de la maro en la tago de via pereo. 28 De la lauxta kriado de viaj sxipestroj ekskuigxos viaj cxirkauxajxoj. 29 Kaj de siaj sxipoj malsupreniros cxiuj remistoj, la sxipanoj, cxiuj sxipestroj, kaj starigxos sur la tero, 30 kaj ili lauxte krios pri vi, kaj ploros maldolcxe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro; 31 kaj ili faros al si pro vi kalvajxon, cxirkauxzonos sin per sakajxo, kaj ploros pri vi kun maldolcxa koro maldolcxan ploron. 32 Kaj en sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros:Kiu iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.