Job 34:10 Cross References - Esperanto

10 Tial auxskultu min, ho sagxaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;

Genesis 18:25

25 Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste.

Deuteronomy 32:4

4 Li estas la Roko; perfektaj estas Liaj faroj; CXar cxiuj Liaj vojoj estas justaj. Li estas Dio fidela kaj sen malbonago; Justa kaj verama Li estas.

2 Chronicles 19:7

7 Estu do en vi timo antaux la Eternulo, agadu singarde; cxar cxe la Eternulo, nia Dio, ne ekzistas maljusteco, nek personfavorado, nek akceptado de subacxetoj.

Job 8:3

3 CXu Dio falsas la jugxon? CXu la Plejpotenculo falsas la justecon?

Job 34:2-3

2 Auxskultu, sagxuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min. 3 CXar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la mangxajxon.

Job 34:34

34 Sagxaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min auxskultas:

Job 36:23

23 Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri:Vi agis maljuste?

Job 37:23

23 La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

Psalms 92:15

15 Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikajxo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.

Proverbs 6:32

32 Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensagxa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon;

Proverbs 15:32

32 Kiu forpusxas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu auxskultas instruon, tiu akiras sagxon.

Jeremiah 12:1

1 Vi estos prava, ho Eternulo, kiam mi procesos kun Vi; tamen mi parolos kun Vi pri justeco:kial la vojo de malpiuloj estas sukcesa kaj cxiuj perfiduloj vivas trankvile?

Romans 3:4-5

4 Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo. 5 Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)

Romans 9:14

14 Kion do ni diru? CXu estas maljusteco cxe Dio? Nepre ne!

James 1:13

13 Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.