Job 13:1 Cross References - Esperanto

1 CXion cxi tion mia okulo vidis, Mia orelo auxdis kaj komprenis.

Job 4:12

12 Kaj al mi kasxe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de gxi.

Job 5:9-16

9 Al Tiu, kiu faras grandajxojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindajxojn, kiujn neniu povas kalkuli; 10 Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn, 11 Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj levigxu savite. 12 Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon. 13 Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; Kaj la decido de maliculoj farigxas senvalora. 14 En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto. 15 Li savas kontraux glavo, Kontraux la busxo kaj mano de potenculo Li savas malricxulon. 16 Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian busxon.

Job 5:27

27 Vidu, ni tion esploris, kaj tiel gxi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.

Job 8:8-10

8 CXar demandu la antauxajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj; 9 CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro. 10 Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.

Job 12:9-25

9 Kiu ne ekscius el cxio cxi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris, 10 De Tiu, en kies mano estas la animo de cxio vivanta Kaj la spirito de cxiu homa karno? 11 La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la mangxajxon. 12 La maljunuloj posedas sagxon, Kaj la grandagxuloj kompetentecon. 13 CXe Li estas la sagxo kaj la forto; CXe Li estas konsilo kaj kompetenteco. 14 Kion Li detruas, tio ne rekonstruigxas; Kiun Li ensxlosos, tiu ne liberigxos. 15 Kiam Li digas la akvon, gxi elsekigxas; Kiam Li fluigas gxin, gxi renversas la teron. 16 CXe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas. 17 Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la jugxistojn Li faras malsagxaj. 18 La ligilojn de regxoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn. 19 Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn. 20 Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton. 21 Li versxas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj. 22 Li malkovras profundajxon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon. 23 Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin. 24 Li senkuragxigas la cxefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja; 25 Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li sxanceligxigas ilin kiel ebriuloj.

Job 15:17-18

17 Mi montros al vi, auxskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos, 18 Kion sagxuloj diris kaj ne kasxis antaux siaj patroj,

Job 42:3-6

3 Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas. 4 Auxskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi. 5 Nur per la oreloj mi auxdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis. 6 Tial mi faras al mi riprocxon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.

Psalms 78:3-4

3 Kion ni auxdis kaj sciigxis, Kion rakontis al ni niaj patroj, 4 Tion ni ne kasxos antaux iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.

1 John 1:3

3 kion ni vidis kaj auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaux havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.