Jeremiah 9:25 Cross References - Esperanto

25 Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam Mi punvizitos cxiujn cirkumciditajn kaj necirkumciditajn,

Ezekiel 28:10

10 Per morto de necirkumciditoj vi mortos de la manoj de fremduloj; cxar Mi tion parolis, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Ezekiel 32:19-32

19 CXu vi estas pli bona ol iu? falu, kaj kusxu kun la necirkumciditoj. 20 Inter tiuj, kiuj mortis de glavo, ili falos; al la glavo gxi estas transdonita; oni tiros gxin kaj gxian tutan grandnombran popolon. 21 Ekparolos al gxi la potencaj herooj el meze de SXeol, kiuj kune kun gxiaj helpantoj malsupreniris kaj ekkusxis necirkumciditaj, mortigitaj de glavo. 22 Tie estas Asirio kaj gxia tuta homomulto; cxirkauxe de gxi estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitaj, falis de glavo. 23 GXiaj tomboj estas en la profundo de la terinterno, kaj gxia homomulto estas cxirkaux gxia tombo; cxiuj ili estas mortigitaj, falintaj de glavo, ili, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj. 24 Tie estas Elam kaj gxia tuta homomulto, cxirkauxe estas gxiaj tomboj; cxiuj ili estas mortigitoj, kiuj falis de glavo kaj necirkumcidite malsupreniris en la profundon subteran, la samaj, kiuj jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj; ili portis sian honton kune kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 25 Meze de mortigitoj estas donita kusxejo al gxi kun gxia tuta homomulto; cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo; cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj, tial ili portis sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon, kaj ili estas metitaj inter la mortigitojn. 26 Tie estas Mesxehx kaj Tubal kaj ilia tuta homomulto, cxirkauxe estas iliaj tomboj; cxiuj ili estas necirkumciditaj, mortigitaj de glavo, cxar ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj. 27 Ili ne kusxas kun la herooj, kiuj falis de necirkumciditoj kaj iris en SXeolon kun siaj bataliloj kaj metis siajn glavojn sub siajn kapojn; iliaj malbonagoj restis sur iliaj ostoj, cxar kiel fortuloj ili jxetadis cxirkaux si teruron sur la tero de la vivantoj. 28 Kaj vi ankaux estos frakasita meze de la necirkumciditoj, kaj kusxos kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo. 29 Tie estas Edom kun siaj regxoj kaj kun cxiuj siaj princoj, kiuj malgraux sia forteco estas jxetitaj al tiuj, kiuj falis de glavo; ili kusxas kun la necirkumciditoj, kaj kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 30 Tie estas cxiuj princoj de la nordo, kaj cxiuj Cidonanoj, kiuj malsupreniris kune kun la mortigitoj; ili hontas pri la teruro, kiun jxetadis ilia forto; ili kusxas necirkumciditaj kun tiuj, kiuj falis de glavo, kaj ili portas sian honton kun tiuj, kiuj iris en la tombon. 31 Ilin Faraono vidos, kaj li konsoligxos pri sia tuta popolo, mortigita de glavo, Faraono kaj lia tuta militistaro, diras la Sinjoro, la Eternulo. 32 CXar Mi jxetos Mian teruron sur la teron de la vivantoj; kaj inter la necirkumciditojn, kune kun tiuj, kiuj estas mortigitaj de glavo, estos metita Faraono kun sia tuta homomulto, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Amos 3:2

2 nur vin Mi distingis el cxiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro cxiuj viaj malbonagoj.

Romans 2:8-9

8 sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon, 9 aflikton kaj maltrankvilon, sur cxiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;

Romans 2:25-26

25 CXar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via cirkumcido farigxas necirkumcido. 26 Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la legxo, cxu lia necirkumcido ne kalkuligxos kiel cirkumcido?

Galatians 5:2-6

2 Jen mi, Pauxlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidigxos, Kristo al vi tute ne utilos. 3 Mi denove atestas al cxiu homo cirkumcidata, ke li estas sxuldanto, por plenumi la tutan legxon. 4 Vi, kiuj volas vin pravigi per la legxo, apartigxis for de Kristo; vi forfalis de graco. 5 CXar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido. 6 CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.