Jeremiah 50:39 Cross References - Esperanto

39 Tial tie eklogxos stepaj bestoj kaj sxakaloj, kaj strutoj en gxi logxos; gxi neniam plu estos logxata, kaj neniu tie havos domon en cxiuj venontaj generacioj.

Isaiah 13:20-22

20 neniu iam tie sidos, kaj por eterne gxi restos nelogxata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj pasxtistoj tie ne ripozos. 21 Ripozos tie sovagxaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie logxos, kaj virkaproj tie saltados. 22 Kaj sxakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaux venos gxia tempo, kaj gxiaj tagoj ne dauxros.

Isaiah 14:23

23 Kaj Mi faros gxin heredajxo de botauxroj, kaj akvaj marcxoj, kaj Mi balaos gxin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.

Isaiah 34:11-17

11 Ekposedos gxin pelikano kaj botauxro, kaj gufo kaj korvo logxos sur gxi; kaj Li etendos super gxi rektosxnuron de ruinigo kaj vertikalon de detruo. 12 GXi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami regnon, kaj cxiuj gxiaj princoj malaperos. 13 Kaj en gxiaj palacoj kreskos dornoj kaj urtikoj, kaj sur gxiaj fortikajxoj kreskos pikarbustoj; kaj gxi estos logxejo de sxakaloj, spaco por strutoj. 14 Kaj renkontigxos tie sovagxaj katoj kun sovagxaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon. 15 Tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj kovos kaj kolektos en sia ombro; tie milvoj kolektigxos unu al alia. 16 Sercxu en la libro de la Eternulo, kaj legu:ecx unu el ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; cxar Lia busxo tion ordonis kaj Lia spirito tion kolektas. 17 Kaj Li mem lotumis por ili, kaj Lia mano dividis por ili laux rektosxnuro; ili heredos tion por cxiam, de generacio al generacio ili logxos tie.

Jeremiah 25:12

12 Sed kiam finigxos la sepdek jaroj, Mi punos la regxon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro gxiaj malbonagoj, kaj la landon HXaldean, kaj Mi faros gxin eterna dezerto.

Jeremiah 50:12-13

12 tre hontigita estas via patrino, mokata estas via naskintino; jen estas la estonteco de la nacioj:dezerto, nelogxata tero, kaj stepo. 13 De la kolero de la Eternulo gxi farigxos nelogxata, kaj gxi tuta farigxos dezerta; cxiu, kiu iros preter Babel, miros kaj fajfos pri cxiuj gxiaj vundoj.

Jeremiah 51:26

26 Oni ne prenos el vi angulsxtonon, nek sxtonon por fundamento, sed vi estos eterna ruino, diras la Eternulo.

Jeremiah 51:37-38

37 Kaj Babel farigxos amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en gxi logxos. 38 Ili cxiuj blekegos kiel junaj leonoj, krios kiel leonidoj.

Jeremiah 51:43

43 GXiaj urboj farigxis dezerto, tero seka kaj senviva, tero, sur kiu neniu logxas kaj tra kiu neniu homido trairas.

Jeremiah 51:62-64

62 kaj diru:Ho Eternulo! Vi diris pri cxi tiu loko, ke Vi ekstermos gxin tiel, ke estos en gxi neniu logxanto, nek homo, nek bruto, sed gxi estos eterna dezerto. 63 Kaj kiam vi finos la legadon de cxi tiu libro, alligu al gxi sxtonon, kaj jxetu gxin en la mezon de Euxfrato; 64 kaj diru:Tiele dronos Babel, kaj gxi ne relevigxos de la malfelicxo, kiun Mi venigos sur gxin, kaj ili pereos. GXis cxi tie estas la vortoj de Jeremia.

Revelation 18:2

2 Kaj li forte kriis per granda vocxo, dirante:Falis, falis Babel la granda, kaj farigxis logxejo de demonoj, kaj malliberejo de cxia malpura spirito, kaj malliberejo de cxia malpura kaj malaminda birdo.

Revelation 18:21-24

21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos. 22 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi; 23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis. 24 Kaj en sxi trovigxis la sango de profetoj kaj sanktuloj, kaj de cxiuj mortigitoj sur la tero.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.