Jeremiah 50:2 Cross References - Esperanto

2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kasxu, diru:Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodahx, hontigitaj estas gxiaj idoloj, frakasitaj estas gxiaj statuoj.

Psalms 64:9

9 Kaj ektimos cxiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.

Psalms 96:3

3 Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter cxiuj gentoj Liajn miraklojn.

Isaiah 12:4

4 Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.

Isaiah 13:2

2 Sur senarba monto levu standardon, lauxte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.

Isaiah 21:9

9 kaj jen venis viro, veturanta sur ducxevala cxaro, kaj li ekkrias kaj diras:Falis, falis Babel, kaj cxiuj idoloj de gxiaj dioj rompigxis sur la teron.

Isaiah 37:19

19 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono, ili ekstermis ilin.

Isaiah 39:1

1 En tiu tempo Merodahx-Baladan, filo de Baladan, regxo de Babel, sendis leteron kaj donacojn al HXizkija; cxar li auxdis, ke li estis malsana kaj resanigxis.

Isaiah 46:1

1 Klinigxis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, farigxis sxargxo por lacaj bestoj.

Isaiah 48:6

6 Vi auxdis; rigardo do cxion; cxu vi ne devas mem tion konfesi? Mi auxdigis al vi nun aferojn novajn kaj kasxitajn, kiujn vi ne sciis.

Isaiah 66:18-19

18 Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti cxiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron. 19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.

Jeremiah 4:16

16 Sciigu al la popoloj, auxdigu pri Jerusalem, ke siegxontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian vocxon kontraux la urboj de Judujo.

Jeremiah 6:18

18 Tial auxdu, ho popoloj, kaj sciu, ho komunumoj, kio farigxas cxe ili.

Jeremiah 31:10

10 Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru:La disjxetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel pasxtanto sian pasxtataron.

Jeremiah 43:12-13

12 Kaj Mi ekbruligos fajron en la domoj de la dioj de Egiptujo, kaj gxi bruligos ilin kaj forkaptos. Kaj li cxirkauxkovros sin per la havo de la lando Egipta, kiel pasxtisto kovras sin per sia vesto, kaj li eliros el tie bonstate. 13 Kaj li rompos la statuojn de la templo de la suno en la lando Egipta, kaj la domojn de la dioj de Egiptujo li forbruligos per fajro.

Jeremiah 46:14

14 Sciigu en Egiptujo, proklamu en Migdol, proklamu en Nof kaj en Tahxpanhxes, diru:Starigxu kaj pretigxu, cxar la glavo ekstermas vian cxirkauxajxon.

Jeremiah 50:46

46 De la famo pri la preno de Babel ektremos la tero, kaj krio estos auxdata cxe la nacioj.

Jeremiah 51:8

8 Subite falis Babel kaj frakasigxis; ploru pri gxi, prenu balzamon por gxia vundo; eble gxi sanigxos.

Jeremiah 51:31

31 Kuranto kuras renkonte al kuranto, sciiganto renkonte al sciiganto, por raporti al la regxo de Babel, ke lia urbo estas venkoprenita cxe cxiuj flankoj,

Jeremiah 51:44

44 Kaj Mi punos Belon en Babel, Mi eltiros el lia busxo tion, kion li englutis, kaj ne plu kolektigxos al li popoloj; ankaux la muregoj de Babel falos.

Jeremiah 51:47

47 Tial jen venos tempo, kaj Mi vizitos la idolojn en Babel, kaj gxia tuta lando estos hontigita, kaj cxiuj gxiaj mortigitoj falos meze de gxi.

Jeremiah 51:52

52 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi vizitos gxiajn idolojn, kaj en la tuta lando gxemos morte-vunditoj.

Jeremiah 52:31

31 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojahxin, regxo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-kvina tago de la monato, Evil- Merodahx, regxo de Babel, en la unua jaro de sia regxado, levis la kapon de Jehojahxin, regxo de Judujo, kaj elirigis lin el la malliberejo;

Zephaniah 2:11

11 La Eternulo estos terura por ili; cxar Li ekstermos cxiujn diojn de la tero; kaj antaux Li adorklinigxos, cxiu sur sia loko, cxiuj insuloj de la nacioj.

Revelation 14:6-8

6 Kaj mi vidis alian angxelon, flugantan en meza cxielo, havantan eternan evangelion, por evangelii la logxantojn de la tero kaj cxiun nacion kaj tribon kaj lingvon kaj popolon, 7 kaj dirantan per granda vocxo:Timu Dion, kaj donu al Li gloron, cxar venis la horo de Lia jugxo; kaj adorklinigxu al la Kreinto de la cxielo kaj la tero kaj la maro kaj la fontoj akvaj. 8 Kaj alia angxelo, dua, sekvis, dirante:Falis, falis Babel la granda, kiu trinkigis cxiujn naciojn el la vino de la kolero de sxia malcxastajxo.

Revelation 18:2

2 Kaj li forte kriis per granda vocxo, dirante:Falis, falis Babel la granda, kaj farigxis logxejo de demonoj, kaj malliberejo de cxia malpura spirito, kaj malliberejo de cxia malpura kaj malaminda birdo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.