Jeremiah 49:2 Cross References - Esperanto

2 Tial jen venos tempo, diras la Eternulo, kaj Mi eksonigos militan trumpetadon super Raba de la Amonidoj; kaj gxi farigxos amaso da ruinoj, kaj gxiaj filinoj forbrulos en fajro, kaj Izrael ekposedos siajn posedintojn, diras la Eternulo.

Numbers 21:25

25 Kaj Izrael prenis cxiujn tiujn urbojn; kaj Izrael eklogxis en cxiuj urboj de la Amoridoj, en HXesxbon kaj en cxiuj gxiaj dependantajxoj.

Deuteronomy 3:11

11 (CXar nur Og, la regxo de Basxan, estis restinta el la resto de la Rafaidoj. Jen estas lia lito, fera lito, jen gxi estas en Raba de la Amonidoj:naux ulnoj estas gxia longeco kaj kvar ulnoj estas gxia largxeco, laux la ulnoj de viro.)

Joshua 13:24-25

24 Kaj Moseo donis al la tribo de Gad, al la Gadidoj, laux iliaj familioj. 25 Kaj ilia regiono estis Jazer, kaj cxiuj urboj de Gilead, kaj duono de la lando de la Amonidoj, gxis Aroer, kiu estas antaux Raba;

2 Samuel 11:1

1 Post unu jaro, en la tempo, kiam la regxoj eliras milite, David sendis Joabon kune kun siaj servantoj kaj kun cxiuj Izraelidoj; kaj ili faris ruinigadon inter la Amonidoj, kaj siegxis Raban. Sed David restis en Jerusalem.

2 Samuel 12:27-29

27 Kaj Joab sendis senditojn al David, kaj dirigis:Mi militis kontraux Raba, kaj mi venkoprenis la urbon de akvoj; 28 nun kolektu la reston de la popolo, kaj siegxu la urbon kaj prenu gxin; cxar alie, se mi prenus la urbon, oni nomus gxin per mia nomo. 29 Tiam David kolektis la tutan popolon, kaj iris al Raba, kaj militis kontraux gxi kaj prenis gxin.

Psalms 48:11

11 GXoju la monto Cion, GXoju la filinoj de Jehuda, Pro Via jugxoj.

Psalms 97:8

8 Auxdis kaj ekgxojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj jugxoj, ho Eternulo.

Isaiah 14:1-3

1 CXar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj relogxigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kunigxos kun ili, kaj aligxos al la domo de Jakob. 2 Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn. 3 Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,

Jeremiah 4:19

19 Mia internajxo, mia internajxo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; cxar vi, mia animo, auxdis sonon de korno, trumpetadon de batalo.

Jeremiah 49:1

1 Pri la Amonidoj:Tiele diras la Eternulo:CXu Izrael ne havas filojn? cxu li ne havas heredanton? kial do Malkam heredis Gadon kaj lia popolo logxas en la urboj de cxi tiu?

Ezekiel 16:46-55

46 Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu logxas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu logxas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj. 47 Sed ecx ne laux ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindajxojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malbonigxis pli ol ili en cxiuj viaj agoj. 48 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj sxiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj. 49 Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom:malmodesteco, trosatigxo per mangxado, kaj senzorgeco, kiun havis sxi kaj sxiaj filinoj; kaj la manon de malricxulo kaj senhavulo sxi ne subtenis. 50 Kaj ili fierigxis kaj faris abomenindajxon antaux Mi, kaj Mi forpusxis ilin, kiam Mi tion vidis. 51 Samario ne faris ecx duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindajxoj, ol ili; per cxiuj viaj abomenindajxoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaux virtulinoj. 52 Tial ankaux vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindigxis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, cxar vi kvazaux pravigis viajn fratinojn. 53 Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de sxiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de sxiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaux viajn forkaptitojn kune kun ili, 54 por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri cxio, kion vi faris, estante konsolo por ili. 55 Viaj fratinoj, Sodom kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato, kaj Samario kaj sxiaj filinoj revenos al sia antauxa stato; ankaux vi kaj viaj filinoj revenos al via antauxa stato.

Ezekiel 21:20

20 Marku vojon, per kiu devas veni glavo en Raban de la Amonidoj, kaj en Judujon, en la fortikigitan Jerusalemon.

Ezekiel 25:4-6

4 pro tio jen Mi transdonos vin kiel posedajxon al la filoj de la oriento, kaj ili starigos cxe vi siajn tendarojn kaj arangxos cxe vi siajn logxejojn; ili mangxos viajn fruktojn, kaj ili trinkos vian lakton. 5 Kaj Mi faros el Raba stalon por kameloj, kaj el la lando de la Amonidoj ripozejon por sxafoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. 6 CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Pro tio, ke vi aplauxdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo gxojis pri la lando de Izrael-

Amos 1:14

14 Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj gxi ekstermos gxiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.

Obadiah 1:19

19 Kaj la sudanoj ekposedos la monton de Esav, kaj la logxantoj de la malaltajxo la Filisxtojn; ili ekposedos la kampojn de Efraim kaj la kampojn de Samario; kaj Benjamen posedos Gileadon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.