Jeremiah 49:18 Cross References - Esperanto

18 Kiel renversitaj estas Sodom kaj Gomora kaj iliaj najbarlokoj, diras la Eternulo, tiel ankaux tie neniu restos, neniu homido tie logxos.

Genesis 19:24-25

24 Kaj la Eternulo pluvigis sur Sodomon kaj Gomoran sulfuron kaj fajron de la Eternulo el la cxielo. 25 Kaj Li ruinigis tiujn urbojn kaj la tutan cxirkauxajxon kaj cxiujn logxantojn de la urboj kaj la kreskajxojn de la tero.

Deuteronomy 29:23

23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo-

Job 18:15-18

15 Nenio restos en lia tendo; Sur lian logxejon sxutigxos sulfuro. 16 Malsupre sekigxos liaj radikoj, Kaj supre detrancxigxos liaj brancxoj. 17 La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon. 18 Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpusxita.

Psalms 11:6

6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.

Isaiah 13:19-22

19 Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belajxo de la HXaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio; 20 neniu iam tie sidos, kaj por eterne gxi restos nelogxata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj pasxtistoj tie ne ripozos. 21 Ripozos tie sovagxaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie logxos, kaj virkaproj tie saltados. 22 Kaj sxakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaux venos gxia tempo, kaj gxiaj tagoj ne dauxros.

Isaiah 34:10

10 Nek tage nek nokte gxi estingigxos, eterne levigxados gxia fumo; de generacio al generacio gxi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur gxi.

Jeremiah 49:33

33 Kaj HXacor farigxos logxejo de sxakaloj, eterna dezerto; neniu tie restos, kaj neniu homido tie logxos.

Jeremiah 50:40

40 Kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran kaj iliajn najbarlokojn, diras la Eternulo, tiel ankaux tie restos neniu kaj logxos neniu homido.

Amos 4:11

11 Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi farigxis kiel brulanta sxtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.

Zephaniah 2:9

9 Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.

2 Peter 2:6

6 kaj, cindriginte la urbojn Sodom kaj Gomora, kondamnis ilin per katastrofo, farinte ilin ekzemplo al estontaj malpiuloj;

Jude 1:7

7 Kiel ankaux Sodom kaj Gomora kaj la cxirkauxaj urboj tiel same, kiel cxi tiuj, malcxastigxinte kaj foririnte post fremdan karnon, estas elmontritaj kiel ekzemplo, suferante la punon de eterna fajro.

Revelation 18:21-23

21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos. 22 Kaj vocxo de harpistoj kaj muzikistoj kaj flutistoj kaj trumpetistoj jam ne plu auxdigxos en vi; kaj cxia metiisto de cxia metio jam ne plu trovigxos en vi; kaj sono de muelsxtono jam ne plu auxdigxos en vi; 23 kaj lumo de lampo jam ne plu brilos en vi; kaj vocxo de fiancxo kaj fiancxino jam ne plu auxdigxos en vi; cxar viaj komercistoj estis la granduloj de la tero; cxar per via sorcxado cxiuj nacioj trompigxis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.