Jeremiah 41:6 Cross References - Esperanto

6 Kaj Isxmael, filo de Netanja, eliris al ili renkonte el Micpa, irante kaj plorante; kaj kiam li atingis ilin, li diris al ili:Iru al Gedalja, filo de Ahxikam.

2 Samuel 1:2-16

2 okazis, ke en la tria tago iu viro venis el la tendaro, de Saul, kaj liaj vestoj estis dissxiritaj kaj terpolvo estis sur lia kapo; kaj kiam li alvenis al David, li jxetis sin sur la teron kaj adorklinigxis. 3 Kaj David diris al li:De kie vi venas? Kaj tiu diris al li:El la tendaro de la Izraelidoj mi forsavis min. 4 Kaj David diris al li:Kiel estis la afero? diru al mi, mi petas. Kaj tiu diris, ke la popolo forkuris el la batalo, ke multaj falis el la popolo kaj mortis, kaj ke ankaux Saul kaj lia filo Jonatan mortis. 5 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:Kiamaniere vi eksciis, ke mortis Saul kaj lia filo Jonatan? 6 Kaj la junulo raportanta al li diris:Okaze mi venis sur la monton Gilboa, kaj jen mi vidis, ke Saul apogas sin sur sia glavo kaj la cxaroj kaj rajdantoj atingas lin. 7 Kaj li ekrigardis malantauxen, kaj ekvidis min kaj vokis min; kaj mi diris:Jen mi estas. 8 Kaj li diris al mi:Kiu vi estas? Kaj mi diris al li:Mi estas Amalekido. 9 Kaj li diris al mi:Starigxu, mi petas, super mi, kaj mortigu min, cxar kaptis min agonio; cxar mia animo gxis nun ankoraux estas en mi. 10 Tiam mi starigxis super li kaj mortigis lin, cxar mi sciis, ke li ne vivos post sia falo; kaj mi prenis la kronon, kiu estis sur lia kapo, kaj la brakornamon, kiu estis sur lia brako, kaj mi alportis ilin al mia sinjoro cxi tien. 11 Tiam David kaptis siajn vestojn kaj dissxiris ilin, ankaux cxiuj homoj, kiuj estis kun li. 12 Kaj ili funebris kaj ploris kaj fastis gxis la vespero, pro Saul, kaj pro Jonatan, lia filo, kaj pro la popolo de la Eternulo, kaj pro la domo de Izrael, ke ili falis de glavo. 13 Kaj David diris al la junulo, kiu raportis al li:De kie vi estas? Kaj tiu respondis:Mi estas filo de fremdulo Amalekido. 14 Tiam David diris al li:Kiel vi ne timis etendi vian manon, por pereigi la sanktoleiton de la Eternulo? 15 Kaj David alvokis unu el la servantoj, kaj diris:Alproksimigxu, kaj frapu lin. Kaj tiu frapis lin, kaj li mortis. 16 Kaj David diris al li:Via sango estu sur via kapo; cxar via busxo atestas kontraux vi per tio, ke vi diris:Mi mortigis la sanktoleiton de la Eternulo.

2 Samuel 3:16

16 Kaj sxia edzo iris kun sxi, ne cxesante plori pro sxi gxis Bahxurim; sed Abner diris al li:Iru returne; kaj li iris returne.

Proverbs 26:23-26

23 Varmegaj lipoj kun malica koro Estas nepurigita argxento, kiu kovras argilajxon. 24 Malamanto havas maskitajn parolojn, Kaj en sia koro li preparas malicon. 25 Kiam li cxarmigas sian vocxon, ne kredu al li; CXar sep abomenajxoj estas en lia koro. 26 Kiu trompe kasxas malamon, Tiu aperigos sian malbonecon en popola kunveno.

Jeremiah 50:4

4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.