Jeremiah 37:18 Cross References - Esperanto

18 Kaj Jeremia diris al la regxo Cidkija:Per kio mi pekis antaux vi aux antaux viaj servantoj aux antaux cxi tiu popolo, ke vi metis min en malliberejon?

Genesis 31:36

36 Kaj Jakob ekkoleris kaj disputis kun Laban. Kaj Jakob diris al Laban: Kia estas mia kulpo, kia estas mia peko, ke vi persekutas min?

1 Samuel 24:9-15

9 Kaj David diris al Saul:Kial vi auxskultas la vortojn de homoj, kiuj diras:Jen David sercxas malbonon kontraux vi? 10 Jen hodiaux viaj okuloj vidis, ke la Eternulo transdonis vin hodiaux en mian manon en la kaverno, kaj oni diris, ke mi mortigu vin; sed mi indulgis vin, kaj mi diris:Mi ne etendos mian manon kontraux mian sinjoron, cxar li estas sanktoleito de la Eternulo. 11 Mia patro, rigardu kaj vidu la anguleton de via vesto en mia mano; el tio, ke mi detrancxis la anguleton de via vesto, sed ne mortigis vin, sciu kaj vidu, ke mi ne havas malbonon nek krimon en mia mano kaj mi ne pekis kontraux vi; sed vi postkuras mian animon, por preni gxin. 12 La Eternulo jugxu inter mi kaj vi, kaj la Eternulo vengxu al vi pro mi; sed mia mano ne estos sur vi. 13 Kiel diras antikva proverbo:De malpiuloj eliras malpiajxo; sed mia mano ne estos sur vi. 14 Post kiu eliris la regxo de Izrael? kiun vi postkuras? malvivan hundon, unu pulon. 15 La Eternulo estu jugxanto kaj jugxu inter mi kaj vi, kaj Li rigardu kaj prizorgu mian proceson kaj defendu min kontraux via mano.

1 Samuel 26:18-21

18 Kaj li diris plue:Kial mia sinjoro persekutas sian sklavon? kion mi faris? kaj kia malbono estas en mia mano? 19 Nun mia sinjoro la regxo volu auxskulti la vortojn de sia sklavo:se la Eternulo incitas vin kontraux mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaux la Eternulo; cxar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredajxo de la Eternulo, kaj ili diras:Iru, servu al aliaj dioj. 20 Nun mia sango ne falu sur la teron malproksime de la vizagxo de la Eternulo; la regxo de Izrael eliris ja, por sercxi iun pulon, kiel oni postkuras perdrikon en la montoj. 21 Tiam Saul diris:Mi pekis; revenu, mia filo David, cxar mi ne plu faros al vi malbonon, pro tio, ke mia animo estis kara antaux viaj okuloj hodiaux. Jen mi agis malsagxe kaj tre multe eraris.

Proverbs 17:13

13 Kiu redonas malbonon por bono, El ties domo ne malaperos malbono.

Proverbs 17:26

26 Ne estas bone suferigi virtulon, Nek bati noblulon, kiu agas juste.

Jeremiah 26:19

19 CXu mortigis lin HXizkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj Judoj? ili timis ja la Eternulon kaj pregxis antaux la Eternulo, kaj la Eternulo fordecidis la malbonon, kiun Li diris pri ili. Kaj ni farus grandan malbonon kontraux niaj animoj.

Daniel 6:22

22 Mia Dio sendis Sian angxelon, kaj baris la busxon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; cxar mi estis trovita pura antaux Li; kaj ankaux antaux vi, ho regxo, mi ne faris krimon.

John 10:32

32 Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min?

Acts 23:1

1 Kaj Pauxlo, fikse rigardante la sinedrion, diris:Fratoj, mi vivadis antaux Dio laux tute bona konscienco gxis la nuna tago.

Acts 24:16

16 En cxi tio ankaux mi min ekzercadas, havi cxiam konsciencon neriprocxeblan antaux Dio kaj homoj.

Acts 25:8

8 tiam Pauxlo responde pledis:Nek kontraux la legxo de la Judoj, nek kontraux la templo, nek kontraux Cezaro mi iamaniere ofendis.

Acts 25:11

11 Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.

Acts 25:25

25 Sed mi trovis, ke li ne faris ion meritantan morton; kaj cxar li mem apelaciis al lia Imperiestra Mosxto, mi decidis sendi lin.

Acts 26:31

31 kaj apartigxinte, ili parolis inter si, dirante:Tiu viro faris nenion meritantan morton aux katenojn.

Galatians 4:16

16 CXu mi do per verdirado farigxis al vi malamiko?

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.