Jeremiah 33:1 Cross References - Esperanto

1 La vorto de la Eternulo aperis al Jeremia duafoje, kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo, nome:

Jeremiah 32:2-3

2 Tiam la militistaro de la regxo de Babel siegxis Jerusalemon, kaj la profeto Jeremia estis malliberigita sur la korto de la malliberejo, kiu estis apud la domo de la regxo de Judujo. 3 Tie malliberigis lin Cidkija, regxo de Judujo, dirante:Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kiu gxin venkoprenos;

Jeremiah 32:8

8 Kaj venis al mi HXanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi:Acxetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; cxar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elacxeto; acxetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.

Jeremiah 37:21

21 Tiam la regxo Cidkija ordonis, ke oni tenu Jeremian sur la korto de la malliberejo; kaj oni donadis al li bulon da pano cxiutage el la strato de la bakistoj, gxis konsumigxis la tuta pano en la urbo. Tiamaniere Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.

Jeremiah 38:28

28 Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo gxis la tago, en kiu Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem estis venkoprenita.

2 Timothy 2:9

9 en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.