Jeremiah 31:24 Cross References - Esperanto

24 Kaj logxos apud gxi Jehuda kune kun cxiuj siaj urboj, la terkultivistoj kaj la vagantoj kun pasxtataroj.

Jeremiah 33:11-13

11 ankoraux estos auxdataj sonoj de gxojo kaj sonoj de gajeco, vocxo de fiancxo kaj vocxo de fiancxino, vocxo de homoj, kiuj parolos:Lauxdu la Eternulon Cebaot, cxar la Eternulo estas bona, cxar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; cxar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antauxe, diras la Eternulo. 12 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Sur cxi tiu loko, kiu dezertigxis tiel, ke tie ne trovigxas homo nek bruto, kaj en cxiuj gxiaj urboj denove trovigxos logxejoj de pasxtistoj, kiuj ripozigos tie siajn sxafojn; 13 en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la cxirkauxajxo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados sxafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.

Ezekiel 36:10

10 kaj Mi aperigos sur vi multe da homoj, la tutan domon de Izrael, ilin cxiujn; kaj la urboj farigxos logxataj, kaj la ruinoj estos rekonstruataj;

Zechariah 2:4

4 kaj diris al li:Kuru, kaj diru al cxi tiu junulo:Sen murego estos Jerusalem, pro la multeco de la homoj kaj brutoj en gxi.

Zechariah 8:4-8

4 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Denove sidos maljunuloj kaj maljunulinoj sur la placoj de Jerusalem, cxiu kun bastono en la mano, pro profundeco de la agxo. 5 Kaj la stratoj de la urbo plenigxos de infanoj kaj infaninoj, ludantaj sur gxiaj stratoj. 6 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Se en la okuloj de la restintoj de la popolo en cxi tiu tempo tio sxajnas ne ebla, cxu tio estas ne ebla ankaux en Miaj okuloj? diras la Eternulo Cebaot. 7 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta; 8 Mi venigos ilin, kaj ili eklogxos interne de Jerusalem; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio, en vero kaj justo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.