Jeremiah 2:30 Cross References - Esperanto

30 Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono.

1 Kings 19:10

10 Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

1 Kings 19:14

14 Kaj li respondis:Mi fervoris pro la Eternulo, Dio Cebaot, cxar la Izraelidoj forlasis Vian interligon, detruis Viajn altarojn, kaj mortigis Viajn profetojn per glavo; mi sola restis, sed oni sercxas mian animon, por forpreni gxin.

2 Chronicles 24:21

21 Ili faris konspiron kontraux li, kaj sxtonmortigis lin laux ordono de la regxo sur la korto de la domo de la Eternulo.

2 Chronicles 28:22

22 En la tempo de sia mizero li plue krimis kontraux la Eternulo, li, la regxo Ahxaz.

2 Chronicles 36:16

16 Sed ili mokis la senditojn de Dio, malsxatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, gxis la kolero de la Eternulo levigxis kontraux Lian popolon tiel, ke sanigxo farigxis ne ebla.

Nehemiah 9:26

26 Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

Isaiah 1:5

5 Kion oni ankoraux batu en vi, kiuj dauxrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.

Isaiah 9:13

13 Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu gxin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne sercxas.

Jeremiah 5:3

3 Ho Eternulo, Viaj okuloj rigardas ja la fidelecon; Vi batas ilin, sed ili ne sentas doloron; Vi preskaux pereigas ilin, sed ili ne volas preni moralinstruon; sian vizagxon ili faris pli malmola ol roko, ili ne volas konvertigxi.

Jeremiah 6:29-30

29 La blovilo bruldifektigxis, la plumbo malaperis en la fajro; vane fandis la fandisto:la malbonuloj ne apartigxis. 30 Argxento rifuzita oni nomos ilin, cxar la Eternulo forrifuzis ilin.

Jeremiah 7:28

28 Diru do al ili:Jen estas popolo, kiu ne auxskultas la vocxon de la Eternulo, sia Dio, kaj ne akceptas moralinstruon; la kredo malaperis kaj estas ekstermita el ilia busxo.

Jeremiah 26:20-24

20 Ankaux alia homo profetis en la nomo de la Eternulo, Urija, filo de SXemaja, el Kirjat-Jearim; li profetis kontraux cxi tiu urbo kaj cxi tiu lando, simile al cxio, kion diris Jeremia. 21 Kaj liajn vortojn auxdis la regxo Jehojakim kaj cxiuj liaj potenculoj kaj cxiuj eminentuloj, kaj la regxo intencis mortigi lin; sed Urija tion auxdis, kaj ektimis, kaj forkuris kaj venis en Egiptujon. 22 Kaj la regxo Jehojakim sendis homojn en Egiptujon:Elnatanon, filon de Ahxbor, kune kun aliaj homoj li sendis en Egiptujon; 23 kaj ili elkondukis Urijan el Egiptujo kaj venigis lin al la regxo Jehojakim; kaj cxi tiu mortigis lin per glavo kaj jxetis lian kadavron inter la tombojn de la simpla popolo. 24 Tamen la mano de Ahxikam, filo de SXafan, protektis Jeremian, ne lasante transdoni lin en la manojn de la popolo, por mortigi lin.

Jeremiah 31:18

18 Mi auxdis, kiel Efraim diras pentante:Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertigxos; cxar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.

Ezekiel 24:13

13 En via malpurajxo estas malvirtajxo; kiel ajn Mi penis purigi vin, vi tamen ne purigxis de via malpurajxo; ankaux vi ne plu purigxos, gxis Mi kvietigos sur vi Mian koleron.

Zephaniah 3:2

2 GXi ne auxskultas vocxon, ne akceptas admonon; la Eternulon gxi ne fidas, al sia Dio gxi sin ne turnas.

Matthew 21:35-36

35 Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurgxis unu, kaj mortigis alian, kaj sxtonbatis alian. 36 Li sendis ankoraux aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same.

Matthew 23:29

29 Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras:

Matthew 23:34-37

34 Jen do mi sendas al vi profetojn kaj sagxulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurgxos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; 35 por ke venu sur vin la tuta justa sango elversxita sur la teron, de la sango de la justulo Habel gxis la sango de Zehxarja, filo de Berehxja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro. 36 Vere mi diras al vi:CXio tio venos sur cxi tiun generacion. 37 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu mortigas la profetojn, kaj prijxetas per sxtonoj tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis.

Mark 12:2-8

2 Kaj li sendis sklavon en la gxusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. 3 Kaj ili kaptis lin kaj skurgxis lin, kaj forsendis lin senhava. 4 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris. 5 Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurgxante unujn, kaj mortigante aliajn. 6 Li havis ankoraux unu amatan filon:li sendis lin ankaux la lastan al ili, dirante:Ili respektos mian filon. 7 Sed tiuj kultivistoj diris inter si:CXi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredajxo estos nia. 8 Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj eljxetis lin ekster la vinberejon.

Luke 11:47-51

47 Ve al vi! cxar vi konstruas la tombojn de la profetoj, kiujn viaj patroj mortigis. 48 Tial vi estas atestantoj, kaj konsentas al la faroj de viaj patroj; cxar ili mortigis ilin, kaj vi konstruas la tombojn. 49 Tial ankaux diris la sagxo de Dio:Mi sendos al ili profetojn kaj apostolojn, kaj iujn el tiuj ili mortigos kaj persekutos; 50 por ke la sango de cxiuj profetoj, kiu estis elversxita de post la komenco de la mondo, estu postulita el cxi tiu generacio, 51 de la sango de Habel gxis la sango de Zehxarja, kiu pereis inter la altaro kaj la sankta domo; jes, mi diras al vi:GXi estos postulita el cxi tiu generacio.

Luke 13:33-34

33 Sed mi devas iradi hodiaux kaj morgaux kaj postmorgaux, cxar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem. 34 Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj sxtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al gxi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis!

Acts 7:52

52 Kiun el la profetoj viaj patroj ne persekutis? kaj ili mortigis tiujn, kiuj antauxmontris pri la alveno de la Justulo, de kiu vi nun farigxis la perfidintoj kaj mortigintoj;

1 Thessalonians 2:15

15 kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne placxas al Dio, kaj estas kontrauxuloj al cxiuj homoj;

Revelation 9:20-21

20 Kaj la ceteraj homoj, kiuj ne estis mortigitaj per tiuj plagoj, ne pentis pri la faroj de siaj manoj, por ne adorklinigxi al demonoj, kaj al la idoloj oraj kaj argxentaj kaj kupraj kaj sxtonaj kaj lignaj, kiuj povas nek vidi, nek auxdi, nek marsxi; 21 kaj ili ne pentis pri siaj mortigoj, nek pri siaj sorcxoj, nek pri sia malcxastado, nek pri siaj sxteloj.

Revelation 16:9

9 Kaj la homoj brulvundigxis per granda varmego, kaj ili blasfemis la nomon de Dio, kiu havas auxtoritaton sur tiuj plagoj; kaj ili ne pentis, por doni al Li gloron.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.