Jeremiah 22:1 Cross References - Esperanto

1 Tiele diris la Eternulo:Iru en la domon de la regxo de Judujo, kaj diru tie jenon:

1 Samuel 15:16-23

16 Sed Samuel diris al Saul:Permesu, mi diros al vi, kion parolis al mi la Eternulo en cxi tiu nokto. Kaj tiu respondis al li:Diru. 17 Kaj Samuel diris:CXu vi ne estis malgranda en viaj okuloj, kaj tamen vi farigxis estro de la triboj de Izrael, kaj la Eternulo sanktoleis vin regxo super Izrael? 18 Kaj la Eternulo vojirigis vin, kaj diris:Iru kaj ekstermu la pekulojn la Amalekidojn, kaj militu kontraux ili, gxis vi tute ekstermos ilin. 19 Kial do vi ne obeis la vocxon de la Eternulo, sed direktigxis al militakirajxo kaj faris la malbonon antaux la okuloj de la Eternulo? 20 Kaj Saul diris al Samuel:Mi obeis la vocxon de la Eternulo, kaj mi iris la vojon, sur kiun sendis min la Eternulo, kaj mi venigis Agagon, regxon de Amalek, kaj la Amalekidojn mi ekstermis. 21 Kaj la popolo prenis el la militakirajxo sxafojn kaj bovojn, la plej bonan el la kondamnitajxo, por bucxoferi al la Eternulo, via Dio, en Gilgal. 22 Sed Samuel diris:CXu bruloferoj kaj bucxoferoj estas tiel agrablaj al la Eternulo, kiel la obeado al la vocxo de la Eternulo? vidu, obeado estas pli bona ol bucxofero, atentado estas pli bona ol la sebo de sxafoj. 23 CXar malobeo estas kiel peko de sorcxado, kaj neplenumo estas kiel peko de idolservado. Pro tio, ke vi malsxatis la diron de la Eternulo, Li malsxatis vin, ke vi ne estu plu regxo.

2 Samuel 12:1

1 Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj cxi tiu venis al li, kaj diris al li:En unu urbo estis du viroj, unu ricxulo kaj la dua malricxulo;

2 Samuel 24:11-12

11 David levigxis matene, kaj la Eternulo parolis al la profeto Gad, la viziisto de David, dirante: 12 Iru kaj diru al David:Tiele diris la Eternulo:Tri punojn Mi proponas al vi; elektu al vi unu el ili, ke Mi gxin faru al vi.

1 Kings 21:18-20

18 Levigxu, iru renkonte al Ahxab, regxo de Izrael, kiu estas en Samario; jen li nun estas en la vinbergxardeno de Nabot, kien li iris, por ekposedi gxin; 19 kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo:Vi mortigis, kaj vi ankoraux prenas en posedon! Kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Sur la loko, kie la hundoj lekis la sangon de Nabot, la hundoj lekos ankaux vian sangon. 20 Kaj Ahxab diris al Elija:Vi trovis min, ho mia malamiko! Kaj tiu diris:Mi trovis, cxar vi vin vendis, por fari malbonon antaux la okuloj de la Eternulo.

2 Chronicles 19:2-3

2 Kaj eliris renkonte al li Jehu, filo de HXanani, la viziisto, kaj diris al la regxo Jehosxafat:CXu oni devas helpi al malvirtulo? vi amas la malamikojn de la Eternulo, kaj pro tio estas sur vi la kolero de la Eternulo. 3 Tamen bonajxoj estas trovitaj en vi, cxar vi ekstermis la sanktajn stangojn el la lando kaj direktis vian koron al la sercxado de Dio.

2 Chronicles 25:15-16

15 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj cxi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraux via mano? 16 Kaj dum li estis parolanta al li, la regxo diris al li:CXu oni faris vin konsilisto de la regxo? cxesu, cxar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto cxesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; cxar vi tion faris kaj vi ne auxskultis mian konsilon.

2 Chronicles 33:10

10 La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne auxskultis.

Jeremiah 21:11

11 Kaj koncerne la domon de la regxo de Judujo auxskultu la vorton de la Eternulo:

Jeremiah 34:2

2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Iru kaj parolu al Cidkija, regxo de Judujo, kaj diru al li:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi transdonos cxi tiun urbon en la manon de la regxo de Babel, kaj li forbruligos gxin per fajro;

Hosea 5:1

1 Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.

Amos 7:13

13 sed en Bet-El ne plu profetu, cxar gxi estas sanktejo de la regxo kaj domo de la regno.

Mark 6:18

18 CXar Johano diris al Herodo:Ne decas, ke vi havu la edzinon de via frato.

Luke 3:19-20

19 Sed Herodo, la tetrarhxo, riprocxite de li pri Herodias, la edzino de lia frato, kaj pri cxiuj malbonajxoj, kiujn Herodo faris, 20 aldonis al cxio ankaux cxi tion, ke li ensxlosis Johanon en malliberejo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.