James 5:7 Cross References - Esperanto

7 Paciencu do, fratoj, gxis la alveno de la Sinjoro. Jen la terkultivisto atendas la multevaloran frukton de la tero, paciencante pri gxi, gxis gxi ricevos la fruan kaj la malfruan pluvon.

Deuteronomy 11:14

14 tiam Mi donos al via lando pluvon gxiatempe, fruan kaj malfruan; kaj vi kolektos vian grenon kaj vian moston kaj vian oleon.

Jeremiah 5:24

24 Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.

Hosea 6:3

3 Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenrugxo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.

Joel 2:23

23 Kaj vi, ho infanoj de Cion, gxoju kaj estu gajaj pri la Eternulo, via Dio; cxar Li donos al vi instruanton pri virteco, kaj Li sendos al vi pluvon, fruan kaj malfruan, kiel antauxe.

Zechariah 10:1

1 Petu de la Eternulo pluvon printempan; la Eternulo faros fulmojn, kaj donos abundan pluvon por cxiuj kreskajxoj sur la kampo.

Matthew 24:27

27 CXar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrigxas gxis la okcidento, tiel ankaux estos la alesto de la Filo de homo.

Matthew 24:44

44 Tial vi ankaux estu pretaj; cxar en horo, kiam vi ne atendas, la Filo de homo venas.

Luke 8:15

15 Kaj tio, kio falis en la bonan teron, estas tiuj, kiuj en bela kaj bona koro, auxdinte la vorton, konservas gxin, kaj kun pacienco donas frukton.

Luke 18:8

8 Mi diras al vi:Rapide Li faros por ili justecon. Tamen kiam venos la Filo de homo, cxu li trovos fidon sur la tero?

Luke 21:27

27 Kaj tiam oni vidos la Filon de homo, venantan en nubo kun potenco kaj granda gloro.

Romans 2:7

7 al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;

Romans 8:24-25

24 CXar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; cxar kiu esperas al tio, kion li vidas? 25 Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.

Romans 15:4

4 CXar cxio, kio estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.

1 Corinthians 1:7

7 tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

2 Corinthians 6:4-5

4 sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj, 5 en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,

Galatians 5:5

5 CXar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.

Galatians 6:9

9 Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos.

Colossians 1:11

11 fortigitaj per cxia forto laux la potenco de Lia gloro, por cxia pacienco kaj toleremeco kun gxojo;

1 Thessalonians 1:3

3 memorante sencxese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaux nia Dio kaj Patro;

1 Thessalonians 2:19

19 CXar kio estas nia espero, aux gxojo, aux krono de singratulado? CXu gxi ja ne estas vi, antaux nia Sinjoro Jesuo Kristo cxe lia alveno?

1 Thessalonians 3:13

13 por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaux nia Dio kaj Patro, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun cxiuj liaj sanktuloj.

Hebrews 6:15

15 Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson.

Hebrews 12:1-3

1 Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan, 2 direktante la rigardon al la auxtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la gxojo antaux li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidigxis dekstre de la trono de Dio. 3 CXar pripensu tiun, kiu suferis tian kontrauxdiradon de pekuloj kontraux li, por ke vi ne lacigxu kaj ne malfortigxu en viaj spiritoj.

James 5:8-9

8 Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas. 9 Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj.

2 Peter 3:4

4 kaj dirante:Kie estas la anonco de lia alveno? cxar de kiam la patroj endormigxis, cxio restas kiel de post la komenco de la kreo.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.