Isaiah 43:21 Cross References - Esperanto

21 tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke gxi rakontu pri Mia gloro.

Psalms 4:3

3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo auxdas, kiam mi vokas al Li.

Psalms 102:18

18 CXi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.

Proverbs 16:4

4 CXiu faro de la Eternulo havas sian celon; Ecx malvirtulo estas farita por tago de malbono.

Isaiah 50:7

7 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata.

Isaiah 60:21

21 Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros.

Isaiah 61:3

3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

Luke 1:74-75

74 Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime, 75 En sankteco kaj justeco antaux Li cxiujn niajn tagojn.

1 Corinthians 6:19-20

19 Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, 20 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

1 Corinthians 10:31

31 CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio.

Ephesians 1:5-12

5 antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo, 6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata; 7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco, 8 kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento, 9 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li, 10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero; 11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo; 12 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;

Ephesians 3:21

21 estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen.

Colossians 1:16

16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li;

Titus 2:14

14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

Hebrews 13:15

15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.