Isaiah 43 Cross References - Esperanto

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia. 2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos. 3 CXar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elacxeton, Etiopujon kaj Seban anstataux vi. 4 CXar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo. 5 Ne timu, cxar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos. 6 Mi diros al la nordo:Redonu! kaj al la sudo:Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero, 7 cxiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis. 8 Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn. 9 CXiuj nacioj kolektigxu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antauxdirus aux anoncus al ni antauxlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni auxdu, kaj diru:Estas vero! 10 Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaux Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos. 11 Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto. 12 Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio. 13 De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraux Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion sxangxos? 14 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn, kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon. 15 Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Regxo. 16 Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo, 17 kiu elirigis cxarojn kaj cxevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj cxiuj kune falis kaj ne levigxos, senfajrigxis, estingigxis kiel mecxo: 18 Ne rememoru tion, kio estis antauxlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva. 19 Jen Mi faras ion novan, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando. 20 Gloros Min la bestoj de la kampo, sxakaloj kaj strutoj; cxar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis, 21 tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke gxi rakontu pri Mia gloro. 22 Sed ne Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael. 23 Vi ne alportadis al Mi viajn sxafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj bucxoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano. 24 Vi ne acxetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj bucxoferoj; vi nur laborsxargxis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj. 25 Mi, Mi forvisxas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros. 26 Rememorigu al Mi, kaj ni faru jugxon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu. 27 Via prapatro pekis, kaj viaj profetoj defalis de Mi. 28 Tial Mi sensanktigis la estrojn de la sanktejo, kaj Mi elmetis Jakobon al anatemo kaj Izraelon al malhonoro.

Genesis 32:28

28 Tiam tiu diris: Ne Jakob estu de nun via nomo, sed Izrael; cxar vi luktis kun Dio kaj kun homoj, kaj vi venkis.

Exodus 15:13

13 Vi kondukis kun Via favorkoreco tiun popolon, kiun Vi liberigis; Vi kondukis gxin per Via forto al Via sankta logxejo.

Exodus 19:5-6

5 Kaj nun se vi obeos Mian vocxon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata proprajxo inter cxiuj popoloj, cxar al Mi apartenas la tuta tero. 6 Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta. Tio estas la vortoj, kiujn vi diru al la Izraelidoj.

Exodus 33:17

17 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo.

Deuteronomy 32:9

9 CXar parto de la Eternulo estas Lia popolo; Jakob estas Lia hereda mezuritajxo.

Psalms 100:3

3 Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo.

Psalms 102:18

18 CXi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.

Isaiah 35:9-10

9 Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur gxi, ne trovigxos tie; iros nur savitoj. 10 Kaj la elacxetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj gxojo eterna estos super ilia kapo; gxojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj gxemado.

Isaiah 41:14

14 Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 42:6

6 Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,

Isaiah 43:7

7 cxiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis.

Isaiah 43:14-15

14 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren cxiujn forkurantojn, kaj la gxojadon de la HXaldeoj Mi aliformigis en ploradon. 15 Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Regxo.

Isaiah 43:21

21 tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke gxi rakontu pri Mia gloro.

Isaiah 44:2

2 Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskigxo:Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jesxurun, kiun Mi elektis.

Isaiah 44:5-6

5 Unu diros:Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael. 6 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

Isaiah 44:21-24

21 Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, cxar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi. 22 Mi forvisxis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, cxar Mi savis vin. 23 GXojkriu, ho cxielo, cxar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj cxiuj arboj en gxi; cxar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael. 24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

Isaiah 45:3-4

3 Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj ricxajxojn kasxitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laux via nomo, Mi, Dio de Izrael. 4 Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laux via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.

Isaiah 48:17

17 Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael:Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laux la vojo, kiun vi devas iri.

Isaiah 49:1

1 Auxskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj:la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.

Isaiah 54:4-5

4 Ne timu, cxar vi ne estos malhonorata; ne kasxu vin honte, cxar vi ne estos hontigata, kaj cxar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros. 5 CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.

Isaiah 62:12

12 Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.

Isaiah 63:16

16 Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.

Jeremiah 31:3

3 De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante:Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore.

Jeremiah 33:24

24 CXu vi ne vidas, kiel cxi tiu popolo parolas kaj diras:La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpusxis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaux gxi jam ne estus popolo antaux ili.

Jeremiah 33:26

26 tiam Mi forpusxus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; cxar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.

Jeremiah 50:34

34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos.

Ezekiel 16:8

8 Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi jxuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi farigxis Mia.

Zechariah 13:9

9 Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas argxenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi auxskultos ilin, kaj Mi diros:Tio estas Mia popolo; kaj ili diros:La Eternulo estas nia Dio.

Malachi 3:17

17 Kaj ili estos Miaj, diras la Eternulo Cebaot, en la tago, kiam Mi arangxos Mian apartan trezoron; kaj Mi korfavoros ilin, kiel homo korfavoras sian filon, kiu servas al li.

Acts 27:20

20 Kaj kiam dum multe da tagoj nek suno nek steloj ekbrilis sur nin, kaj uragano nemalgranda cxirkauxis nin, fine cxia espero pri nia savo estis forprenita.

Acts 27:25

25 Tial, viroj, kuragxu; cxar mi kredas al Dio, ke la afero estos tiel, kiel estas dirite al mi.

Ephesians 2:10

10 CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

2 Timothy 2:19

19 Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

Titus 2:14

14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

Hebrews 8:8-10

8 CXar riprocxante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: 9 Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, CXar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo. 10 Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.

Revelation 5:9

9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,

Exodus 14:29

29 Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

Deuteronomy 31:6-8

6 Estu fortaj kaj kuragxaj, ne timu kaj ne tremu antaux ili; cxar la Eternulo, via Dio, mem iros kun vi; Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin. 7 Kaj Moseo alvokis Josuon, kaj diris al li antaux la okuloj de cxiuj Izraelidoj:Estu forta kaj kuragxa; cxar vi venigos cxi tiun popolon en la landon, pri kiu la Eternulo jxuris al iliaj patroj, ke Li donos gxin al ili, kaj vi ekposedigos ilin. 8 Kaj la Eternulo, kiu mem iros antaux vi, Li estos kun vi, Li ne foriros de vi kaj ne forlasos vin; ne timu, kaj ne perdu la kuragxon.

Joshua 1:5

5 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.

Joshua 1:9

9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuragxa; ne havu teruron kaj ne timu; cxar kun vi estas la Eternulo, via Dio, cxie, kien vi iros.

Joshua 3:15-17

15 kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempigxis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena cxe cxiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado), 16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo. 17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, gxis la tuta popolo transiris Jordanon.

Psalms 23:4

4 Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min.

Psalms 46:4-7

4 Estas rivero, kies torentoj gxojigas la urbon de Dio, La sanktan logxejon de la Plejaltulo. 5 Dio estas en gxia mezo, gxi ne sxanceligxos; Dio gxin helpas en frua mateno. 6 Ekbruis popoloj, eksxanceligxis regnoj; Li sonigis Sian vocxon, kaj la tero fandigxis. 7 La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.

Psalms 66:10

10 CXar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton.

Psalms 66:12

12 Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.

Psalms 91:3-5

3 CXar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto. 4 Per Siaj plumoj Li sxirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifugxos; Lia fideleco estas sxildo kaj kiraso. 5 Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,

Psalms 91:15

15 Li vokos Min, kaj Mi lin auxskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

Isaiah 8:7-10

7 pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la regxon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj gxi levigxos super cxiujn siajn kusxujojn kaj iros super cxiujn siajn bordojn. 8 Kaj gxi enpenetros en Judujon, inundos, levigxos, kaj atingos gxis la kolo; kaj gxi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel. 9 Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi cxiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos. 10 Pripensu entreprenon, sed gxi neniigxos; parolu vortojn, sed ili ne plenumigxos, cxar kun ni estas Dio.

Isaiah 11:15-16

15 Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos gxin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en sxuoj. 16 Kaj estos vojo por la restajxo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.

Isaiah 29:6

6 De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.

Isaiah 30:27

27 Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia busxo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;

Isaiah 41:10

10 ne timu, cxar Mi estas kun vi; ne maltrankviligxu, cxar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.

Daniel 3:25-27

25 Sed li parolis plue, kaj diris:Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaux filo de la dioj. 26 Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris:Ho SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam SXadrahx, Mesxahx, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro. 27 Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la regxo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke ecx haro sur ilia kapo ne bruldifektigxis, iliaj vestoj ne sxangxigxis, kaj ecx odoron de fajro oni ne sentis sur ili.

Amos 9:8-9

8 Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos gxin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo. 9 Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael inter cxiujn naciojn, kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx unu grajno ne falos sur la teron.

Malachi 3:2-3

2 Sed kiu eltenos la tagon de Lia veno? kaj kiu povos stari, kiam Li aperos? CXar Li estas kiel la fajro de fandisto, kaj kiel la sapo de la fulistoj. 3 Li sidigxos, por refandi kaj purigi argxenton, kaj Li purigos la idojn de Levi kaj refandos ilin kiel oron kaj argxenton, por ke ili alportadu al la Eternulo la donojn kun pieco.

Malachi 4:1

1 CXar jen venos tago, ardanta kiel forno; tiam cxiuj malhumiluloj kaj malbonaguloj estos kiel pajlo, kaj la venonta tago bruligos ilin tiel, diras la Eternulo Cebaot, ke gxi ne restigos al ili radikon nek brancxon.

Matthew 1:23

23 Jen virgulino gravedigxos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni.

Matthew 7:25-27

25 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj albatis tiun domon, kaj gxi ne falis; cxar gxi estis fondita sur roko. 26 Kaj cxiu, kiu auxdas cxi tiujn miajn parolojn kaj ne plenumas ilin, estos komparata al viro malsagxa, kiu konstruis sian domon sur la sablo; 27 kaj falis pluvo, kaj venis inundoj, kaj blovis ventoj, kaj sin jxetis sur tiun domon, kaj gxi falis; kaj granda estis gxia falo.

Luke 21:12-18

12 Sed antaux cxio tio oni metos sur vin siajn manojn kaj persekutos vin, transdonante vin al la sinagogoj kaj malliberejoj, kaj kondukante vin antaux regxojn kaj provincestrojn pro mia nomo. 13 Tio farigxos por vi atesto. 14 Decidu tial en viaj koroj, ne prizorgi antauxe pri pleda respondo; 15 cxar mi donos al vi busxon kaj sagxon, kiun cxiuj viaj atakantoj ne povos rezisti nek kontrauxdiri. 16 Sed vi estos transdonitaj ecx de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. 17 Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo. 18 Kaj ecx unu haro de via kapo ne pereos.

1 Corinthians 3:13-15

13 cxies laborajxo evidentigxos; cxar la tago gxin montros, pro tio, ke gxi estas malkasxita en fajro; kaj la fajro mem provos cxies laborajxon, kia gxi estas. 14 Se restos ies laborajxo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15 Se ies laborajxo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem savigxos; tamen kiel tra fajro.

2 Corinthians 12:9-10

9 Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min. 10 Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

2 Timothy 4:17

17 Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.

2 Timothy 4:22

22 La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.

Hebrews 11:29

29 Per la fido li trapasis la Rugxan Maron kvazaux sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.

Hebrews 11:33-38

33 kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la busxojn de leonoj, 34 estingis la forton de fajro, forsavigxis de la trancxrando de glavo, el malforteco refortigxis, farigxis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj. 35 Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan relevigxon; 36 kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj ankaux de katenoj kaj malliberigxo; 37 ili estis sxtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili cxirkauxvagis en sxafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate 38 (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kasxejoj de la tero.

1 Peter 4:12-13

12 Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazaux io stranga okazus cxe vi; 13 sed laux tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, gxoju; por ke ankaux en la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege.

Exodus 10:7

7 Tiam la servantoj de Faraono diris al li:GXis kiam tiu homo estos por ni suferilo? forliberigu tiujn homojn, por ke ili faru servon al la Eternulo, ilia Dio; cxu vi ankoraux ne vidas, ke Egiptujo pereas?

Exodus 20:2

2 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

2 Chronicles 14:9-14

9 Eliris kontraux ilin Zerahx, la Etiopo, kun militistaro de unu miliono kaj kun tricent cxaroj, kaj li venis gxis Maresxa. 10 Kaj eliris Asa renkonte al li, kaj ili arangxigxis al batalo en la valo Cefata, apud Maresxa. 11 Kaj Asa ekvokis al la Eternulo, sia Dio, kaj diris:Ho Eternulo, por Vi ne estas diferenco helpi al grandnombrulo aux al senfortulo; helpu do al ni, ho Eternulo, nia Dio, cxar sur Vi ni nin apogas kaj en Via nomo ni venis kontraux cxi tiun grandan anaron. Ho Eternulo, Vi estas nia Dio; kontraux Vi neniu homo montrigxu forta. 12 Kaj la Eternulo frapis la Etiopojn antaux Asa kaj antaux la Judoj, kaj la Etiopoj forkuris. 13 Kaj Asa, kaj la popolo, kiu estis kun li, persekutis ilin gxis Gerar; kaj la Etiopoj falis tiel, ke neniu el ili restis vivanta; cxar ili estis frakasitaj antaux la Eternulo kaj antaux Lia militistaro. Kaj ili forportis tre multe da militakirajxo. 14 Kaj ili venkobatis cxiujn urbojn cxirkauxe de Gerar, cxar sur ilin falis teruro de la Eternulo; kaj ili prirabis cxiujn urbojn, cxar en ili trovigxis multe da rabeblajxo.

Proverbs 11:8

8 Piulo estas savata kontraux mizero, Kaj malpiulo venas sur lian lokon.

Proverbs 21:18

18 La malvirtulo estos liberiga anstatauxo por la virtulo, Kaj malpiulo por piuloj.

Isaiah 20:3

3 Kaj la Eternulo diris:Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antauxdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo,

Isaiah 30:11

11 flankigxu for de la vojo, deklinigxu de la irejo, forigu de antaux ni la Sanktulon de Izrael.

Isaiah 45:15

15 Vere Vi estas Dio Sin kasxanta, Dio de Izrael, Savanto.

Isaiah 45:21

21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.

Isaiah 49:26

26 Kaj al viaj premantoj Mi mangxigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriigxos de sia propra sango; kaj ekscios cxiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Isaiah 60:16

16 Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundajxo de la regxoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.

Hosea 13:4

4 Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.

Titus 2:10-14

10 ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto. 11 CXar jam aperis la graco de Dio, portante savon al cxiuj homoj, 12 instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj lauxmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo, 13 atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo, 14 kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

Titus 3:4-6

4 Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj, 5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

Jude 1:25

25 al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj auxtoritato, antaux cxiu mondagxo, kaj nun, kaj gxis la eterneco. Amen.

Genesis 12:2

2 Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.

Deuteronomy 7:6-8

6 CXar popolo sankta vi estas al la Eternulo, via Dio; vin elektis la Eternulo, via Dio, ke vi estu Lia popolo propra el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero. 7 Ne pro tio, ke vi estas la plej grandnombra el cxiuj popoloj, la Eternulo ekdeziris vin kaj elektis vin, cxar vi estas ja malpli grandnombra ol cxiuj popoloj; 8 sed pro la amo de la Eternulo al vi, kaj por ke Li plenumu la jxuron, kiun Li jxuris al viaj patroj, la Eternulo elkondukis vin per forta mano kaj liberigis vin el la domo de sklaveco, el la mano de Faraono, regxo de Egiptujo.

Deuteronomy 14:2

2 cxar vi estas popolo sankta al la Eternulo, via Dio, kaj vin la Eternulo elektis, ke vi estu Lia popolo propra, el cxiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.

Deuteronomy 26:18

18 Kaj la Eternulo promesis al vi hodiaux, ke vi estos al Li popolo propra, kiel Li diris al vi, se vi observos cxiujn Liajn ordonojn;

Deuteronomy 32:9-14

9 CXar parto de la Eternulo estas Lia popolo; Jakob estas Lia hereda mezuritajxo. 10 Li trovis lin en dezerto, En stepo, kie regas bruo senviva; Li cxirkauxis lin, zorgis pri li, Gardis lin kiel pupilon de Sia okulo. 11 Kiel aglo vekas sian neston, Flugpendas super siaj idoj, Tiel Li etendis Siajn flugilojn, Prenis lin, portis lin sur Siaj flugiloj. 12 La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li. 13 Li portis lin sur altajxon de la tero, Mangxigis al li produktojn de kampoj, Nutris lin per mielo el sxtono Kaj per oleo el granita roko, 14 Per butero de bovinoj kaj per lakto de sxafinoj Kun sebo de sxafidoj Kaj per sxafoj de Basxan kaj per kaproj Kaj per la graso de la kernoj de tritiko; Kaj vi trinkis la sxauxmantan sangon de vinberoj.

Psalms 112:9

9 Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro.

Psalms 135:4

4 CXar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.

Isaiah 63:9

9 En cxiuj iliaj suferoj Li ankaux suferis, kaj angxelo de cxe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en cxiuj tempoj de la antikveco.

Hosea 11:1

1 Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon.

Malachi 1:2

2 Mi ekamis vin, diras la Eternulo. Vi demandas:En kio Vi nin ekamis? CXu Esav ne estas frato de Jakob? diras la Eternulo; tamen Mi ekamis Jakobon,

John 5:44

44 Kiel povas kredi vi, kiuj prenas gloron unu de alia, kaj la gloron, kiu venas de la sola Dio, vi ne sercxas?

John 16:27

27 cxar la Patro mem vin amas tial, ke vi min amis, kaj kredis, ke mi elvenis de Dio.

John 17:23

23 mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektigxu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.

John 17:26

26 kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraux konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.

1 Peter 1:7

7 por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por lauxdo kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jesuo Kristo;

1 Peter 2:9

9 Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

Revelation 3:9

9 Jen mi donas el la sinagogo de Satano, kiuj sin nomas Judoj, kaj estas ne tiaj, sed mensogas; jen mi igos ilin veni kaj adorklinigxi antaux viaj piedoj, kaj scii, ke mi vin amis.

Deuteronomy 30:3

3 tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn, kaj Li kompatos vin, kaj rekolektos vin el inter cxiuj popoloj, inter kiujn disjxetis vin la Eternulo, via Dio.

1 Kings 8:46-51

46 Se ili pekos antaux Vi (cxar ne ekzistas homo, kiu ne pekas), kaj Vi ekkoleros kontraux ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malamikan, malproksiman aux proksiman; 47 sed ili rekonsciigxos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertigxos, kaj petegos Vin en la lando de siaj kaptintoj, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 48 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de siaj malamikoj, kiuj ilin kaptis, kaj ili pregxos al Vi, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 49 tiam auxskultu en la cxielo, en la loko de Via logxado, ilian pregxon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon; 50 kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaux Vi, kaj cxiujn iliajn krimojn, kiujn ili faris kontraux Vi, kaj veku por ili kompaton en iliaj kaptintoj, por ke cxi tiuj estu favorkoraj al ili. 51 CXar ili estas Via popolo kaj Via heredajxo, kiun Vi elkondukis el Egiptujo, el la fera forno.

Psalms 22:27-31

27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj. 28 CXar al la Eternulo apartenas la regxado; Li regxas super la popoloj. 29 Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero; Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva. 30 Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio. 31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

Psalms 106:47

47 Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.

Psalms 107:3

3 Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.

Isaiah 11:11-12

11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro. 12 Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disjxetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.

Isaiah 27:12-13

12 Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero gxis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu. 13 Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdigxis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorklinigxos antaux la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.

Isaiah 41:8

8 Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,

Isaiah 43:2

2 Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundigxos, kaj flamo vin ne bruligos.

Isaiah 49:12

12 Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.

Isaiah 60:1-11

1 Levigxu, lumigxu; cxar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi. 2 CXar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. 3 Kaj popoloj iros al via lumo, kaj regxoj al la brilo de viaj radioj. 4 Levu cxirkauxen viajn okulojn, kaj rigardu:cxiuj ili kolektigxas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako. 5 Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastigxos via koro; cxar turnigxos al vi la abundajxo de la maro, la ricxajxoj de la popoloj venos al vi. 6 Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; cxiuj ili venos el SXeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos lauxdon al la Eternulo. 7 CXiuj sxafoj de Kedar kolektigxos cxe vi; la virsxafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos. 8 Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj? 9 Al Mi celas la insuloj, kaj la sxipoj de Tarsxisx estas antauxe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian argxenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, cxar Li faris vin glora. 10 Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj regxoj servos al vi; cxar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas. 11 Kaj cxiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos sxlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn regxojn.

Isaiah 66:19-20

19 Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la savigxintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarsxisx, Pul, kaj Lud, al la strecxantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne auxdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj. 20 Kaj ili venigos cxiujn viajn fratojn el inter cxiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur cxevaloj kaj cxaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.

Jeremiah 30:10-11

10 Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos. 11 CXar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi disjxetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

Jeremiah 30:18-19

18 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laux sia ordo. 19 Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos.

Jeremiah 31:8-9

8 Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos cxi tien. 9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.

Jeremiah 46:27-28

27 Sed vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos. 28 Vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, cxar Mi estas kun vi; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi dispelis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.

Ezekiel 36:24-27

24 Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el cxiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon. 25 Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi purigxos de cxiuj viaj malpurajxoj, kaj de cxiuj viaj idoloj Mi purigos vin. 26 Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la sxtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan. 27 Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laux Miaj legxoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados.

Ezekiel 37:21-28

21 Kaj diru al ili:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de cxirkauxe kaj venigos ilin en ilian landon. 22 Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu regxo estos regxo por ili cxiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn. 23 Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindajxoj kaj per cxiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el cxiuj iliaj logxlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. 24 Kaj Mia servanto David estos regxo super ili, kaj unu pasxtisto estos por ili cxiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn legxojn ili observos kaj plenumos. 25 Kaj ili logxos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu logxis viaj patroj; kaj ili logxos en gxi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne. 26 Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; gxi estos eterna interligo kun ili; Mi arangxos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne. 27 Kaj Mi logxos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. 28 Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, cxar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

Ezekiel 39:25-29

25 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Nun Mi revenigos la forkaptitojn de Jakob, Mi kompatos la tutan domon de Izrael, kaj Mi fervoros pri Mia sankta nomo. 26 Kaj ili konscios sian malhonoron, kaj cxiujn siajn perfidojn, kiujn ili faris kontraux Mi, kiam ili sidos sendangxere sur sia tero kaj neniu ilin timigos; 27 kiam Mi revenigos ilin el inter la popoloj kaj kolektos ilin el la landoj de iliaj malamikoj kaj montros sur ili Mian sanktecon antaux la okuloj de la multaj popoloj. 28 Kaj ili ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kiam, dispelinte ilin inter la naciojn, Mi rekolektos ilin en ilian landon kaj neniun plu restigos tie. 29 Kaj Mi ne plu kasxos Mian vizagxon antaux ili, kiam Mi elversxos Mian spiriton sur la domon de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Micah 2:12

12 Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restajxon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel sxafojn en sxafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.

Zechariah 8:7

7 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen Mi savos Mian popolon el la lando orienta kaj el la lando okcidenta;

Luke 13:29

29 Kaj oni venos el oriento kaj el okcidento, kaj el nordo kaj el sudo, kaj sidigxos en la regno de Dio.

John 10:16

16 Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto.

Acts 18:9-10

9 Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Pauxlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; 10 cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo.

Isaiah 18:7

7 En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathauxta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo lauxregulara kaj piedpremanta, kies landon tratrancxas riveroj.

Jeremiah 3:14

14 Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, cxar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.

Jeremiah 3:18-19

18 En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredajxon al viaj patroj. 19 Mi diris:Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la cxarman landon, la plej belan heredajxon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris:Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.

Hosea 1:10-11

10 Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio. 11 Kolektigxos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu cxefon, kaj iros el la lando; cxar granda estos la tago de Jizreel.

Romans 9:7-8

7 nek, cxar ili estas idoj de Abraham, cxiuj estas filoj, sed:Per Isaak oni nomos vian idaron. 8 Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro.

Romans 9:25-26

25 Kiel Li diras ankaux en Hosxea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino. 26 Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

2 Corinthians 6:17-18

17 Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos, 18 Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.

Galatians 3:26-29

26 CXar vi cxiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo. 27 CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston. 28 Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo. 29 Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laux la promeso.

Psalms 50:23

23 Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.

Psalms 95:6-7

6 Venu, ni klinigxu, ni jxetu nin teren, Ni genuu antaux la Eternulo, nia Kreinto. 7 CXar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia pasxtejo kaj la sxafoj de Lia mano. Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,

Isaiah 29:23

23 CXar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.

Isaiah 43:1

1 Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael:Ne timu, cxar Mi vin savos; Mi vokos vin laux via nomo, vi estas Mia.

Isaiah 48:11

11 Por Mi, por Mi Mi tion faras; cxar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.

Isaiah 56:5

5 Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermigxos.

Isaiah 62:2-5

2 Kaj la popoloj vidos vian felicxon, kaj cxiuj regxoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la busxo de la Eternulo. 3 Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj regxa kapornamo en la manplato de via Dio. 4 Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon. 5 Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fiancxo gxojas pri la fiancxino, tiel gxojos pri vi via Dio.

Isaiah 63:19

19 Ni farigxis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.

Jeremiah 33:16

16 En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendangxere, kaj oni nomos gxin jene:La Eternulo estas nia justeco.

John 3:3-7

3 Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio. 4 Nikodemo diris al li:Kiel povas homo naskigxi, kiam li estas maljuna? cxu li povas eniri denove en la ventron de sia patrino kaj naskigxi? 5 Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio. 6 Tio, kio naskigxas el la karno, estas karno; kaj tio, kio naskigxas de la Spirito, estas spirito. 7 Ne miru, ke mi diris al vi:Vi devas esti denove naskitaj.

John 15:8

8 En tio mia Patro estas glorata, ke vi donas multe da frukto; kaj vi estos miaj discxiploj.

Acts 11:26

26 kaj trovinte, li kondukis lin al Antiohxia. Kaj dum tuta jaro ili kunvenadis kun la eklezio, kaj instruis grandan aron da homoj; kaj en Antiohxia la discxiploj unue nomigxis Kristanoj.

Romans 9:23

23 kaj por ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antauxe pretigis por gloro,

2 Corinthians 5:17

17 Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj.

Galatians 6:15

15 CXar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitajxo.

Ephesians 1:6

6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;

Ephesians 1:12

12 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;

Ephesians 2:4-7

4 Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, 5 ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis), 6 kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo; 7 por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:

Titus 3:5-7

5 ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito, 6 kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto; 7 por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo.

James 2:7

7 CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

1 Peter 4:11

11 se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

1 Peter 4:14

14 Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.

Revelation 3:12

12 La venkanton mi faros kolono en la templo de mia Dio, kaj li ne plu eliros el gxi; kaj mi skribos sur li la nomon de mia Dio, kaj la nomon de la urbo de mia Dio, la nova Jerusalem, kiu venas malsupren de mia Dio el la cxielo, kaj mian novan nomon.

Deuteronomy 29:2-4

2 Kaj Moseo vokis al cxiuj Izraelidoj, kaj diris al ili:Vi vidis cxion, kion faris la Eternulo antaux viaj okuloj en la lando Egipta al Faraono kaj al cxiuj liaj servantoj kaj al lia tuta lando, 3 tiujn grandajn provojn, kiujn vidis viaj okuloj, tiujn grandajn signojn kaj miraklojn. 4 Sed la Eternulo ne donis al vi koron, por kompreni, nek okulojn, por vidi, nek orelojn, por auxdi, gxis la nuna tago.

Isaiah 6:9

9 Tiam Li diris:Iru kaj diru al tiu popolo:Vi auxdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.

Isaiah 42:18-20

18 Auxskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu. 19 Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elacxetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo? 20 Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne auxdas.

Isaiah 44:18-20

18 Ili ne scias kaj ne komprenas, cxar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu. 19 Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri:Duonon de gxi mi forbruligis en fajro, mi ankaux bakis sur gxiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj mangxis; cxu do el la restajxo mi faros abomenindajxon? cxu sxtipon da ligno mi adoros? 20 Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras:CXu ne malverajxon mi havas en mia dekstra mano?

Jeremiah 5:21

21 Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas.

Ezekiel 12:2

2 Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi logxas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por auxdi, sed ili ne auxdas; cxar ili estas domo malobeema.

2 Corinthians 4:4-6

4 en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin. 5 CXar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo. 6 CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

Joshua 24:15-24

15 Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiaux, al kiu vi volas servi:cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo. 16 Tiam la popolo respondis kaj diris:Malproksima de ni estas la deziro forlasi la Eternulon kaj servi al aliaj dioj; 17 cxar la Eternulo estas nia Dio, Li, kiu elkondukis nin kaj niajn patrojn el Egiptujo, el la domo de sklaveco, kaj kiu faris antaux niaj okuloj tiujn grandajn signojn, kaj gardis nin dum la tuta vojo, kiun ni iris, kaj inter cxiuj popoloj, tra kies mezo ni trairis. 18 Kaj la Eternulo forpelis antaux ni cxiujn popolojn, kaj la Amoridojn, kiuj logxis en la lando. Ni do ankaux servos al la Eternulo; cxar Li estas nia Dio. 19 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi ne povas servi al la Eternulo; cxar Li estas Dio sankta, Dio severa; Li ne estos indulga kontraux viaj malbonagoj kaj pekoj. 20 Se vi forlasos la Eternulon kaj servos al fremdaj dioj, tiam Li Sin turnos kaj faros al vi malbonon kaj ekstermos vin, post kiam Li faris al vi bonon. 21 Kaj la popolo diris al Josuo:Ne, nur al la Eternulo ni servos. 22 Kaj Josuo diris al la popolo:Vi estas atestantoj pri vi, ke vi elektis al vi la Eternulon, por servi al Li. Kaj ili respondis:Ni estas atestantoj. 23 Nun forpusxu do la fremdajn diojn, kiuj estas inter vi, kaj turnu vian koron al la Eternulo, Dio de Izrael. 24 Kaj la popolo diris al Josuo:Al la Eternulo, nia Dio, ni servos, kaj Lian vocxon ni obeos.

1 Kings 18:21-24

21 Tiam Elija aliris al la tuta popolo, kaj diris:Kiel longe ankoraux vi lamos sur du flankoj? se la Eternulo estas Dio, sekvu Lin; kaj se Baal, tiam sekvu lin. Kaj la popolo nenion respondis al li. 22 Kaj Elija diris al la popolo:Mi restis la sola profeto de la Eternulo, kaj da profetoj de Baal estas kvarcent kvindek homoj. 23 Oni donu do al ni du bovojn; kaj ili elektu al si unu el la bovoj kaj dishaku gxin kaj metu sur la lignon, sed fajron ili ne submetu; kaj mi pretigos la duan bovon kaj metos sur la lignon, kaj fajron mi ne submetos. 24 Kaj voku al la nomo de via dio, kaj mi vokos al la nomo de la Eternulo; kaj tiu Dio, kiu respondos per fajro, estu konfesata kiel Dio. Kaj la tuta popolo respondis kaj diris:Bone.

1 Kings 18:36-39

36 Kaj kiam venis la tempo, kiam oni faras farunoferon, la profeto Elija aliris, kaj diris:Ho Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael! hodiaux oni eksciu, ke Vi estas Dio cxe Izrael kaj mi estas Via servanto, kaj ke laux Via vorto mi faris cxion cxi tion. 37 Auxskultu min, ho Eternulo, auxskultu min, por ke cxi tiu popolo eksciu, ke Vi, Eternulo, estas Dio, kaj por ke Vi konvertu ilian koron returne. 38 Tiam falis fajro de la Eternulo kaj konsumis la bruloferon kaj la lignon kaj la sxtonojn kaj la polvon; kaj la akvon, kiu estis en la foso, gxi forlekis. 39 Kiam la tuta popolo tion vidis, ili jxetis sin vizagxaltere, kaj diris:La Eternulo estas Dio, la Eternulo estas Dio.

Psalms 49:1-2

1 Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. Auxskultu cxi tion, cxiuj popoloj; Atentu, cxiuj logxantoj de la mondo, 2 Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Ricxulo kaj malricxulo kune.

Psalms 50:1

1 Psalmo de Asaf. Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunlevigxo gxis la sunsubiro.

Isaiah 41:1

1 Silentu antaux Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortigxu; ili alproksimigxu kaj parolu; ni kune iru al jugxo.

Isaiah 41:21-26

21 Prezentu vian jugxaferon, diras la Eternulo; antauxmetu viajn argumentojn, diras la Regxo de Jakob. 22 Ili alvenu, kaj diru al ni, kio farigxos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aux sciigu al ni tion, kio estos. 23 Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; cxu vi faros bonon, cxu malbonon, ni miros kaj vidos kune. 24 Sed jen vi estas neniajxo, kaj via agado estas neniajxo; abomenindajxon oni elektas en vi. 25 Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la levigxejo de la suno li proklamas Mian nomon; li pasxas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon. 26 Kiu tion diris antauxe, por ke ni sciu? kaj antauxlonge, por ke ni diru:Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu auxdis viajn vortojn.

Isaiah 43:26

26 Rememorigu al Mi, kaj ni faru jugxon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.

Isaiah 44:7-9

7 Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaux Mi cxion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos. 8 Ne timu kaj ne maltrankviligxu; Mi auxdigis ja al vi kaj antauxdiris antauxlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. CXu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas. 9 CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.

Isaiah 45:20-21

20 Kolektigxu kaj venu, alproksimigxu kune, cxiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj pregxas al dio, kiu ne povas helpi. 21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.

Isaiah 46:10

10 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.

Isaiah 48:5-6

5 tial Mi anoncis al vi antauxlonge, Mi auxdigis al vi, antaux ol tio plenumigxis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditajxo tion ordonis. 6 Vi auxdis; rigardo do cxion; cxu vi ne devas mem tion konfesi? Mi auxdigis al vi nun aferojn novajn kaj kasxitajn, kiujn vi ne sciis.

Isaiah 48:14

14 Kolektigxu vi cxiuj kaj auxskultu:kiu inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la HXaldeoj.

Joel 3:11

11 Rapidu kaj venu, cxiuj nacioj de cxiuj flankoj, kaj kolektigxu; tien alkonduku, ho Eternulo, Viajn fortulojn.

Isaiah 40:21-22

21 CXu vi ne scias? cxu vi ne auxdis? cxu ne estis dirite al vi antauxlonge? cxu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero? 22 Li sidas super la rondo de la tero, kaj gxiaj logxantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la cxielon kiel maldikan teksajxon kaj distiras gxin kiel tendon por logxado;

Isaiah 41:4

4 Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.

Isaiah 41:20

20 por ke cxiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.

Isaiah 42:1

1 Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.

Isaiah 43:12

12 Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio.

Isaiah 44:6-8

6 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi. 7 Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaux Mi cxion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos. 8 Ne timu kaj ne maltrankviligxu; Mi auxdigis ja al vi kaj antauxdiris antauxlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. CXu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.

Isaiah 45:6

6 por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia,

Isaiah 46:8-9

8 Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj. 9 Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi.

Isaiah 55:4

4 Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.

John 1:7-8

7 Tiu venis kiel atestanto, por atesti pri la lumo, por ke cxiuj per li kredu. 8 Li ne estis la lumo, sed li venis, por atesti pri la lumo.

John 15:27

27 kaj vi ankaux atestas, cxar vi estis kun mi de la komenco.

John 20:31

31 sed cxi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.

Acts 1:8

8 Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj gxis la plej malproksima parto de la tero.

1 Corinthians 15:15

15 Jes, kaj ni montrigxas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne relevigxas.

Philippians 2:7

7 sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj;

Colossians 1:7

7 kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni,

Revelation 1:2

2 kiu atestis la vorton de Dio kaj la ateston de Jesuo Kristo, pri cxio, kion li vidis.

Revelation 1:5

5 kaj de Jesuo Kristo, la fidela atestanto, la unuenaskita el la mortintoj, kaj la reganto de la regxoj de la tero. Al tiu, kiu nin amas, kaj nin malligis de niaj pekoj per sia sango,

Revelation 3:14

14 Kaj al la angxelo de la eklezio en Laodikea skribu: Tiele diras la Amen, la atestanto fidela kaj vera, la komenco de la kreo de Dio:

Deuteronomy 6:4

4 Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola.

Isaiah 12:2

2 Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.

Isaiah 43:3

3 CXar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elacxeton, Etiopujon kaj Seban anstataux vi.

Isaiah 44:6

6 Tiele diras la Eternulo, la Regxo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot:Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.

Isaiah 44:8

8 Ne timu kaj ne maltrankviligxu; Mi auxdigis ja al vi kaj antauxdiris antauxlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. CXu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.

Isaiah 45:21-22

21 Diru, ecx interproksimigxu kaj interkonsiligxu:kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antauxlonge? cxu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi. 22 Turnu vin al Mi, cxiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.

Hosea 1:7

7 Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per cxevaloj kaj rajdantoj.

Luke 1:47

47 Kaj mia spirito gxojis en Dio, mia Savanto,

Luke 2:11

11 cxar hodiaux estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro.

John 10:28-30

28 kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano. 29 Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro. 30 Mi kaj la Patro estas unu.

Acts 4:12

12 Kaj en neniu alia estas savo; cxar ne estas sub la cxielo alia nomo, donita inter homoj, per kiu ni devas esti savitaj.

Titus 2:10

10 ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.

Titus 2:13

13 atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,

2 Peter 3:18

18 Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.

1 John 4:14

14 Kaj ni vidis kaj atestas, ke la Patro sendis la Filon por esti la Savonto de la mondo.

1 John 5:20-21

20 Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna. 21 Infanetoj, gardu vin kontraux idoloj.

Revelation 1:11

11 dirantan:Kion vi vidas, tion skribu en libron kaj sendu al la sep eklezioj:al Efeso kaj al Smirna kaj al Pergamo kaj al Tiatira kaj al Sardes kaj al Filadelfia kaj al Laodikea.

Revelation 1:17-18

17 Kaj kiam mi vidis lin, mi falis cxe liaj piedoj kvazaux senviva. Kaj li metis sian dekstran manon sur min, dirante:Ne timu; mi estas la unua kaj la lasta, 18 kaj la vivanta; kaj mi farigxis mortinta, kaj jen, mi estas vivanta por cxiam kaj eterne, kaj mi havas la sxlosilojn de la morto kaj de Hades.

Revelation 7:10-12

10 kaj ili kriis per granda vocxo, dirante:Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la SXafido. 11 Kaj cxiuj angxeloj staris cxirkaux la trono kaj la presbiteroj kaj la kvar kreitajxoj; kaj ili falis sur sian vizagxon antaux la trono, kaj adorklinigxis al Dio, 12 dirante:Amen; La lauxdo kaj la gloro kaj la sagxeco kaj la danko kaj la honoro kaj la potenco kaj la forto estu al nia Dio por cxiam kaj eterne. Amen.

Deuteronomy 32:12

12 La Eternulo sola kondukis lin, Kaj neniu fremda dio estis kun Li.

Psalms 81:9-10

9 Ne estu cxe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion. 10 Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu largxe vian busxon, kaj Mi gxin plenigos.

Isaiah 37:7

7 Jen Mi metos en lin spiriton, ke, auxdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.

Isaiah 37:20

20 Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraux liaj manoj, por ke cxiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.

Isaiah 37:35-36

35 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David. 36 Kaj eliris angxelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni levigxis matene, oni ekvidis, ke ili cxiuj estas kadavroj senvivaj.

Isaiah 43:10

10 Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaux Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.

Isaiah 46:9-10

9 Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi. 10 Mi anoncas antauxe la estontajxon, kaj antauxlonge tion, kio ankoraux ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumigxas, kaj cxion, kion Mi deziras, Mi faras.

Isaiah 48:4-7

4 CXar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra, 5 tial Mi anoncis al vi antauxlonge, Mi auxdigis al vi, antaux ol tio plenumigxis, por ke vi ne diru:Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditajxo tion ordonis. 6 Vi auxdis; rigardo do cxion; cxu vi ne devas mem tion konfesi? Mi auxdigis al vi nun aferojn novajn kaj kasxitajn, kiujn vi ne sciis. 7 Nun ili estas kreitaj, ne antauxlonge; ecx unu tagon antauxe vi ne auxdis pri tio, por ke vi ne diru:Jen, mi sciis pri ili.

Deuteronomy 28:31

31 Via bovo estos bucxita antaux viaj okuloj, sed vi ne mangxos de gxi; via azeno estos rabita for de vi kaj ne revenos al vi; viaj sxafoj estos fordonitaj al viaj malamikoj, kaj neniu vin helpos.

Deuteronomy 32:39

39 Vidu nun, ke estas Mi, Mi sola, Kaj ne ekzistas dio krom Mi; Mi mortigas kaj vivigas; Mi frapas kaj resanigas; Kaj neniu povas savi el Mia mano.

Job 9:12

12 Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li:Kion Vi faras?

Job 34:14-15

14 Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron, 15 Tiam pereus absolute cxiu karno, Kaj homo refarigxus polvo.

Job 34:29

29 Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kasxas Sian vizagxon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,

Psalms 50:22

22 Komprenu cxi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi dissxiros, kaj neniu savos.

Psalms 90:2

2 Antaux ol la montoj naskigxis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne gxis eterne, Vi estas Dio.

Psalms 93:2

2 De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.

Proverbs 8:23

23 Antaux eterno mi estis firme fondita, en la komenco, Antaux la kreo de la tero.

Proverbs 21:30

30 Ne ekzistas sagxo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraux la Eternulo.

Isaiah 14:27

27 CXar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do gxin returnos?

Isaiah 57:15

15 CXar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo:Alte kaj en sankta loko Mi logxas, sed ankaux apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.

Daniel 4:35

35 CXiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laux Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la cxielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontrauxstari al Lia mano, aux demandi Lin:Kion Vi faras?

Hosea 2:10

10 Kaj nun Mi malkasxos sxian hontindajxon antaux la okuloj de sxiaj amistoj, kaj neniu savos sxin el Mia mano.

Hosea 5:14

14 CXar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi dissxiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.

Micah 5:2

2 Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

Habakkuk 1:12

12 Sed Vi estas ja de cxiam, ho Eternulo, mia sankta Dio! ne lasu nin morti. Vi, ho Eternulo, aperigis ilin por jugxo; Vi, ho nia Roko, destinis ilin por puni.

John 1:1-2

1 En la komenco estis la Vorto, kaj la Vorto estis kun Dio, kaj la Vorto estis Dio. 2 Tiu estis en la komenco kun Dio.

John 8:58

58 Jesuo diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Antaux ol naskigxis Abraham, mi ekzistas.

Romans 9:18-19

18 Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas. 19 Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo?

Ephesians 1:11

11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

1 Timothy 1:17

17 Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

Hebrews 13:8

8 Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.

Revelation 1:8

8 Mi estas la Alfa kaj la Omega, diras la Sinjoro, la Dio, kiu estas kaj estis kaj venos, la Plejpotenca.

Psalms 19:14

14 Akceptu favore la vortojn el mia busxo kaj la parolon de mia koro antaux Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

Isaiah 23:13

13 Jen la lando de la HXaldeoj:cxi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano gxin fondis por la logxantoj de la dezerto; ili starigis siegxajn turojn, detruis gxiajn palacojn, faris gxin ruino.

Isaiah 43:3-4

3 CXar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elacxeton, Etiopujon kaj Seban anstataux vi. 4 CXar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataux vi kaj gentojn anstataux via animo.

Isaiah 44:24-45:5

24 Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskigxo:Mi estas la Eternulo, kiu cxion faras, kiu sola etendis la cxielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;

Isaiah 54:5-8

5 CXar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero. 6 CXar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpusxitan, diras via Dio. 7 Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi. 8 En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizagxon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.

Jeremiah 50:2-11

2 Sciigu al la nacioj kaj proklamu, levu standardon, proklamu, ne kasxu, diru:Prenita estas Babel, hontigita estas Bel, frakasita estas Merodahx, hontigitaj estas gxiaj idoloj, frakasitaj estas gxiaj statuoj. 3 CXar eliris kontraux gxin popolo el la nordo, kiu faros gxian landon dezerto, kaj ne plu estos logxanto en gxi:de homo gxis bruto cxio forigxos kaj foriros. 4 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, venos la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; ili iros kaj ploros, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion. 5 Pri la vojo al Cion ili demandos, tien estos turnita ilia vizagxo:Venu, ni aligxos al la Eternulo per interligo eterna, neforgesebla. 6 Mia popolo estis kiel erarvagantaj sxafoj:ili pasxtistoj delogis ilin, erarvagigis ilin sur la montoj; de monto sur monteton ili vagis, ili forgesis sian sxafejon. 7 CXiuj, kiuj renkontis ilin, mangxis ilin; kaj iliaj malamikoj diris:Ni ne estas kulpaj, cxar ili pekis antaux la Eternulo, la logxejo de la vero, antaux la espero de iliaj patroj, la Eternulo. 8 Kuru el Babel kaj eliru el la lando de la HXaldeoj, kaj estu kiel virkaproj antaux la sxafoj. 9 CXar jen Mi vekos kaj venigos sur Babelon amason da grandaj popoloj el lando norda, kaj ili arangxos sin kontraux gxi, kaj gxi estos venkoprenita; iliaj sagoj, kiel lerta heroo, ne revenas vane. 10 Kaj HXaldeujo farigxos militakiro; cxiuj gxiaj prirabantoj satigxos, diras la Eternulo. 11 CXar vi gxojis, cxar vi triumfis, ho rabintoj de Mia heredajxo, cxar vi saltis, kiel bovidino sur herbo, kaj blekis, kiel fortaj cxevaloj,

Jeremiah 50:17-18

17 Izrael estas kiel disjxetita sxafaro; leonoj lin dispelis:la unua mangxis lin la regxo de Asirio, kaj cxi tiu lasta, Nebukadnecar, regxo de Babel, rompis al li la ostojn. 18 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi punos la regxon de Babel kaj lian landon, kiel Mi punis la regxon de Asirio.

Jeremiah 50:27-34

27 Dishaku per glavo cxiujn gxiajn bovojn; ili estu bucxataj. Ve al ili! cxar venis ilia tago, la tempo de ilia puno. 28 Auxdigxas vocxo de forkurantoj kaj forsavigxantoj el la lando Babela, por sciigi en Cion pri la vengxo de la Eternulo, nia Dio, pri la vengxo pro Lia templo. 29 Alvoku multajn kontraux Babelon, cxiujn, kiuj strecxas pafarkon; starigxu tendare cxirkaux gxi, ke neniu povu forsavigxi el gxi; repagu al gxi laux gxiaj agoj:cxion, kion gxi faris, faru al gxi; cxar gxi estis malhumila kontraux la Eternulo, kontraux la Sanktulo de Izrael. 30 Pro tio gxiaj junuloj falos sur gxiaj stratoj, kaj cxiuj gxiaj militistoj pereos en tiu tago, diras la Eternulo. 31 Jen Mi estas kontraux vi, ho malhumilulo, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot; cxar venis via tago, la tempo de via puno. 32 Kaj la malhumilulo falpusxigxos kaj falos, kaj neniu lin levos; kaj Mi ekbruligos fajron en liaj urboj, kaj gxi ekstermos cxiujn liajn cxirkauxajxojn. 33 Tiele diras la Eternulo Cebaot:Turmentataj estas la idoj de Izrael kune kun la idoj de Jehuda; kaj cxiuj iliaj kaptintoj forte ilin tenas, ne volas forliberigi ilin. 34 Sed ilia Liberiganto estas forta, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; Li defendos ilian aferon tiel, ke la tero skuigxos kaj la logxantoj de Babel ektremos.

Jeremiah 51:1-11

1 Tiele diras la Eternulo:Jen Mi vekos pereigan venton kontraux Babelon, kaj kontraux gxiajn logxantojn, kiuj levigxis kontraux Min. 2 Kaj Mi sendos ventumistojn kontraux Babelon, kaj ili gxin disventumos, kaj dezertigos gxian landon; cxar en la tago de la malfelicxo ili estos cxirkaux gxi cxiuflanke. 3 La pafarkisto strecxu sian pafarkon, kaj sin levu en sia kiraso; ne kompatu gxiajn junulojn, ekstermu gxian tutan militistaron. 4 Kaj falu mortigitoj en la lando de la HXaldeoj, kaj trapikitoj sur iliaj stratoj. 5 CXar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la Eternulo Cebaot; cxar ilia lando estas plena de kulpoj kontraux la Sanktulo de Izrael. 6 Forkuru el interne de Babel, kaj savu cxiu sian animon, ke vi ne pereu pro gxiaj malbonagoj; cxar tio estas tempo de vengxo por la Eternulo, Li donas al gxi repagon. 7 En la mano de la Eternulo Babel estis ora kaliko, ebriiganta la tutan teron:el gxi trinkis vinon la nacioj, kaj tial ili frenezigxis. 8 Subite falis Babel kaj frakasigxis; ploru pri gxi, prenu balzamon por gxia vundo; eble gxi sanigxos. 9 Ni kuracis Babelon, sed gxi ne sanigxis; lasu gxin, kaj ni iru cxiu en sian landon; cxar la jugxo kontraux gxi atingis la cxielon kaj levigxis gxis la nuboj. 10 La Eternulo elaperigis nian pravecon; venu, kaj ni rakontu en Cion la faron de la Eternulo, nia Dio. 11 Akrigu la sagojn, pretigu la sxildojn! la Eternulo vekis la spiriton de la regxoj de Medujo, cxar Lia intenco estas kontraux Babel, por pereigi gxin; cxar tio estas vengxo de la Eternulo, vengxo pro Lia templo.

Jeremiah 51:24

24 Kaj Mi repagos al Babel kaj al cxiuj logxantoj de HXaldeujo pro ilia tuta malbono, kiun ili faris en Cion antaux viaj okuloj, diras la Eternulo.

Jeremiah 51:34-37

34 Mangxis min, frakasis min Nebukadnecar, regxo de Babel, li faris min malplena vazo, glutis min kiel drako, plenigis sian ventron per miaj dolcxajxoj, kaj forpelis min. 35 La maljusteco kontraux mi kaj mia karno estu nun sur Babel, diras la logxantino de Cion; kaj mia sango sur la logxantoj de HXaldeujo, diras Jerusalem. 36 Tial tiele diras la Eternulo:Jen Mi jugxos vian aferon kaj Mi faros vengxon pro vi, Mi sekigos gxian maron kaj Mi senakvigos gxian fonton. 37 Kaj Babel farigxos amaso da sxtonoj, logxejo de sxakaloj, objekto de teruro kaj mokado, kaj neniu en gxi logxos.

Ezekiel 27:29-36

29 Kaj de siaj sxipoj malsupreniros cxiuj remistoj, la sxipanoj, cxiuj sxipestroj, kaj starigxos sur la tero, 30 kaj ili lauxte krios pri vi, kaj ploros maldolcxe kaj metos polvon sur siajn kapojn kaj rulos sin en cindro; 31 kaj ili faros al si pro vi kalvajxon, cxirkauxzonos sin per sakajxo, kaj ploros pri vi kun maldolcxa koro maldolcxan ploron. 32 Kaj en sia gxemado ili ekkantos pri vi funebran kanton, kaj diros:Kiu iam farigxis tiel silenta sur la maro, kiel Tiro? 33 Kiam viaj komercajxoj venadis de la maroj, vi satigadis multajn popolojn; per la abundo de viaj ricxajxoj kaj viaj komercajxoj vi ricxigadis la regxojn de la tero. 34 Sed kiam sur la maroj vi estis jxetegata en la profundon de la akvo, falis cxe vi via komercado kaj via tuta homomulto. 35 CXiuj logxantoj de la insuloj eksentis teruron pri vi, iliaj regxoj ektremis, kaj konsterno estas sur ilia vizagxo. 36 La komercistoj de la aliaj popoloj ekfajfis pri vi; vi neniigxis, kaj neniam plu ekzistos.

Revelation 18:11-21

11 Kaj la komercistoj de la tero ploras kaj lamentas pri sxi, cxar jam neniu acxetas ilian komercajxon; 12 komercajxon el oro kaj argxento kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj kaj bisino kaj purpuro kaj silko kaj skarlato, kaj cxia parfuma ligno kaj cxia vazo ebura kaj cxia vazo el plej altvalora ligno kaj el kupro kaj fero kaj marmoro, 13 kaj cinamo kaj amomo kaj incenso kaj sxmirajxo kaj olibano kaj vino kaj oleo kaj faruno kaj tritiko kaj brutoj kaj sxafoj, kaj el cxevaloj kaj cxaroj, kaj korpoj kaj animoj de homoj. 14 Kaj la fruktaro de la deziroj de via animo malaperis for de vi, kaj cxio bongusta kaj brila pereis for de vi, kaj oni ne plu trovos ilin. 15 La negocintoj de tiuj komercajxoj, kiuj ricxigxis per sxi, malproksime staros pro la timo de sxia turmento, plorante kaj lamentante, 16 kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo, la vestita per bisino kaj purpuro kaj skarlato, kaj ornamita per oro kaj altvaloraj sxtonoj kaj perloj! 17 cxar en unu horo pereis tiom da ricxeco. Kaj cxiu sxipestro, kaj cxiu ien sxipe veturanta, kaj maristoj, kaj cxiuj, kiuj sur la maro laboris, staris malproksime, 18 kaj kriis, vidante la fumon de sxia brulego, dirante:Kio similas la grandan urbon? 19 Kaj ili jxetis polvon sur siajn kapojn, kaj kriis, plorante kaj lamentante, kaj dirante:Ve! ve, la granda urbo! en kiu ricxigxis cxiuj, kiuj havis siajn sxipojn sur la maro per sxia luksego! cxar en unu horo sxi dezertigxis. 20 GXojegu super sxi, ho cxielo, kaj la sanktuloj, kaj la apostoloj, kaj la profetoj; cxar Dio decidis pri sxi laux via jugxo. 21 Kaj forta angxelo prenis sxtonon, kvazaux grandan muelsxtonon, kaj jxetis gxin en la maron, dirante:Tiel per pusxego dejxetigxos Babel, la granda urbo, kaj jam ne plu trovigxos.

Psalms 74:12

12 Dio estas ja mia Regxo de antikve, Li faras savon sur la tero.

Isaiah 33:22

22 CXar la Eternulo estas nia jugxanto, la Eternulo estas nia legxdonanto, la Eternulo estas nia regxo; Li helpos nin.

Isaiah 40:25

25 Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo.

Isaiah 41:16

16 Vi disjxetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi gxojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.

Isaiah 45:11

11 Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto:Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritajxo de Miaj manoj lasu al Mi.

Jeremiah 51:5

5 CXar Izrael kaj Jehuda ne estas vidvigitaj de sia Dio, de la Eternulo Cebaot; cxar ilia lando estas plena de kulpoj kontraux la Sanktulo de Izrael.

Matthew 25:34

34 Tiam diros la Regxo al tiuj, kiuj staras dekstre de li:Venu, vi benataj de mia Patro, heredu la regnon preparitan por vi de post la komenco de la mondo;

Revelation 3:7

7 Kaj al la angxelo de la eklezio en Filadelfia skribu: Tiele diras la sanktulo, la verulo, kiu havas la sxlosilon de David, tiu, kiu malfermas, kaj neniu fermas; kiu fermas, kaj neniu malfermas:

Exodus 14:16

16 Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu gxin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero.

Exodus 14:21-22

21 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendigxis. 22 Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

Joshua 3:13-16

13 Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detirigxos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj gxi starigxos, kiel unu muro. 14 Kaj kiam la popolo elmovigxis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaux la popolo, 15 kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempigxis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena cxe cxiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado), 16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, starigxis kiel unu muro, tre malproksime, cxe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraux Jerihxo.

Nehemiah 9:11

11 Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.

Psalms 74:13-14

13 Vi dissxiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo; 14 Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto;

Psalms 77:19

19 Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj pasxosignoj ne estis videblaj.

Psalms 78:13

13 Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaux muron;

Psalms 106:9

9 Kaj Li ekkriis al la Rugxa Maro, kaj gxi elsekigxis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.

Psalms 114:3-5

3 La maro vidis kaj forkuris, Jordan turnigxis malantauxen; 4 La montoj saltis kiel sxafoj, La montetoj kiel sxafidoj. 5 Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turnigxis malantauxen?

Psalms 136:13-15

13 Kiu fendis la Rugxan Maron en du partojn, CXar eterna estas Lia boneco; 14 Kaj trairigis Izraelon tra gxi, CXar eterna estas Lia boneco; 15 Kaj enjxetis Faraonon kaj lian militistaron en la Rugxan Maron, CXar eterna estas Lia boneco;

Isaiah 51:10

10 CXu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj?

Isaiah 51:15

15 Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu kvietigas la maron, kiam bruas gxiaj ondoj, kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot.

Isaiah 63:11-13

11 Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante:Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la pasxtanto de Liaj sxafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton? 12 Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaux ili la akvon, por fari al Si nomon eternan? 13 Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel cxevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpusxigxis?

Jeremiah 31:35

35 Tiele diras la Eternulo, kiu donas la sunon por lumo en la tago, legxojn al la luno kaj al la steloj por lumo en la nokto; kiu kvietigas la maron, kiam bruas gxiaj ondoj; kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot:

Revelation 16:12

12 Kaj la sesa elversxis sian pelvon sur la grandan riveron, la riveron Euxfrato; kaj gxia akvo forsekigxis, por ke pretigxu la vojo de la regxoj, kiuj venas el la sunlevigxejo.

Exodus 14:4-9

4 Kaj Mi obstinigos la koron de Faraono, kaj li kuros post ili; kaj Mi glorigxos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo. Kaj ili faris tiel. 5 Kiam oni diris al la regxo de Egiptujo, ke la popolo forkuris, tiam la koro de Faraono kaj de liaj servantoj turnigxis kontraux la popolon, kaj ili diris:Kion ni faris, forliberiginte la Izraelidojn de servado al ni? 6 Kaj li jungis sian cxaron kaj prenis kun si sian popolon. 7 Kaj li prenis sescent plej bonajn cxarojn kaj cxiujn cxarojn de Egiptujo kaj la cxefojn de la tuta militistaro. 8 Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, la regxo de Egiptujo, kaj li postkuris la Izraelidojn; sed la Izraelidojn elirigis mano alta. 9 La Egiptoj postkuris ilin, kaj cxiuj cxevaloj kaj cxaroj de Faraono kaj liaj rajdantoj kaj lia militistaro atingis ilin, kiam ili staris tendare super la maro, apud Pi-Hahxirot antaux Baal-Cefon.

Exodus 14:23-28

23 Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, cxiuj cxevaloj de Faraono, liaj cxaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. 24 Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. 25 Kaj Li depusxis la radojn de iliaj cxaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris:Ni forkuru for de la Izraelidoj, cxar la Eternulo militas por ili kontraux la Egiptoj. 26 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn cxarojn kaj iliajn rajdantojn. 27 Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al gxi. Kaj la Eternulo jxetis la Egiptojn en la mezon de la maro. 28 Kaj la akvo revenis, kaj kovris la cxarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili ecx unu.

Exodus 15:4

4 La cxarojn de Faraono kaj lian militistaron Li jxetis en la maron; Kaj liaj elektitaj militestroj dronis en la Rugxa Maro.

Psalms 46:8-9

8 Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero, 9 Kiu cxesigas militojn gxis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.

Psalms 76:5-6

5 Senarmigxis la fortkoruloj, endormigxis; Kaj cxiuj militistoj restis kvazaux sen manoj. 6 De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paralizigxis rajdisto kaj cxevalo.

Psalms 118:12

12 Ili cxirkauxis min kiel abeloj, Sed ili estingigxas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.

Isaiah 1:31

31 Kaj la fortulo farigxos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaux brulos, kaj neniu estingos.

Isaiah 14:20-22

20 Vi ne estos kun ili en tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos. 21 Preparu liajn filojn por bucxo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne levigxu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj. 22 Mi levigxos kontraux ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restajxon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.

Ezekiel 38:8-18

8 Post longa tempo vi estos elvokita; en la lastaj jaroj vi venos en la landon liberigitan el glavo, al la popolo, kolektita el inter multaj gentoj, sur la montojn de Izrael, kiuj cxiam estis dezertaj, al la popolo, kiu estos elkondukita el inter la gentoj kaj nun tuta logxas ekster dangxero. 9 Kaj vi levigxos, kaj venos kiel ventego; vi estos kiel nubego, kiu volas kovri la teron, vi kaj cxiuj viaj tacxmentoj kaj la multaj popoloj kun vi. 10 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:En tiu tempo venos en vian koron diversaj deziroj, kaj vi pripensos malbonajn intencojn. 11 Kaj vi diros:Mi iros kontraux la landon nebaritan, mi iros kontraux la trankvilulojn, kiuj pensas, ke ili logxas ekster dangxero, kiuj logxas cxiuj sen muroj kaj ne havas riglilojn nek pordojn; 12 por ke mi faru rabadon kaj kaptu kaptajxon, kaj metu la manon sur la denove logxatajn ruinojn, kaj sur la popolon, kiu estas rekolektita el inter la nacioj, okupas sin per brutedukado kaj komercado, kaj logxas sur la centro de la tero. 13 SXeba kaj Dedan, kaj la komercistoj de Tarsxisx, kaj cxiuj gxiaj potenculoj diros al vi:CXu ne por fari rabadon vi venis? cxu ne por kapti kaptajxon vi kolektis vian homomulton, por forporti argxenton kaj oron, por preni brutojn kaj havajxojn, por fari grandan rabadon? 14 Tial profetu, ho filo de homo, kaj diru al Gog:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:CXu vi ne scias pri tiu tempo, kiam Mia popolo Izrael devas logxi sendangxere? 15 Vi venos de via loko, de la nordaj randoj, vi kaj multaj popoloj kun vi, cxiuj rajdante sur cxevaloj, granda homomulto kaj potenca armeo; 16 kaj vi iros kontraux Mian popolon Izrael kiel nubo, por kovri la landon. Tio okazos en la lasta tempo. Mi permesos al vi veni en Mian landon, por ke la nacioj ekkonu Min, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaux iliaj okuloj, ho Gog. 17 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Vi estas ja tiu, pri kiu Mi parolis en la antikva tempo per Miaj servantoj, la profetoj de Izrael, kiuj en tiu tempo antauxdiris la jarojn, kiam Mi venigos vin sur ilin. 18 En tiu tempo, kiam Gog venos sur la teron de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, levigxos Mia kolero kaj Mia indigno.

Revelation 19:17-21

17 Kaj mi vidis unu angxelon, starantan en la suno; kaj li ekkriis per granda vocxo, dirante al cxiuj birdoj, kiuj flugas en meza cxielo:Venu, kolektigxu al la granda festeno de Dio; 18 por ke vi mangxu karnon de regxoj kaj karnon de milestroj kaj karnon de fortuloj kaj karnon de cxevaloj kaj de iliaj rajdantoj, kaj karnon de cxiuj homoj, liberaj kaj sklavaj, grandaj kaj malgrandaj. 19 Kaj mi vidis la beston, kaj la regxojn de la tero kaj iliajn armeojn, kunigitajn, por fari militon kontraux la sidanta sur la cxevalo kaj kontraux lia armeo. 20 Kaj la besto estis kaptita, kaj kun gxi la falsa profeto, kiu faris antaux gxi la signojn, per kiuj li trompis tiujn, kiuj ricevis la markon de la besto kaj adorklinigxis al gxia bildo; ili ambaux estis jxetitaj vivaj en la lagon fajran, brulantan per sulfuro; 21 kaj la ceteraj estis mortigitaj per la glavo de la sidanta sur la cxevalo, la glavo, kiu eliris el lia busxo; kaj cxiuj birdoj satigxis per ilia karno.

Revelation 20:8-9

8 kaj eliros, por trompi la naciojn en la kvar anguloj de la tero, Gog kaj Magog, por kolekti ilin por la milito; ilia nombro estas kiel la sablo de la maro. 9 Kaj ili supreniris lauxlargxe de la tero kaj cxirkauxis la tendaron de la sanktuloj kaj la amatan urbon; kaj fajro malsupreniris el la cxielo, kaj ekstermis ilin.

Deuteronomy 7:18

18 Ne timu ilin:memoru, kion faris la Eternulo, via Dio, al Faraono kaj al la tuta Egiptujo,

Deuteronomy 8:2

2 Kaj memoru la tutan vojon, laux kiu kondukis vin la Eternulo, via Dio, dum kvardek jaroj tra la dezerto, por humiligi vin, por elprovi vin, por sciigxi, kio estas en via koro, cxu vi obeos Liajn ordonojn aux ne.

1 Chronicles 16:12

12 Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris; Liajn signomiraklojn kaj la jugxojn de Lia busxo;

Isaiah 46:9

9 Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; cxar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi.

Isaiah 65:17

17 CXar jen Mi kreos novan cxielon kaj novan teron; kaj la antauxajxo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri gxi.

Jeremiah 16:14-15

14 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 15 sed:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Li dispelis ilin; cxar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.

Jeremiah 23:7-8

7 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros:Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta; 8 sed:Vivas la Eternulo, kiu elirigis kaj venigis la idaron de la domo de Izrael el la lando norda, kaj el cxiuj landoj, kien Mi dispelis ilin; kaj ili eklogxos en sia lando.

2 Corinthians 3:10

10 CXar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en cxi tiu rilato, pro la superabunda gloro.

Exodus 17:6

6 Jen Mi staros antaux vi tie super roko sur HXoreb; kaj vi frapos la rokon, kaj eliros el gxi akvo, kaj la popolo trinkos. Kaj Moseo faris tiel antaux la okuloj de la cxefoj de Izrael.

Numbers 20:11

11 Kaj Moseo levis sian manon kaj frapis la rokon per sia bastono du fojojn; kaj ekfluis multe da akvo, kaj trinkis la komunumo kaj gxiaj brutoj.

Deuteronomy 8:15

15 kaj kiu trakondukis vin tra la granda kaj terura dezerto, kie estis serpentoj, aspidoj kaj skorpioj kaj sekaj lokoj senakvaj; kaj kiu eligis por vi akvon el granita roko;

Psalms 78:16-20

16 Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn. 17 Sed ili plue pekis antaux Li, CXagrenis la Plejaltulon en la dezerto; 18 Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante mangxon pro sia kaprico; 19 Kaj ili parolis kontraux Dio, Kaj diris:CXu Dio povas kovri tablon en la dezerto? 20 Jen Li frapis rokon, Kaj versxigxis akvo kaj ekfluis riveroj: CXu Li povas ankaux panon doni? CXu Li pretigos ankaux viandon por Sia popolo?

Psalms 105:41

41 Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.

Isaiah 35:6-10

6 Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; cxar en la dezerto elfendigxos akvo kaj en la stepo riveroj. 7 Kaj la fantoma lago farigxos reala, kaj la tero senakva farigxos fonto de akvo; la logxloko de sxakaloj farigxos loko por kano kaj junko. 8 Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj gxi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur gxi, cxar nur al ili gxi apartenas; irante sur tiu vojo, ecx malsagxuloj ne eraros.

Isaiah 40:3-4

3 Sonas vocxo de krianto:Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio. 4 CXiu valo levigxu, kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxu, kaj la malebenajxo farigxu ebenajxo, kaj la montaro farigxu valo.

Isaiah 41:18

18 Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.

Isaiah 42:9

9 Kio antauxlonge estis profetita, jen gxi plenumigxis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaux ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.

Isaiah 48:6

6 Vi auxdis; rigardo do cxion; cxu vi ne devas mem tion konfesi? Mi auxdigis al vi nun aferojn novajn kaj kasxitajn, kiujn vi ne sciis.

Isaiah 48:21-22

21 Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo. 22 Sed por la malpiuloj, diras la Eternulo, ne ekzistas paco.

Jeremiah 31:22

22 GXis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? CXar la Eternulo kreis ion novan sur la tero:virino cxirkauxos viron.

Luke 3:4-5

4 kiel estas skribite en la libro de la vortoj de la profeto Jesaja: Vocxo de krianto en la dezerto: Pretigu la vojon de la Eternulo, Rektigu Liajn irejojn. 5 CXiu valo levigxos, Kaj cxiu monto kaj monteto malaltigxos, Kaj la malebenajxo farigxos ebenajxo, Kaj la malglataj vojoj glatigxos;

Revelation 21:5

5 Kaj diris la Sidanto sur la trono:Vidu, Mi faras cxion nova. Kaj Li diris:Skribu, cxar tiuj vortoj estas fidelaj kaj veraj.

1 Chronicles 16:13

13 Vi, semo de Izrael, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.

Psalms 33:12

12 Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.

Psalms 104:21

21 La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian mangxajxon.

Psalms 148:10

10 Bestoj kaj cxiaj brutoj, Rampajxoj kaj flugilaj birdoj;

Isaiah 11:6-10

6 Kaj logxos lupo kun sxafido, kaj leopardo kusxos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos. 7 Kaj bovino pasxtigxos kun urso, kaj iliaj idoj kusxos kune; kaj leono simile al bovo mangxos pajlon. 8 Kaj sucxinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro. 9 Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, cxar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron. 10 En tiu tempo al la radiko de Jisxaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.

Isaiah 13:22

22 Kaj sxakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaux venos gxia tempo, kaj gxiaj tagoj ne dauxros.

Isaiah 41:17

17 La malricxuloj kaj senhavuloj sercxas akvon, sed gxi ne trovigxas; ilia lango sekigxas de soifo. Mi, la Eternulo, auxskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.

Isaiah 43:19

19 Jen Mi faras ion novan, nun gxi elkreskas; cxu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.

Isaiah 48:21

21 Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.

Isaiah 49:10

10 Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; cxar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.

Isaiah 55:1-2

1 Ho vi, cxiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, acxetu, kaj mangxu; iru, acxetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton. 2 Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? auxskultu do Min, kaj mangxu bonajxon, kaj via animo gxuu grasajxon.

Isaiah 65:15

15 Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.

Jeremiah 31:9

9 Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.

Joel 3:18

18 En tiu tago la montoj elgutigos dolcxan sukon, el la montetoj fluos lakto, kaj cxiuj torentoj de Judujo estos plenaj de akvo; kaj fonto eliros el la domo de la Eternulo kaj liveros akvon al la valo SXitima.

Mark 13:20

20 Kaj se la Eternulo ne malplilongigus la tagojn, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj, kiujn Li elektis, Li malplilongigis la tagojn.

John 4:10

10 Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.

John 4:14

14 sed kiu trinkos el la akvo, kiun mi donos al li, tiu neniam soifos; sed la akvo, kiun mi donos al li, farigxos en li fonto de akvo, sxprucanta supren por eterna vivo.

John 7:37-39

37 En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. 38 Kiu kredas al mi, kiel la Skribo diris, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo. 39 Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

Revelation 17:14

14 Tiuj militos kontraux la SXafido, kaj la SXafido venkos ilin, cxar li estas Sinjoro de sinjoroj, kaj Regxo de regxoj; kaj venkos tiuj, kiuj estas kun li, vokitaj kaj elektitaj kaj fidelaj.

Revelation 21:6

6 Kaj Li diris al mi:CXio farigxis. Mi estas la Alfa kaj la Omega, la komenco kaj la fino. Mi donos donace al la soifanto el la fonto de la akvo de vivo.

Revelation 22:17

17 Kaj la Spirito kaj la fiancxino diras:Venu. Kaj la auxdanto diru:Venu. Kaj la soifanto venu; kiu volas, tiu prenu donace la akvon de vivo.

Psalms 4:3

3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo auxdas, kiam mi vokas al Li.

Proverbs 16:4

4 CXiu faro de la Eternulo havas sian celon; Ecx malvirtulo estas farita por tago de malbono.

Isaiah 50:7

7 Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizagxon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata.

Isaiah 60:21

21 Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros.

Isaiah 61:3

3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataux cindro, oleon de gxojo anstataux funebro, veston de gloro anstataux spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantajxo de la Eternulo por Lia gloro.

Luke 1:74-75

74 Ke Li donos al ni, ke, liberigite el la mano de niaj malamikoj, Ni servu Lin sentime, 75 En sankteco kaj justeco antaux Li cxiujn niajn tagojn.

1 Corinthians 6:19-20

19 Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, 20 cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

1 Corinthians 10:31

31 CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio.

Ephesians 1:5-12

5 antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo, 6 al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata; 7 en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco, 8 kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento, 9 sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li, 10 por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero; 11 en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo; 12 por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;

Ephesians 3:21

21 estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen.

Colossians 1:16

16 cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li;

Hebrews 13:15

15 Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.

Job 21:14-15

14 Kaj tamen ili diras al Dio:Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn; 15 Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?

Job 27:9-10

9 CXu lian kriadon Dio auxskultos, Kiam trafos lin malfelicxo? 10 CXu li povas havi gxuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en cxiu tempo?

Psalms 14:4

4 CXu ne prudentigxos cxiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj mangxas mian popolon, kiel oni mangxas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?

Psalms 79:6

6 Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;

Isaiah 64:7

7 Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekigxas, por forte sin teni je Vi; cxar Vi kovris Vian vizagxon antaux ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.

Jeremiah 2:5

5 Tiele diras la Eternulo:Kian maljustajxon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimigxis de Mi kaj sekvis vantajxon kaj mem vantigxis?

Jeremiah 2:11-13

11 CXu ia popolo sxangxis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo sxangxis sian gloron je idoloj. 12 Miregu pri tio, ho cxielo, sentu teruron kaj forte konsternigxu, diras la Eternulo. 13 CXar du malbonagojn faris Mia popolo:Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

Jeremiah 2:31-32

31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! CXu Mi estis por Izrael dezerto aux lando malluma? Kial do Mia popolo diras:Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi? 32 CXu virgulino forgesas sian ornamon, aux fiancxino sian cxirkauxligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla.

Jeremiah 10:25

25 Elversxu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, kaj sur la gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; cxar ili formangxis Jakobon, englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis lian logxejon.

Daniel 9:13

13 Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfelicxo; ni tamen ne pregxis antaux la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.

Hosea 7:10-14

10 La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio. 11 Efraim farigxis kiel naiva, senprudenta kolombo:ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion. 12 Kiam ili iros, Mi jxetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la cxielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj. 13 Ve al ili, ke ili forigxis de Mi; malfelicxaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraux Mi mensogojn. 14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili gxemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili forigxas.

Hosea 14:1-2

1 Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro viaj malbonagoj. 2 Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li:Pardonu cxiun pekon kaj akceptu bonon; anstataux bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.

Micah 6:3

3 Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustajxon? respondu al Mi.

Malachi 1:13

13 Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux tiaspecan farunoferon. CXu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo.

Malachi 3:14

14 Vi parolas:Vane ni servas al Dio:kian profiton ni havas, se ni plenumas Liajn preskribojn kaj se ni iradas sengxoje antaux la Eternulo Cebaot?

John 6:66-69

66 CXe tio multaj el liaj discxiploj iris returne kaj lin ne plu akompanis. 67 Jesuo do diris al la dek du:CXu vi ankaux volas foriri? 68 Simon Petro respondis al li:Sinjoro, al kiu ni iru? vi havas la vortojn de eterna vivo. 69 Kaj ni ekkredis kaj scias, ke vi estas la Sanktulo de Dio.

James 4:2-3

2 Vi deziras, kaj ne havas; vi mortigas kaj konkuras, kaj ne povas akiri; vi batalas kaj militas; vi ne havas, cxar vi ne petas. 3 Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.

Leviticus 2:1

1 Se iu alportos farunoferon al la Eternulo, lia ofero estu el delikata faruno, kaj li versxu sur gxin oleon kaj metu sur gxin olibanon.

Proverbs 15:8

8 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo por la Eternulo; Sed la pregxo de virtuloj al Li placxas.

Proverbs 21:27

27 Oferdono de malvirtuloj estas abomenajxo; Kiom pli, kiam li gxin alportas kiel pekoferon!

Isaiah 1:11-15

11 Por kio Mi bezonas vian multegon da bucxoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatigxis de la bruloferoj de sxafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj sxafidoj kaj kaproj Mi ne deziras. 12 Kiam vi venas, por aperi antaux Mia vizagxo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi pasxu sur Mian korton? 13 Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindajxo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno! 14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin. 15 Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kasxas antaux vi Miajn okulojn; ecx kiam vi multe pregxas, Mi ne auxskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.

Isaiah 66:3

3 Unu bucxas bovon, alia mortigas homon; unu bucxoferas sxafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia pregxas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo gxuas ilian abomenindajxon,

Jeremiah 7:22

22 cxar Mi ne parolis al viaj patroj kaj Mi ne ordonis al ili pri bruloferoj kaj bucxoferoj en la tago, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta;

Amos 5:21-22

21 Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj. 22 Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.

Amos 5:25

25 CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?

Zechariah 7:5-6

5 Diru al la tuta popolo de la lando kaj al la pastroj jene:Kiam vi fastis kaj funebris en la kvina monato kaj en la sepa dum la sepdek jaroj-cxu por Mi vi fastis? cxu por Mi? 6 Kaj kiam vi mangxas kaj trinkas, cxu ne por vi mem vi mangxas kaj trinkas?

Malachi 1:6-8

6 Filo respektas patron, kaj sklavo sian sinjoron; sed se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi? kaj se Mi estas sinjoro, kie estas la timo antaux Mi? diras la Eternulo Cebaot al vi, ho pastroj, kiuj malhonoras Mian nomon. Kaj vi diras:Per kio ni malhonoras Vian nomon? 7 Vi alportas sur Mian altaron panon malpuran, kaj tamen vi diras:Per kio ni malpurigxis antaux Vi? Per tio, ke vi diras:La tablo de la Eternulo estas senvalora. 8 Kaj kiam vi alportas oferon blindan, cxu tio ne estas malbona? aux kiam vi alportas laman aux malsanan, cxu tio ne estas malbona? Provu alporti gxin al via regionestro-cxu vi tiam placxos al li, kaj cxu li akceptos vin favore? diras la Eternulo Cebaot.

Malachi 1:13-14

13 Kaj vi diras:Tio estas nur klopodoj! Kaj vi malsxatas tion, diras la Eternulo Cebaot, kaj vi alportas tion, kio estas sxtelita, lama, aux malsana, kaj vi alportas ankaux tiaspecan farunoferon. CXu Mi povas favore akcepti tion el via mano? diras la Eternulo. 14 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

Malachi 3:8

8 CXu povas homo ruzi kontraux Dio? tamen vi ruzas kontraux Mi. Vi diras:En kio ni ruzas kontraux Vi? En la dekonajxo kaj la oferdonoj.

Matthew 11:30

30 CXar mia jugo estas facila, kaj mia sxargxo estas malpeza.

Exodus 30:7

7 Kaj Aaron incensadu sur gxi aroman incenson; cxiumatene, kiam li ordigos la lucernojn, li incensu.

Exodus 30:23-24

23 Prenu al vi plej bonajn aromajxojn:da bonodora mirho kvincent siklojn, kaj da aroma cinamo duonon de tio, ducent kvindek, kaj da aroma kano ducent kvindek, 24 kaj da kasio kvincent siklojn laux la mezuro de la sankta siklo, kaj da olivoleo unu hinon.

Exodus 30:34

34 Kaj la Eternulo diris al Moseo:Prenu al vi aromajxon:balzamon kaj stakton kaj galbanon bonodoran kaj puran olibanon, po egalaj partoj el cxio;

Leviticus 3:16

16 Kaj la pastro bruligu tion sur la altaro; gxi estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo; la tuta sebo estu por la Eternulo.

Leviticus 4:31

31 Kaj gxian tutan sebon li apartigos, kiel estas apartigata la sebo de la pacoferoj, kaj la pastro bruligos gxin sur la altaro, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo; kaj la pastro pekliberigos lin, kaj estos pardonite al li.

Psalms 50:9-13

9 Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn: 10 CXar al Mi apartenas cxiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj; 11 Mi konas cxiujn birdojn sur la montoj, Kaj cxiuj bestoj de la kampoj estas antaux Mi. 12 Se Mi farigxus malsata, Mi ne dirus al vi, CXar al Mi apartenas la mondo, kaj cxio, kio gxin plenigas. 13 CXu Mi mangxas viandon de bovoj, Kaj cxu Mi trinkas sangon de kaproj?

Psalms 95:10

10 Kvardek jarojn Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili estas popolo kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

Isaiah 1:14

14 Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili farigxis por Mi sxargxo, tedis al Mi porti ilin.

Isaiah 1:24

24 Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael:Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontrauxuloj, kaj Mi vengxos al Miaj malamikoj.

Isaiah 7:13

13 Kaj li diris:Auxskultu, domo de David:cxu ne suficxas al vi cxagreni homojn, ke vi cxagrenas ecx mian Dion?

Isaiah 63:10

10 Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li farigxis ilia malamiko kaj mem batalis kontraux ili.

Jeremiah 6:20

20 Por kio Mi bezonas la olibanon venantan el SXeba, kaj la bonodoran kanon el malproksima lando? viaj bruloferoj ne placxas al Mi, kaj viaj bucxoferoj ne estas agrablaj al Mi.

Ezekiel 6:9

9 Kaj viaj savigxintoj rememoros Min inter la nacioj, kien ili estos forkondukitaj, kiam Mi disbatos ilian malcxastan koron, kiu defalis de Mi, kaj iliajn okulojn, kiuj malcxastis kun siaj idoloj; kaj ili mem pentos pri la malbonagoj, kiujn ili faris per cxiuj siaj abomenindajxoj.

Ezekiel 16:43

43 Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per cxio tio, Mi ankaux metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malcxastajxon kun cxiuj viaj abomenindajxoj.

Amos 2:13

13 Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.

Malachi 1:14

14 Malbenata estu la hipokritulo, kiu havas en sia brutaro sendifektan virbruton, sed, farinte sanktan promeson, li alportas ofere al la Sinjoro kriplajxon; cxar Mi estas Regxo granda, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mia nomo estas timata inter la nacioj.

Malachi 2:13-17

13 Ankaux tion vi faras:vi kovras la altaron de la Eternulo per larmoj, plorado, kaj gxemado tiel, ke Li jam ne povas rigardi la donojn nek akcepti ion agrable el via mano. 14 Vi diras:Kial? Tial, ke la Eternulo estas atestanto inter vi kaj la edzino de via juneco, kontraux kiu vi agis perfide, kvankam sxi estas via kamaradino kaj via legxa edzino. 15 Tion ne faris ecx seninfanulo, se en li restis spirito. Kion faris la seninfanulo? li petis de Dio idaron. Estu do singardaj en via spirito, kaj neniu agu perfide kontraux la edzino de sia juneco. 16 Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide. 17 Vi indignigis la Eternulon per viaj vortoj. Tamen vi diras:Per kio ni indignigis Lin? Per tio, ke vi diras:CXiu malbonaganto estas bona antaux la okuloj de la Eternulo, kaj tiajn Li favoras; aux:Kie estas la Dio de justeco?

Psalms 25:7

7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

Psalms 25:11

11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda.

Psalms 51:9

9 Kasxu Vian vizagxon de miaj pekoj, Kaj cxiujn miajn krimojn elstreku.

Psalms 79:8-9

8 Ne memoru niajn antauxajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; CXar ni tre konsumigxis. 9 Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.

Isaiah 1:18

18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.

Isaiah 37:35

35 Mi defendos cxi tiun urbon, por savi gxin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

Isaiah 38:17

17 Jen en bonon aliformigxis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, CXar Vi jxetis malantaux Vin cxiujn miajn pekojn.

Isaiah 43:11

11 Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.

Isaiah 44:22

22 Mi forvisxis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, cxar Mi savis vin.

Isaiah 48:8-10

8 Vi ne auxdis, vi ne sciis, kaj via orelo antauxe ne estis malfermita; cxar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskigxo oni ja nomas vin nefidindulo. 9 Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi ne ekstermu vin. 10 Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis argxento; Mi elprovis vin en la forno de mizero.

Jeremiah 31:34

34 Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; cxar cxiuj Min konos, de iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj, diras la Eternulo; cxar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Jeremiah 50:20

20 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo, diras la Eternulo, oni sercxos malbonagon de Izrael, sed gxi ne estos, kaj pekon de Jehuda, sed gxi ne trovigxos; cxar Mi pardonos al tiuj, kiujn Mi restigos.

Ezekiel 20:9

9 Tamen pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, inter kiuj ili estis kaj antaux kies okuloj Mi konigis Min al ili, Mi agis tiel, ke Mi elkondukis ilin el la lando Egipta.

Ezekiel 20:14

14 Tamen Mi agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.

Ezekiel 20:22

22 Tamen Mi retiris Mian manon kaj agis pro Mia nomo, por ke gxi ne malsanktigxu antaux la okuloj de la nacioj, antaux kies okuloj Mi elkondukis ilin.

Ezekiel 36:22

22 Tial diru al la domo de Izrael:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis.

Ezekiel 36:32

32 Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj rugxigxu pri via konduto, ho domo de Izrael!

Micah 7:18-19

18 Kiu estas Dio simila al Vi, kiu pardonas malbonagon kaj preterlasas la kulpon de la restajxo de Sia heredajxo, ne konservas por cxiam Sian koleron, cxar Li amas bonfari? 19 Li denove kompatos nin, malgrandigos niajn malbonagojn, kaj jxetos en la profundon de la maro cxiujn niajn pekojn.

Mark 2:7

7 Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?

Acts 3:19

19 Pentu do, kaj konvertigxu, por ke viaj pekoj estu forvisxitaj, por ke venu tempoj de refresxigxo de la vizagxo de la Eternulo,

Romans 5:20

20 Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis,

Ephesians 1:8

8 kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento,

Hebrews 8:12

12 CXar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.

Hebrews 10:17

17 Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.

Genesis 32:12

12 Vi diris ja: Mi faros al vi bonon, kaj Mi faros vian idaron tia, kia estas la apudmara sablo, kiun oni ne povas kalkuli pro multegeco.

Job 16:21

21 Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.

Job 23:3-6

3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono! 4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj. 5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi. 6 CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min;

Job 40:4-5

4 Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian busxon. 5 Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.

Job 40:7-8

7 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi. 8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?

Psalms 141:2

2 Mia pregxo valoru antaux Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.

Isaiah 43:9

9 CXiuj nacioj kolektigxu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antauxdirus aux anoncus al ni antauxlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni auxdu, kaj diru:Estas vero!

Isaiah 50:8

8 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi.

Jeremiah 2:21-35

21 Mi plantis vin kiel bonegan vinberbrancxon, portontan plej gxustajn fruktojn; kiel do vi sxangxigxis cxe Mi je vinberbrancxo sovagxa? 22 Se vi ecx lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaux Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo. 23 Kiel vi povas diri:Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo. 24 Kiu povas reteni sovagxan azeninon, alkutimigxintan al la dezerto, kiam gxi sopiregas de sia volupta celado? cxiuj, kiuj gxin sercxas, ne bezonas lacigxi, en la sama stato ili gxin trovos. 25 Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorgxon de soifo. Sed vi diras:Ne, mi ne volas, cxar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin. 26 Kiel sxtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj regxoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj, 27 kiuj diras al ligno:Vi estas mia patro; kaj al sxtono:Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizagxon; sed en la tempo de sia malfelicxo ili diras:Levigxu, kaj savu nin. 28 Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili levigxu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfelicxo; cxar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda. 29 Kial vi volas disputi kun Mi? vi cxiuj defalis de Mi, diras la Eternulo. 30 Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono. 31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! CXu Mi estis por Izrael dezerto aux lando malluma? Kial do Mia popolo diras:Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi? 32 CXu virgulino forgesas sian ornamon, aux fiancxino sian cxirkauxligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla. 33 Kiel vi beligas vian vojon, por sercxi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimigxis. 34 Ecx sur viaj baskoj oni trovas sangon de malricxuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur cxiuj tiuj lokoj. 35 Vi diras:Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos jugxon inter ni pro tio, ke vi diras:Mi ne pekis.

Ezekiel 36:37

37 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Ankoraux en tio Mi trovigos Min al la domo de Izrael, kaj faros al ili:Mi multigos cxe ili la homojn kiel sxafojn.

Luke 10:29

29 Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?

Luke 16:15

15 Kaj li diris al ili:Vi estas tiuj, kiuj sxajnigas sin justaj antaux homoj, sed Dio scias viajn korojn; cxar kio estas altigita inter homoj, tio estas abomenajxo antaux Dio.

Luke 18:9-14

9 Kaj li parolis la jenan parabolon, ankaux por iuj, kiuj fidis al si, ke ili estas justuloj, kaj malestimis la ceterajn: 10 Du homoj supreniris en la templon, por pregxi; unu estis Fariseo, kaj la alia estis impostisto. 11 La Fariseo, starante, pregxis kun si jene:Ho Dio, mi Vin dankas, ke mi ne estas kiel la ceteraj homoj, rabemaj, maljustaj, adultemaj, nek ecx kiel cxi tiu impostisto. 12 Mi fastas dufoje en semajno; mi donas dekonajxojn el cxio, kion mi akiras. 13 Sed la impostisto, starante malproksime, ne volis ecx levi la okulojn al la cxielo, sed batadis sian bruston, dirante:Ho Dio, estu favora al mi pekulo. 14 Mi diras al vi:CXi tiu malsupreniris al sia domo, pravigita pli ol tiu; cxar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

Romans 8:33

33 Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;

Romans 10:3

3 CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio.

Romans 11:35

35 aux kiu antauxe al Li donis ion, poste redonotan al li?

Numbers 32:14

14 Kaj jen vi levigxis anstataux viaj patroj, nova generacio da pekuloj, por ankoraux plifortigi la flaman koleron de la Eternulo kontraux Izrael.

Psalms 78:8

8 Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.

Psalms 106:6-7

6 Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis. 7 Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Rugxa Maro.

Isaiah 3:12

12 Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

Isaiah 9:15

15 Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malverajxon, estas la vosto.

Isaiah 28:7

7 Sed ankaux cxi tiuj sxanceligxas de vino kaj balancigxas de drinkajxo; pastro kaj profeto sxanceligxas de drinkajxo, senkonsciigxas de vino, vagas pro drinkajxo, eraras en la vidado, falpusxigxas cxe la jugxa verdikto.

Isaiah 56:10-12

10 Liaj gardistoj cxiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili cxiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kusxemaj, amantaj dormeti. 11 Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satigxi; kaj ili estas pasxtistoj, kiuj nenion komprenas; cxiu iras sian vojon, cxiu siaflanke sercxas sian profiton, dirante: 12 Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigajxon; kaj kiel estas hodiaux, tiel estos morgaux, multe kaj ankoraux multe pli.

Jeremiah 3:25

25 Ni kusxu en nia abomenindajxo, kaj nia hontindajxo nin kovru; cxar kontraux la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco gxis la nuna tago, kaj ni ne auxskultis la vocxon de la Eternulo, nia Dio.

Jeremiah 5:31

31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Jeremiah 23:11-15

11 CXar profeto kaj pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo. 12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo. 13 CXe la profetoj de Samario Mi vidis stultecon:ili profetis en la nomo de Baal, kaj erarigis Mian popolon Izrael; 14 sed cxe la profetoj de Jerusalem Mi vidis ion teruran:ili adultas, iras vojon de mensogoj, kaj subtenas la manojn de malbonaguloj, por ke neniu el ili konvertu sin de sia malboneco; ili cxiuj farigxis por Mi kiel Sodom, kaj la logxantoj de la urbo kiel Gomora. 15 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot pri la profetoj:Jen Mi mangxigos al ili vermuton kaj trinkigos al ili akvon maldolcxan; cxar de la profetoj de Jerusalem disvastigxas malpieco en la tuta lando.

Lamentations 4:13-14

13 Tio farigxis pro la pekoj de gxiaj profetoj, pro la malbonagoj de gxiaj pastroj, Kiuj versxadis en gxi sangon de virtuloj. 14 Kiel blinduloj ili vagadis sur la stratoj, Malpurigis sin per sango tiel, ke oni ne povis tusxi iliajn vestojn.

Ezekiel 16:3

3 kaj diru:Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem:Via deveno kaj via naskigxlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas HXetidino.

Ezekiel 22:25-28

25 La amasigxintaj profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon; ili mangxas animojn, forprenas valorajxojn kaj multekostajxojn, multigas en gxi la nombron de gxiaj vidvinoj. 26 GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili. 27 GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton. 28 GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis.

Hosea 4:6

6 Mia popolo pereos pro tio, ke gxi ne havas scion. CXar vi forpusxis la scion, tial Mi vin forpusxos, ke vi ne plu estu Mia pastro. CXar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaux Mi forgesos viajn infanojn.

Micah 3:11

11 GXiaj cxefoj jugxas pro subacxeto, gxiaj pastroj instruas pro pago, kaj gxiaj profetoj antauxdiras pro mono; tamen ili apogas sin sur la Eternulo, kaj diras:La Eternulo estas ja meze de ni, ne trafos nin malfelicxo.

Zechariah 1:4-6

4 Ne estu kiel viaj patroj, al kiuj vokadis la antauxaj profetoj, dirante:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj-sed ili ne auxskultis kaj ne atentis Min, diras la Eternulo. 5 Kie estas viaj patroj? kaj ecx la profetoj, cxu ili povas vivi eterne? 6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

Malachi 2:4-8

4 Kaj vi scios, ke Mi sendis al vi cxi tiun ordonon, por konservi Mian interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot. 5 Mia interligo kun li estis por vivo kaj paco, kaj Mi donis ilin al li, por ke li timu Min, kaj li timis Min kaj respektegis Mian nomon. 6 Instruo de la vero estis en lia busxo, kaj maljustajxo ne trovigxis sur liaj lipoj; en paco kaj sincereco li iradis antaux Mi, kaj multajn li deturnis de peko. 7 CXar la lipoj de pastro devas konservi scion, kaj el lia busxo oni devas sercxi instruon; cxar li estas sendito de la Eternulo Cebaot. 8 Sed vi forklinigxis de la vojo, vi delogis multajn de la instruo, vi detruis la interligon kun Levi, diras la Eternulo Cebaot.

Malachi 3:7

7 De post la tagoj de viaj patroj vi deturnis vin de Miaj legxoj kaj ne observas ilin; revenu al Mi, kaj tiam Mi returnos Min al vi, diras la Eternulo Cebaot. Sed vi diras:En kio ni devas reveni?

Matthew 15:14

14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

Matthew 27:1

1 Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin;

Matthew 27:41

41 Tiel same ankaux la cxefpastroj, mokante kun la skribistoj kaj la pliagxuloj, diris:

John 11:49-53

49 Sed unu el ili, Kajafas, cxefpastro en tiu sama jaro, diris al ili:Vi scias nenion, 50 nek konsideras, ke bone estas por vi, ke unu homo mortu por la popolo, kaj ke la tuta nacio ne pereu. 51 Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio; 52 kaj ne nur por la nacio, sed ankaux por ke li kunvenigu en unu la cxie disjxetitajn filojn de Dio. 53 De post tiu tago do ili konsiligxis, por lin mortigi.

Acts 5:17-18

17 Sed starigxis la cxefpastro, kaj cxiuj, kiuj estis kun li (tio estas la sekto de la Sadukeoj), kaj ili plenigxis de jxaluzo, 18 kaj jxetis manojn sur la apostolojn, kaj metis ilin en la publikan gardejon.

Acts 7:51

51 Vi malmolnukaj, vi necirkumciditaj je koro kaj oreloj, vi cxiam rezistas al la Sankta Spirito; kiel viaj patroj, tiel ankaux vi.

Romans 5:12

12 Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis cxiujn homojn pro tio, ke cxiuj pekis;

Deuteronomy 28:15-20

15 Sed se vi ne auxskultos la vocxon de la Eternulo, via Dio, penante plenumi cxiujn Liajn ordonojn kaj legxojn, kiujn mi transdonas al vi hodiaux, tiam venos sur vin cxiuj cxi tiuj malbenoj kaj atingos vin. 16 Malbenita vi estos en la urbo, kaj malbenita vi estos sur la kampo. 17 Malbenita estos via korbo kaj via pastujo. 18 Malbenita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero, la naskitajxo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj. 19 Malbenita vi estos cxe via venado, kaj malbenita vi estos cxe via elirado. 20 La Eternulo sendos sur vin malbenon, konfuzon, kaj malsukceson en cxiuj entreprenoj de via mano, kion ajn vi faros, gxis vi estos ekstermita kaj gxis vi baldaux pereos, pro viaj malbonaj agoj, pro tio, ke vi Min forlasis.

Deuteronomy 29:21-28

21 kaj la Eternulo apartigos lin por pereo el cxiuj triboj de Izrael, konforme al cxiuj malbenoj de la interligo, kiu estas skribita en cxi tiu libro de instruo. 22 Kaj diros la venonta generacio, viaj infanoj, kiuj aperos post vi, kaj la alilandulo, kiu venos el malproksima lando kaj vidos la plagojn de cxi tiu lando kaj gxiajn malsanojn, per kiuj la Eternulo gxin frapos- 23 sulfuro kaj salo, bruligitajxo estas la tuta lando; gxi ne estas prisemata kaj ne naskas, kaj nenia herbo tie elkreskas, simile al la ruinoj de Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim, kiujn la Eternulo ruinigis en Sia kolero kaj en Sia furiozo- 24 cxiuj popoloj diros:Pro kio la Eternulo tiel agis kun cxi tiu lando? pro kio estis tiu granda flamo de kolero? 25 Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, kiun Li faris kun ili, kiam Li elkondukis ilin el la lando Egipta, 26 kaj ili iris kaj servis al aliaj dioj kaj adorklinigxis al ili, al dioj, kiujn ili ne konis kaj kiujn Li ne destinis por ili: 27 pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux tiu lando, kaj Li venigis sur gxin cxiujn malbenojn, kiuj estas skribitaj en cxi tiu libro; 28 kaj la Eternulo eljxetis ilin el ilia lando en kolero kaj en furiozo kaj en granda indigno, kaj Li jxetis ilin en landon alian, kiel ni vidas nun.

2 Samuel 1:21

21 Montoj en Gilboa, Nek roso nek pluvo estu sur vi, nek kampoj fruktodonaj; CXar tie estas malhonorita la sxildo de herooj, La sxildo de Saul, kvazaux li ne estus oleita per sankta oleo.

Psalms 79:4

4 Ni farigxis hontindajxo por niaj najbaroj, Mokatajxo kaj insultatajxo por niaj cxirkauxantoj.

Psalms 82:6-7

6 Mi diris:Vi estas dioj, Kaj cxiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel cxiu el la potenculoj.

Psalms 89:39

39 Vi disigis la interligon kun Via sklavo, JXetis sur la teron lian kronon.

Isaiah 42:24-25

24 Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? cxu ne la Eternulo, kontraux kiu ni pekis, ne volis iri laux Liaj vojoj kaj ne auxskultis Lian instruon? 25 Kaj Li elversxis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon cxirkauxe de li, sed li ne komprenis; Li jxetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.

Isaiah 47:6

6 Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredajxon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;

Jeremiah 24:9

9 kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en cxiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur cxiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin;

Lamentations 2:2

2 Senindulge ekstermis la Sinjoro cxiujn logxejojn de Jakob; Li detruis en Sia kolero la fortikajxojn de la filino de Jehuda, alniveligis ilin al la tero; Li frapis la regnon kaj gxiajn regantojn.

Lamentations 2:6-7

6 Kiel gxardenon Li ruinigis lian tendon, detruis lian kunvenejon; La Eternulo forgesigis en Cion feston kaj sabaton, Kaj forpusxis en la indigno de Sia kolero regxon kaj pastron. 7 La Sinjoro forlasis Sian altaron, abomenis Sian sanktejon, Transdonis en la manojn de malamikoj la murojn de gxiaj palacoj; Ili faris bruon en la domo de la Eternulo kiel en tago de festo.

Lamentations 4:20

20 La spiro de nia vivo, la sanktoleito de la Eternulo, kaptigxis en iliajn kavojn, Pri kiu ni diris:Sub lia ombro ni vivos inter la nacioj.

Ezekiel 5:15

15 Kaj vi estos hontindajxo kaj mokatajxo, ekzemplo kaj teruro por la nacioj, kiuj estas cxirkaux vi, kiam Mi faros kontraux vi jugxon en kolero kaj indigno kaj kun indigna moralinstruo. Mi, la Eternulo, tion diris.

Daniel 9:14

14 Kaj la Eternulo viglis super la malfelicxo kaj venigis gxin sur nin; cxar justa estas la Eternulo, nia Dio, en cxiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne auxskultis Lian vocxon.

Zechariah 8:13

13 Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael, estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi farigxos beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortigxu.

Luke 21:21-24

21 Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en gxia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. 22 CXar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumigxu cxio, kio estas skribita. 23 Ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj! cxar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraux cxi tiu popolo. 24 Kaj ili falos per trancxrando de glavo, kaj forkaptigxos en cxiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, gxis plenumigxos la tempoj de la nacianoj.

1 Thessalonians 2:16

16 ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.