1 Silentu antaux Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortigxu; ili alproksimigxu kaj parolu; ni kune iru al jugxo.
Isaiah 41:1 Cross References - Esperanto
Job 23:3-7
3 Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
4 Mi prezentus al Li jugxan aferon, Kaj mian busxon mi plenigus per argumentoj.
5 Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
6 CXu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraux mi? Ne, Li nur atentu min;
7 Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberigxus por cxiam de mia Jugxanto.
Job 31:35-36
Job 38:3
3 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
Job 40:7-10
7 Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
8 CXu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montrigxu prava?
9 Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per vocxo simile al Li,
10 Tiam ornamu vin per majesto, kaj altigxu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;
Psalms 46:10
10 Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
Isaiah 1:18
18 Venu, kaj ni faru inter ni jugxan disputon, diras la Eternulo:se viaj pekoj estas sangorugxaj, ili farigxos blankaj kiel negxo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili farigxos kiel lano.
Isaiah 8:9-10
Isaiah 11:11
11 En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restajxon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de SXinar kaj de HXamat kaj de la insuloj de la maro.
Isaiah 34:1
1 Alproksimigxu, popoloj, por auxskulti; kaj atentu, ho gentoj; auxskultu la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas, la mondo kaj cxiuj gxiaj produktoj.
Isaiah 41:6-7
Isaiah 41:21-22
Isaiah 48:16
16 Alproksimigxu al Mi, auxskultu tion; de la komenco Mi ne parolis sekrete; de la momento, kiam la afero komencigxis, Mi tie estis. Kaj ankaux nun sendis min la Sinjoro, la Eternulo, kaj Lia spirito.
Isaiah 49:1
1 Auxskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj:la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.
Isaiah 50:8
8 Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraux mi? ni starigxu kune; kiu postulas jugxon kontraux mi, li alproksimigxu al mi.
Joel 3:10-11
Micah 6:1-3
1 Auxskultu, kion diras la Eternulo:Levigxu, havu jugxan disputon kun la montoj, kaj la montetoj auxdu vian vocxon.
2 Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.
3 Ho Mia popolo! kion Mi faris al vi, kaj per kio Mi faris al vi maljustajxon? respondu al Mi.
Habakkuk 2:20
20 Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaux Li!
Zechariah 2:13
13 CXiu karno silentu antaux la Eternulo, cxar Li levigxis el Sia sankta logxejo.