Isaiah 39:7 Cross References - Esperanto

7 Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la regxo de Babel.

2 Kings 24:12

12 Kaj Jehojahxin, regxo de Judujo, eliris al la regxo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la regxo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia regxado.

2 Kings 24:15

15 Kaj li forkondukis Jehojahxinon en Babelon; kaj la patrinon de la regxo kaj la edzinojn de la regxo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.

2 Kings 25:6-7

6 Kaj ili kaptis la regxon kaj forkondukis lin al la regxo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li jugxon. 7 La filojn de Cidkija oni bucxis antaux liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon.

2 Chronicles 33:11

11 Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la regxo de Asirio; kaj ili malliberigis Manasen per katenoj, ligis lin per cxenoj, kaj forkondukis lin en Babelon.

2 Chronicles 36:10

10 Kiam la jaro finigxis, la regxo Nebukadnecar sendis, kaj venigis lin en Babelon, kune kun multekostaj vazoj el la domo de la Eternulo, kaj li faris lian fraton Cidkija regxo super Judujo kaj Jerusalem.

2 Chronicles 36:20

20 Kaj tiujn, kiuj restis de la glavo, li forkondukis en Babelon, kaj ili farigxis sklavoj por li kaj por liaj filoj, gxis venis la regado de la Persoj;

Jeremiah 39:7

7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.

Ezekiel 17:12-20

12 Diru do al la domo malobeema:CXu vi ne scias, kion tio signifas? Diru:Jen venis la regxo de Babel en Jerusalemon, kaj prenis gxian regxon kaj gxiajn eminentulojn kaj venigis ilin al si en Babelon; 13 kaj li prenis iun el la regxa idaro kaj faris kun li interligon kaj prenis de li jxuron, kaj la potenculojn de la lando li forprenis, 14 por ke la regno estu humila kaj ne altigu sin, kaj por ke gxi konservu lian interligon kaj povu sin teni. 15 Sed tiu defalis de li, kaj sendis siajn senditojn en Egiptujon, por ke oni donu al li cxevalojn kaj multe da homoj. CXu li povas havi sukceson? cxu povas savigxi tiu, kiu tiel agas? cxu li savigxos, se li rompis la interligon? 16 Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, sur la loko de tiu regxo, kiu faris lin regxo kaj antaux kiu li malsxatis sian jxuron kaj rompis lian interligon, cxe li, en Babel, li mortos. 17 Kaj Faraono kun granda forto kaj multenombra anaro ne helpos al li en la milito, kiam estos sursxutitaj remparoj kaj estos konstruitaj bastionoj, por ekstermi multe da homoj. 18 Kaj cxar li malsxatis la jxuron kaj rompis la interligon, cxar li donis sian manon kaj tamen faris cxion cxi tion, tial li ne savigxos. 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:Kiel Mi vivas, Mian jxuron, kiun li malsxatis, kaj Mian interligon, kiun li rompis, Mi metos sur lian kapon. 20 Mi jxetos sur lin Mian reton, kaj li kaptigxos en Mian kaptilon; kaj Mi forkondukos lin en Babelon, kaj tie Mi faros sur li jugxon pro la krimo, kiun li faris kontraux Mi.

Daniel 1:1-7

1 En la tria jaro de la regxado de Jehojakim, regxo de Judujo, venis Nebukadnecar, regxo de Babel, al Jerusalem, kaj eksiegxis gxin. 2 Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, regxon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon SXinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio. 3 Kaj la regxo diris al Asxpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la regxa idaro kaj el la nobelaro, li venigu 4 knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por cxiu sagxajxo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la regxo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon HXaldean. 5 Kaj la regxo destinis por ili por cxiu tago mangxajxojn de la regxa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finigxo ili estis komencontaj la servadon antaux la regxo. 6 El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, HXananja, Misxael, kaj Azarja. 7 La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltsxacar; al HXananja, SXadrahx; al Misxael, Mesxahx; kaj al Azarja, Abed-Nego.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.