Isaiah 37:19 Cross References - Esperanto

19 kaj jxetis iliajn diojn en fajron; cxar tio estis ne dioj, sed faritajxoj de homaj manoj, ligno kaj sxtono, ili ekstermis ilin.

Exodus 32:20

20 Kaj li prenis la bovidon, kiun ili faris, kaj disbruligis gxin per fajro kaj disfrakasis gxis pulvoreco kaj dissxutis sur akvo kaj trinkigis gxin al la Izraelidoj.

2 Samuel 5:21

21 Kaj ili lasis tie siajn diojn, kaj forportis ilin David kaj liaj viroj.

Psalms 115:4-8

4 Iliaj idoloj estas argxento kaj oro, Faritajxo de homaj manoj. 5 Busxon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas; 6 Orelojn ili havas, sed ne auxdas; Nazon ili havas, sed ne flaras; 7 Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorgxo. 8 Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, CXiuj, kiuj ilin fidas.

Isaiah 10:9-11

9 CXu Kalno ne estas kiel Karkemisx? cxu HXamat ne estas kiel Arpad? cxu Samario ne estas kiel Damasko? 10 CXar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario, 11 tial, kiel mi agis kun Samario kaj gxiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj gxiaj idoloj.

Isaiah 26:14

14 Ili mortis kaj ne revivigxos, ili estas malvivuloj kaj ne relevigxos; cxar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis cxiun memoron pri ili.

Isaiah 36:18-20

18 HXizkija ne forlogu vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio? 19 Kie estas la dioj de HXamat kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj cxu ili savis Samarion el miaj manoj? 20 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?

Isaiah 40:19-21

19 CXu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun orajxisto kovras per oro kaj ornamas per argxentaj cxenoj? 20 Kiu estas tro malricxa por la oferdono, tiu elektas lignon ne putrantan, sercxas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan. 21 CXu vi ne scias? cxu vi ne auxdis? cxu ne estis dirite al vi antauxlonge? cxu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero?

Isaiah 41:7

7 Kaj la skulptisto kuragxigas la fandiston, la ladfaristo la forgxiston, kaj li diras:La kunigxo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke gxi ne sxanceligxu.

Isaiah 41:24

24 Sed jen vi estas neniajxo, kaj via agado estas neniajxo; abomenindajxon oni elektas en vi.

Isaiah 41:29

29 Jen ili cxiuj estas vantajxo, neniajxo estas ilia faro, vento kaj senenhavajxo estas iliaj fanditaj idoloj.

Isaiah 44:9-10

9 CXiuj, kiuj faras idolojn, estas vantajxo, kaj iliaj amatajxoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj. 10 Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?

Isaiah 44:17

17 Kaj gxian restajxon li faris dio, li faris el gxi sian idolon; li adoras gxin, adorklinigxas kaj pregxas al gxi, kaj diras:Savu min, cxar vi estas mia dio.

Isaiah 46:1-2

1 Klinigxis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, farigxis sxargxo por lacaj bestoj. 2 Ili klinigxis kaj falis kune, ne povis savi sian sxargxon, kaj mem iris en malliberecon.

Jeremiah 10:3-6

3 CXar la arangxoj de la nacioj estas vantajxo:ili dehakas arbon en la arbaro, kaj cxarpentisto prilaboras gxin per hakilo; 4 ili ornamas gxin per argxento kaj oro, fortikigas per najloj kaj marteloj, por ke gxi ne disfalu. 5 Ili estas kiel kolono cxirkauxforgxita; ili ne parolas, oni portas ilin, cxar ili ne povas iri. Ne timu ilin, cxar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon. 6 Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco.

Jeremiah 10:11

11 Diru do al ili:La dioj, kiuj ne kreis la cxielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la cxielo.

Hosea 8:6

6 CXar gxi estas faritajxo de Izrael; artisto gxin faris, kaj gxi ne estas dio; dispecetigxos la bovido de Samario.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.