Isaiah 36:2 Cross References - Esperanto

2 Kaj la regxo de Asirio sendis Rabsxaken el Lahxisx en Jerusalemon al la regxo HXizkija kun granda militistaro; kaj li starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo de la kampo de fulistoj.

2 Kings 18:17-37

17 La regxo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabsxaken el Lahxisx al la regxo HXizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalemon. Kiam ili venis, ili starigxis cxe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas cxe la vojo de la kampo de fulistoj. 18 Ili vokis la regxon. Kaj eliris al ili Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto. 19 Kaj Rabsxake diris al ili:Diru al HXizkija:Tiele diras la granda regxo, la regxo de Asirio:Kio estas la fido, kiun vi fidas? 20 Vi diris nur busxan babiladon; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraux mi? 21 Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur gxi, eniras en lian manon kaj trapikas gxin. Tia estas Faraono, regxo de Egiptujo, por cxiuj, kiuj fidas lin. 22 Eble vi diros al mi:La Eternulon, nian Dion, ni fidas? sed Li estas ja Tiu, kies altajxojn kaj altarojn HXizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem:Antaux cxi tiu altaro adorklinigxu en Jerusalem. 23 Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la regxo de Asirio; mi donos al vi du mil cxevalojn-cxu vi povas trovi rajdantojn por ili? 24 Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la cxaroj kaj rajdistoj? 25 Cetere, cxu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraux cxi tiun lokon, por ruinigi gxin? La Eternulo diris al mi:Iru kontraux cxi tiun landon kaj ruinigu gxin. 26 Tiam Eljakim, filo de HXilkija, kaj SXebna kaj Joahx diris al Rabsxake:Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, cxar ni komprenas; sed ne parolu kun ni Jude antaux la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego. 27 Sed Rabsxake diris al ili:CXu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? cxu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por mangxi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi? 28 Kaj Rabsxake starigxis, kaj ekkriis per lauxta vocxo Jude, kaj li ekparolis, dirante:Auxskultu la vortojn de la granda regxo, la regxo de Asirio. 29 Tiele diras la regxo:HXizkija ne forlogu vin, cxar li ne povos savi vin el lia mano. 30 Kaj HXizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante:La Eternulo certe nin savos, kaj cxi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la regxo de Asirio. 31 Ne auxskultu HXizkijan; cxar tiele diras la regxo de Asirio:Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj mangxu cxiu el sia vinbergxardeno kaj cxiu de sia figarbo kaj trinku cxiu la akvon el sia puto, 32 gxis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinbergxardenoj, en landon de olivoj kaj de mielo, kaj vi vivos kaj ne mortos. Kaj ne auxskultu HXizkijan, kiam li forlogas vin per la vortoj:La Eternulo nin savos. 33 CXu la dioj de la nacioj savis cxiu sian landon el la manoj de la regxo de Asirio? 34 Kie estas la dioj de HXamat kaj de Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim, de Hena kaj Iva? cxu ili savis Samarion el miaj manoj? 35 Kiu el cxiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj? 36 Kaj la popolo silentis kaj nenion respondis al li; cxar estis ordono de la regxo:Ne respondu al li. 37 Kaj Eljakim, filo de HXilkija, la palacestro, kaj SXebna, la skribisto, kaj Joahx, filo de Asaf, la kronikisto, venis al HXizkija en dissxiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabsxake.

2 Chronicles 32:9-23

9 Post tio Sanhxerib, regxo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis cxe Lahxisx kune kun sia tuta militistaro) al HXizkija, regxo de Judujo, kaj al cxiuj Judoj en Jerusalem, por diri: 10 Tiele diras Sanhxerib, regxo de Asirio:Kion vi fidas, logxante en la fortikajxo de Jerusalem? 11 HXizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la regxo de Asirio. 12 Li mem, HXizkija, forigis ja Liajn altajxojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaux unu sola altaro adorklinigxu kaj sur gxi incensu. 13 CXu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al cxiuj popoloj de la landoj? CXu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano? 14 Kiu el cxiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano? 15 HXizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaux viaj dioj ne savos vin el mia mano. 16 Kaj ankoraux pli liaj servantoj parolis kontraux Dio, la Eternulo, kaj kontraux Lia servanto HXizkija. 17 Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaux la Dio de HXizkija ne savos Sian popolon el mia mano. 18 Kaj ili kriis per lauxta vocxo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi gxin kaj senkuragxigi gxin, por ke ili povu venkopreni la urbon. 19 Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritajxo de homaj manoj. 20 Sed la regxo HXizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpregxis pri tio kaj kriis al la cxielo. 21 Kaj la Eternulo sendis angxelon, kaj li ekstermis cxiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la regxo de Asirio. Kaj cxi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo. 22 Tiamaniere la Eternulo savis HXizkijan kaj la logxantojn de Jerusalem el la mano de Sanhxerib, regxo de Asirio, kaj el la manoj de cxiuj; kaj Li gardis ilin cxirkauxe. 23 Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al HXizkija, regxo de Judujo. Kaj post tio li altigxis en la okuloj de cxiuj nacioj.

Isaiah 7:3

3 Sed la Eternulo diris al Jesaja:Iru renkonte al Ahxaz, vi kaj via filo SXear-Jasxub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, cxe la vojo al la kampo de fulistoj,

Isaiah 22:9-11

9 kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto. 10 Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron. 11 Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj gxian antikvan Kreinton vi ne rigardis.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.