Isaiah 32:8 Cross References - Esperanto

8 Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.

2 Samuel 9:1-13

1 Kaj David diris:CXu ekzistas ankoraux iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon pro Jonatan? 2 El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la regxo diris al li:CXu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis:Mi, via sklavo. 3 Tiam la regxo diris:CXu ekzistas ankoraux iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la regxo:Ekzistas ankoraux filo de Jonatan, lamulo. 4 Kaj la regxo diris al li:Kie li estas? Kaj Ciba diris al la regxo:Jen li estas en la domo de Mahxir, filo de Amiel, en Lo-Debar. 5 Tiam la regxo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar. 6 Kaj venis Mefibosxet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis. Kaj David diris:Mefibosxet! Kaj tiu diris:Jen mi estas, via sklavo. 7 Kaj David diris al li:Ne timu, cxar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi cxiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi mangxados cxiam cxe mia tablo. 8 Kaj tiu adorklinigxis, kaj diris:Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas? 9 Kaj la regxo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:CXion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro; 10 prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por mangxado; sed Mefibosxet, filo de via sinjoro, mangxados cxiam cxe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn. 11 Kaj Ciba diris al la regxo:CXion, kion mia sinjoro la regxo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefibosxet mangxados cxe mia tablo egale al la filoj de la regxo. 12 Mefibosxet havis malgrandan filon, kies nomo estis Mihxa. Kaj cxiuj, kiuj logxis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefibosxet. 13 Kaj Mefibosxet logxis en Jerusalem, cxar li cxiam mangxadis cxe la tablo de la regxo. Kaj li estis lama je siaj ambaux piedoj.

Job 31:16-21

16 CXu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aux cxu mi turmentis la okulojn de vidvino? 17 CXu mian panpecon mi mangxis sola? CXu ne mangxis de gxi ankaux orfo? 18 CXar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto. 19 Kiam mi vidis malfelicxulon sen vesto Kaj malricxulon sen kovro, 20 CXu tiam ne benis min liaj lumboj, CXu li ne estis varmigata per la lano de miaj sxafoj? 21 Se mi levis mian manon kontraux orfon, CXar mi vidis en la pordego helpon al mi,

Psalms 112:9

9 Li sxutas kaj donas al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altigxos en honoro.

Proverbs 11:24-25

24 Unu disdonas, kaj ricxigxas cxiam pli; Alia tro avaras, kaj tamen nur malricxigxas. 25 Animo benanta gxuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos suficxe por trinki.

Luke 6:33-35

33 Kaj se vi bonfaras al viaj bonfarantoj, kian dankon vi havas? cxar ecx la pekuloj tiel same faras. 34 Kaj se vi pruntas al tiuj, de kiuj vi esperas ricevi, kian dankon vi havas? ecx pekuloj pruntas al pekuloj, por egale rericevi. 35 Sed amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj via rekompenco estos granda, kaj vi estos filoj de la Plejalta; cxar Li estas bona al la nedankemuloj kaj malbonuloj.

Acts 9:39

39 Kaj Petro levigxis kaj iris kun ili. Kaj kiam li alvenis, ili lin kondukis en la supran cxambron; kaj alestis apud li cxiuj vidvinoj, plorante kaj montrante tunikojn kaj vestojn, kiujn Dorkas faris, kiam sxi estis ankoraux kun ili.

Acts 11:29-30

29 Kaj la discxiploj decidis, ke cxiu laux sia bonstato sendu helpon al la fratoj, kiuj logxis en Judujo; 30 tion ankaux ili faris, sendante al la presbiteroj per la manoj de Barnabas kaj Sauxlo.

2 Corinthians 8:2

2 nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia gxojo kaj ilia profunda malricxeco abundis al la ricxo de ilia malavareco.

2 Corinthians 9:6-11

6 Sed jen:Tiu, kiu semas sxpare, ankaux rikoltos sxpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaux rikoltos malavare. 7 CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan. 8 Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro; 9 kiel estas skribite: Li sxutis kaj donis al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne. 10 Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutrajxo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco; 11 dum vi pliricxigxos en cxio al cxia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.