Isaiah 14:20 Cross References - Esperanto

20 Vi ne estos kun ili en tombo, cxar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.

Job 18:16

16 Malsupre sekigxos liaj radikoj, Kaj supre detrancxigxos liaj brancxoj.

Job 18:19

19 Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos cxe li en lia logxloko.

Psalms 21:10

10 Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.

Psalms 37:28

28 CXar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; CXiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

Psalms 109:13

13 Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elvisxigxu ilia nomo.

Psalms 137:8-9

8 Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni. 9 Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur sxtono.

Isaiah 1:4

4 Ve al la popolo peka, al la gento sxargxita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malsxatis la Sanktulon de Izrael, ili forturnigxis malantauxen.

Isaiah 13:15-19

15 CXiu renkontita estos trapikita, kaj cxiu kaptita falos de glavo. 16 Iliaj infanoj estos frakasitaj antaux iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj. 17 Mi vekos kontraux ilin la Medojn, kiuj ne sxatas argxenton kaj oron ne avidas, 18 sed per pafarkoj mortigas junulojn, frukton de ventro ne kompatas; infanojn ne indulgas ilia okulo. 19 Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belajxo de la HXaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.