Hosea 4:9 Cross References - Esperanto

9 Kaj farigxos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj:Mi punos gxin pro gxia konduto, kaj Mi repagos al gxi pro gxiaj agoj.

Psalms 109:17-18

17 Li amis malbenon, kaj gxi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj gxi malproksimigxis de li. 18 Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj gxi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.

Proverbs 5:22

22 Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la sxnuroj de lia peko lin tenos.

Isaiah 3:10

10 Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj.

Isaiah 9:14-16

14 Tial la Eternulo dehakos cxe Izrael la kapon kaj la voston, brancxon kaj kanon, en unu tago. 15 Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malverajxon, estas la vosto. 16 La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.

Isaiah 24:2

2 Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al sxia mastrino, al la acxetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la sxuldanto kiel al la kreditoro.

Jeremiah 5:31

31 la profetoj profetas malverajxon, kaj la pastroj regas per ili; kaj al mia popolo tio placxas. Kaj kion vi faros en la estonteco?

Jeremiah 8:10-12

10 Tial Mi fordonos iliajn edzinojn al aliuloj, iliajn kampojn al venkintoj; cxar de malgrandulo gxis grandulo ili cxiuj estas profitavidaj, de profeto gxis pastro ili cxiuj faras malhonestajxon. 11 Kaj la vundojn de la filino de Mia popolo ili kuracas per facilanimigo, dirante, ke cxio estas en bona stato, kvankam ne estas bona stato. 12 CXu ili hontas, ke ili faras abomenindajxon? ili tute ne hontas, ili ecx ne povoscias rugxigxi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversigxos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.

Jeremiah 23:11-12

11 CXar profeto kaj pastro hipokritas; ecx en Mia domo Mi trovas iliajn malbonagojn, diras la Eternulo. 12 Pro tio ilia vojo estos kiel glitigaj lokoj en mallumo:ili glitos tie kaj falos; cxar Mi venigos sur ilin malfelicxon en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin, diras la Eternulo.

Ezekiel 22:26-31

26 GXiaj pastroj kripligas Mian instruon kaj malsanktigas Miajn sanktajxojn; ili ne distingas inter sanktajxo kaj nesanktajxo, ne montras la diferencon inter malpurajxo kaj purajxo; kaj de Miaj sabatoj ili forturnis siajn okulojn, kaj Mi estas malsanktigata inter ili. 27 GXiaj potenculoj en gxi estas kiel lupoj, kiuj dissxiras kaptitajxon, versxas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton. 28 GXiaj profetoj sxmiras ilin per maltauxga mortero, predikas malverajn viziojn, faras al ili mensogajn antauxdirojn, dirante, ke tiele diris la Sinjoro, la Eternulo, kvankam la Eternulo ne parolis. 29 La popolo de la lando faras perfortajxojn, sencxese rabas, premas malricxulon kaj senhavulon, perfortas la fremdulon sen ia justeco. 30 Mi sercxis inter ili homon, kiu arangxus barilon kaj starigxus antaux Mi cxe la brecxo, por defendi la landon, ke Mi ne pereigu gxin; sed Mi ne trovis. 31 Kaj Mi elversxos sur ilin Mian koleron, Mi ekstermos ilin per la fajro de Mia indigno; ilian konduton Mi metos sur ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Hosea 1:4

4 Kaj la Eternulo diris al li:Donu al li la nomon Jizreel; cxar baldaux Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael.

Hosea 8:13

13 La oferojn, donacatajn al Mi, ili bucxas nur pro viando, por gxin mangxi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.

Hosea 9:9

9 Profunde ili malbonigxis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.

Zechariah 1:6

6 Sed Miaj vortoj kaj decidoj, pri kiuj Mi diris al Miaj servantoj, la profetoj, cxu ili ne trafis viajn patrojn? Kaj ili pentis, kaj diris:Kiel la Eternulo Cebaot decidis agi kun ni pro niaj vojoj kaj pro niaj agoj, tiel Li agis kun ni.

Matthew 15:14

14 Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.

Cross Reference data is from OpenBible.info, retrieved June 28, 2010, and licensed under a Creative Commons Attribution License.